Trakti siajn klientojn a?tomate kiel suspektatajn krimulojn jam estas malbona koncepto por teni ilin. ?iu kopiprotektado efektive rezultas en tio, ke pirata versio estas pli komforta ol la la?le?a. Blokado de muzikvideoj la? landoj estis jam granda stulta?o de la muzikindustrio. Sed la tiel nomataj a?torrajtaj asocioj e? sukcesis subtrafi tiun nivelon. En Germanujo ili pledis interalie por tio, ke ili ricevas pagojn por “orfaj verkoj“, do por tiuj muzika?oj, por kiuj ne eblis trovi rajtoposedanton. Tiun argumenton oni digestu: “Se io estas sen posedanto, tiam ?i estu nia!”
La Germana blogisto Felix von Leitner (Fefe) ?iam uzas drastajn esprimojn. Interalie li nomas tiujn asociojn “la enhavo-mafion“. Longe mi hezitis ali?i al tiu koncepto. Sed jam la supra ideo tre gvidas al tiu direkto. Oficiale ili deklaras, ke vi volas protekti la rajtojn de la a?toroj. Sed kiel ili faru tion por verkoj, kies a?toroj estas nekonataj? Kaj kiu natura le?o a? morala instanco donis al ili la rajton, zorgi pri tiuj verkoj? Efektive tio nur estas monkolektado. Kaj se tiu me?anismo estas kvaza? deviga, tio vere memorigas pri mafio. Tra Fefe mi eksciis pri harstariga kazo:
La Belga satira ensemblo Basta nun montris la tutan absurdecon de la konduto de Sabam, la a?torrajta asocio de Belgujo. Serio da videoj en la flandra rakontas la tutan kapskuigan realon.
Ekzistas anglalingva artikolo, kiu koncize ripetas la okazinta?ojn.
En la unuaj du eksperimentoj, la grupo demandis, ?u necesas pagi tantiemojn pro muziko en a?to, poste en trajno. Trie ili privarbis feston, kie neniu estis kaj anka? ne muzika aparato. Fakte la tuta preparo konsistis el lumoma?ino en granda salono. Tamen reprezentanto de la kopirajta asocio venis por kontroli trifoje. Tio pensigas min pri afero kadre de la Internacia Seminario (IS) en Traben-Trarbach 1997/98. Iu najbaro plendis pri “tro la?ta muziko” en la diskoteko. La polico kelkfoje alvenis kaj jam minacis forpreni la aparataron. D? Nucki suspektis, ke la kverelemulo ne reagas al la laüteco de la muziko, sed simple perceptas la lumojn el la kelo kaj tiam alvokas la policon. Por pruvi tiun tezon, li mal?altis ?ion krom la diskotekajn lumojn. Kvin minutojn poste denove la policanoj avertis pri tro la?ta muziko…
Unu problemo pri la a?torrajtaj kotizoj estas, ke ili pageblas ne la? kvanto de personoj, kiuj partoprenas eventon, sed la? la grandeco de la salono. Ekster urboj, en vila?oj kun haloj uzeblaj por diversaj celoj, la ta?gaj ejoj estas tiom grandaj, ke la postulitaj monsumoj igas muzikajn aran?ojn neprofitaj. Kutime la homoj ne plenigas la lokon, tiel ke oni devas pagi por multa malplena spaco.
La sekva eksperimento por la Belgoj do i?is jena: La prezolisto de la a?torrajta asocio komenci?is per la kategorio “1 ?is 100 kvadratmetroj”. Tial la satiristoj mezuris ekzakte 0,99 kvadratmetrojn, profitante de balkonoj sur pluraj eta?oj, kaj faris tre malgrandan feston en la vera senco de la vorto. Striktasence tian feston ne kovris la regularo, do ne devintus esti iu monsumo pagenda. Kiam alvenis la kontrolisto, li tamen postulis monon.
La furioza kulmino tamen ankora? venis. Nun la ruzuloj demandis telefone, ?u ili devas pagi por muziko de tiu a? jena artisto, kiu ne estas membro de la a?torrajta asocio. Oni tuj jesis kaj postulis entute pli ol 540 EUR. La nomoj de la artistoj venis de diversaj produktoj, ekzemple manosekigilo “Kimberly Clark” a? ?ina man?a?o “Suzi Wan”.
La? memprezento, la tasko de a?torrajta asocio estas, kolekti kaj pludoni la monon al la artistoj. Nun la teamo de Basta iris al la asocio kaj postulis tion en la nomo de la ma?inoj kaj man?a?oj. Oni rifuzis pagi, ?ar efektive ne temis pri artistoj, sed redonis la tutan monon. Tamen restas la demando, kial ili unue enkasigis la monon sen iom kontroli, pri kio temas. Skribi fakturojn sen pripensi ne postulas multan laboron, de kie do venas tiuj altaj sumoj?