Arkivoj de etikedoj: Pål Moddi Knutsen

Tiu ?i aero estas tro peza por spiri

Hiera? mi denove vivtenis mian promeson por la nova jaro, almena? unufoje semajne eliri. ?ifoje la rekomendo venis de tri diversaj fontoj samtempe: Ultimo, la urba magazino por Münster, la blogo Spreeblick kaj kolegino. Denove mi iris al Gleis 22, sed ?ifoje mi estis a?etinta bileton anticipe.

Kiel unua grupo ludis The Tom, fakte kiel anstata?o de la bando planita origine. Muzike ili estis en ordo, sed la kantado nur estis avera?a. Interese, ke krom du akustikajn gitarojn kaj drumon ili uzas akustikan bason. Germanoj kantantaj popmuzikon en la angla estas nenio eksterordinara. Precipe la tekstoj tute ne volis eniri mian orelon, kaj mankis iomete kulminoj.

Sed tio ne gravis, ?ar absolute furoris la ?efa parto de la vespero, Pål Moddi Knutsen el Norvegujo. Interalie li jam gajnis stipendion de siaj samlandanoj a-ha.

Imprese, kiel tiu juna artisto (23-jara?a) kapablis krei etoson. Jam dum sia enkonduka parolado li bonege atingis la homojn. Li pardonpetis pro la 40-minuta pa?zo anta?e kaj rekomendis al ?iuj sidi?i. Tio fakte bonege ta?gis, por ke ?iuj vidu la kompletan scenejon. Mi tamen preferis stari malanta?e, ?ar mi ne sciis, kiom pura estis la planko. Tutegale, kio okazis – la muzikistoj ?iam reagis profesie. Unue ekestis brusono el unu de la mikrofonoj, kiun necesis ?an?i tuj post la unua kanto. Poste alia mikrofono falis el sia tenilo, sed la muzikistino, kiu ludis la violon?elon, remetis ?in.

La grupo entute kreis kompaktan sonon kvarope. Unu ludis drumon kaj perkutilojn, Moddi kantis, gitaris kaj kelkfoje uzis akordionon, la virino ludis la violon?elon kaj foje kantis kaj la lasta ludis elektran kaj akustikan basojn kaj foje kantis.

Tre impresis min, ke Moddi havas iomete ra?kan vo?on dum malla?ta kantado kaj parolado, dum li kapablas kanti la?te kaj klare. Kia kombino!

La unua kanto de la koncerto ankora? ne estas surbendigita (estis io pri vampiroj en la titolo, se mi ne eraras). ?i jam montris ?iujn atutojn de la grupo. Dum la lasta regula kanto “7!”, okazis triopa kantado, kiu vere ravis min. Meze de la koncerto eksonis Krokstav-emne en la norvega. Tiuj tri estis miaj plej ?atataj muzika?oj de la vespero. Mi opinias, ke anka? la sinsekvo de la kanto montris bonan elekton.

Pål Moddi Knutsen: Krokstav-emne

La muziko memorigas min pri Cleo T. Kaj Maps & Atlases (la? la instrumentoj respektive la klareco) kaj Azure Ray (la? la trankvila, iomete melankolia etoso). ?iujn tri grupojn mi estis spektinta dum anta?aj koncertoj en la sama ejo.

Post la koncerto mi a?etis du diskojn: Unu estas la albumo “Floriography” (aperinta ?ijare la? la kovrilo!), la alia la albumeto “Rubbles”. Du kantoj estas samaj, sed tio ne ?enis min. Iomete kurioze, ke la kanto “Floriography” ne trovi?as sur la samnoma albumo mem!

Kelkaj kantoj a?skulteblas ?e MySpace. Mallonga recenzo de la albumo legeblas ?e Spreeblick (en la germana).

Pål Moddi Knutsen: Rubbles