Arkivoj de etikedoj: micke englund

Kolapsas tondre muroj

?ar mi jam menciis strangajn renkontojn inter rokmuziko kaj ?lagro hiera?, mi povas tu?i la temon de la hodia?a tago, nome la E?rovido-kantokonkurso. Mi ne ?iam skribas pri ?i, sed la partopreno kaj venko de Lordi en 2006 kaj tiu de Lena en 2010 meritis enskribojn. Krome poste mi eltrovis, ke la venka kanto de Ruslana en 2004 estas deca kanto por la Ukraina nova jaro.

Lordi: Hard Rock Hallelujah (2006)

Beda?rinde dum la pasintaj tagoj mi legis en la reto pri la konkurso kelkajn tre negativajn komentojn de “esperantistoj” (kiuj tamen ne regis ortografion a? n-fina?ojn – tio jam diras ?ion). Reale esperantistoj havas bonajn kialojn, ?oji pri tiu E?ropa evento. Nur unu el ili estas, ke Esperanto-artistoj jam kelkfoje aperis en ?i.

La plej konata ekzemplo estas la iama klavaristino de Dolchamar, kiu estis parto de gajninta grupo Lordi. Tio kompreneble siatempe kreis grandan intereson en Esperantujo kaj pro tio ekzistas Esperanto-traduko de la venka kanto, legebla en artikolo ?e Libera Folio. En la sama artikolo oni citas Patrik Austin, kiu bonege resumas, kial tute bonas la partopreno de Esperanto-artistoj en tiu konkurso (e? se en aliaj grupoj kaj sen kantado en Esperanto): Tio montras, ke Esperantujo havas muzikistojn, kiuj havas sukceson kaj kvaliton anka? ekster Esperantujo.

Pasintan jaron Micke Englund, la leganda gitaristo de Amplifiki, estis parto de grupo, kiu partoprenis en la Sveda nacia konkurso por la partopreno en la E?rovido. La grupo sukcesis sufi?e longe, tamen je la fino devis cedi la lokon al alia (kiu cetere gajnis poste la E?ropa konkurso).

Thorsten Flinck & Revolutionsorkestern: Jag Reser Mig Igen (2012)

Pri tiu partopreno mi legis sufi?e ofte en la reto. Sed ver?ajne malpli konata estas la fakto, ke anka? la grupo Asorti el Litovujo partoprenis en sia nacia anta?konkurso! Mi trovis la videojn hazarde, kiam mi ser?is Asorti-videojn.

Sepa ir „Asorti” – „Money” (2012)

Interese estas, ke krom la drumisto estas la sama ensemblo, kiun mi estis spektinta kelkajn monatojn anta?e dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando). Tie mi anka? spertis ilin la unuan fojon kiel dancigan grupon. La funka sono en la videoj estas sufi?e konvinka, agrabla surprizo, konsiderante ke mi memoras ilin origine ?efe kiel ?lagro- kaj popmuzikistojn.

Sepa – Quit drinking! (2012)