Arkivoj de etikedoj: nelly furtado

Faru tion

Ekzistas interesa anekdoto pri kanto de Nelly Furtado, nome Do It. La?dire la bazo de la muziko estis simple reuzita muzika?o de alia artisto. La popularan kanton oni konas, ?in oni anka? ludas en Esperanto-diskotekoj:

Oni facile rimarkas la elektronikajn elementojn, kiuj sonas iomete malkutime por Nelly Furtado. Sed en peco en la stilo de komputilaj ludoj el la 1980aj kaj 1990aj jaroj, tio estas tute tipa. Acidjazzed Everything estas de Tempest (Janne Suni). Remikso de tiu kanto de GRG (Glenn Rune Gallefoss) la?dire e? pli similas al “Do It”, sed jen la originalo:

Fakte tiu elektronika tuj memorigis min pri malnovaj komputilaj ludoj, kiam mi la unuan fojon a?skultis “Do It”. Mi posedas la diskon Power Game Hits, kiu enhavas interalie Chris Hülsbeck: Shades.

Reuzado de tiuj klare malnovaj elementoj pli ofte okazas. Pasintan jaron, kiam mi feriumus en Kazan (Rusujo), en la a?tobuso iu junulo sonigis hiphopan kanton, kiu bazi?is ?ajne sur iu malnova komputila muziko.

Tiu sceno de trako?atantoj, kiuj produktas kaj inter?an?as malnovstilan muzikon (kaj foje komponas a? komponis ?in por komputilaj ludoj), jam pli frue alportis interesajn aferojn. Anka? Andreas Viklund, kiu kontribuis al la Elektronika Kompilo de Vinilkosmo, venas de tie, se mi ?uste memoras.