Arkivoj de etikedoj: madonna

Estas kiel son?o por mi

Krom Like A Virgin kaj True Blue, anka? mencii?as du aliaj kantoj de Madonna en la filmo “Reservoir Dogs”: Borderline kaj Papa Don’t Preach.

Borderline estas – same kiel Like A Virgin – tre frua kanto de Madonna. Unu karaktero en la filmo ?atas la fruajn sukcesojn de ?i.

Madonna: Borderline

La sama karaktero tuj poste aldonas, ke ekde Papa Don’t Preach li ne plu ?atas la muzikon de Madonna. Sed mia ?ato estas ?uste inversa.

Madonna: Papa Don’t Preach

Beda?rinde sur la kompilo The Immaculate Collection tiu kanto estas mallongigita je unu minuto. Precipe malpla?as al mi, ke oni forigis la instrumentajn partojn je la fino, kiuj la? mi aldonas certan profundecon kaj pensemon al la kanto.

Mi ser?is en la tuta mondo iun kiel vin

Unu kanto de Madonna menciita en la filmo Reservoir Dogs estas “True Blue”. Mi ege ?atas tiun kanton post kelkfoja spektado de la video.

Madonna: True Blue

Cetere ekzistas alternativa video. ?in kreis adorantoj kadre de video-konkurso.

Madonna: True Blue (venkinta kontribuo de video-konkurso)

Popmuziko el la 1980aj jaroj kun alludoj al pli malnova romantika muziko – tion mi ja jam konas, ekzemple de Uptown Girl de Billy Joel. La video kvaza? montras la viran flankon de la rakonto:

Billy Joel: Uptown Girl

Dum ?e Uptown Girl plej pla?as al mi la “?o-ho…”-kantado en la ponta parto, ?e True Blue estas la linio “I searched the whole world“, kiu same aperas en la transiro. Beda?rinde True Blue ne trovi?as sur la kompilo The Immaculate Collection, kiu ?enerale estas bona, sed tamen havas kelkajn makulojn: Kelkaj gravaj kantoj mankas; multaj aperas nur en mallongigitaj versioj.

Sed mi pluskribu pri tiu speco de kantoj. Fakte oni jam facile divenas, kia tipo mi estas, se oni legas, kion mi skribis pri la muziko de Roy Orbison kaj de Belinda Carlisle. Beda?rinde tiu senco por romantikeco (se nomi ?in entute tiel) ne ta?gas por la ?iutaga vivo a? por longtempo. Prefere viro kapablu ?alti kaj mal?alti ?in spontanee la? bezono (de la virino, kompreneble). Ke romantikaj sentoj kaj robota konduto la? la ideo ne bone harmonias, estas la problemo, al kies solvo mi ne trovis (kaj kredeble ne trovos) respondon.

Min atingis la kritiko, ke mi ne plu sufi?e rakontas pri virinoj kaj kiel sukcese ekhavi kontakton kun ili. La? la kli?a imago, kiel (duon)informadikisto mi tute ne devus koni virinojn – kaj e? ne havi bonan rilaton al homoj entute. Mi ne plu pritraktu tiun stultan stereotipon; mi menciis ?in nur pro kompleteco.

?enerale mi iomete lacas skribi pri tiu temo. Al la populara idealo, ke en la vivo ?io okazu kiel en filmo (en kiu oni mem estas la ?efa heroo – kaj kompreneble aperas iu bela virino en ?i), mi ripro?as: Kial ne estas kvaza? inverse? Kial filmoj ne pli ofte povas rakonti, kiel la ?efa karaktero estas (?ajne) tute en ordo kaj tamen restas sola – kaj e? ne venas proksimen al iu virino? Tio ja vere estus io moderna, altnivela, realisma!

Kiel virgulino

Venis la tempo por skribi pri la filmo Reservoir Dogs de Quentin Tarantino. ?enerale direblas ke muziko en liaj filmoj ?iam ludas gravan rolon. Sed ofte oni parolas pri ?i. Komence de Reservoir Dogs ekzemple, la ?efaj karakteroj parolis pri kantoj de Madonna. Entute ili mencias kvar: Like A Virgin, True Blue, Borderline kaj Papa Don’t Preach.

Like A Virgin ricevas detalan analizon. Pri la signifo de la teksto mi ne volas longe cerbumi, sed la kantado de Madonna ankora? neniel atingas la nivelon, kiun ?i havis poste. Oni forte rimarkas, ke estas frua kanto el ?ia kariero. ?i sonas kiel unu el tiuj multaj popmuzikaj stelulinoj el la 1980aj jaroj. Neniu miraklo, ke kelkaj tiam vidis en ?i nenion pli ol kantistinon por surfaca diskoteko-muziko.

Madonna: Like A Virgin

Sed en ?ia verkaro trovi?as alia kanto, kiu komenci?as per “Like A”. ?i apartenas al la kvin kantoj, kiujn mi forte ligas al festoj el mia studotempo, kaj al la “kvin virinaj kantoj“, per kiu senespera D? provas dancigi la virinojn kaj plenigi la dancejon. “Like A Prayer” ne estis la klasika Madonna-kanto por mi – tiuj estis “La Isla Bonita” kaj “Who’s That Girl”, kiel mi menciis hiera?, sed ?i estas tiu, kiu malgra? sia a?o ?iam denove ludi?as en diskotekoj kaj dum festoj.

Madonna: Like A Prayer

?ar tio estas rokenrolo

Neniam la vivo estas pli malfacila ol inter la infana?o kaj la junuleco. Negativa kulmino estas la tempo kun 13 kaj 14 jaroj. Kiel travivi tiun duran fazon? Por mi eta helpo estis la televida elsendo Moskito de la Berlina kanalo Sender Freies Berlin (SFB), spektebla ekde 1987.

Moskito (SFB) – komenca video por ?iu elsendo

La granda virto konsistis en tio, prezenti seriozan temon de la plej diversaj flankoj. Repensante mi aparte memoras, ke mi ?iam sentis, ke tio estis “televido intencita por homoj kiel mi” – kaj tio estas tre granda escepto. En tiuj malmultaj jaroj, la tuta mondo ?an?i?as, ?ar oni mem radikale ?an?i?as. Tial tre malfacilas, alparoli homojn en tiu transira tempo, ?ar ili estas en plej diversaj statoj de evoluo al plenkreskulo.

En la elsendo aperis amuzaj ske?oj, sed anka? desegnitaj filmoj de Walter Moers, kiu poste fami?is kiel komikso- kaj libroa?toro en Germanujo. Unu alia kategorio aparte restis en mia menso, nome la muzikvideoj. Nekredeble, kiom ili formis mian ?aton kaj konon de popmuziko. Necesas scii, ke tiutempe ne nur ne ekzistis germanlingva muziktelevido, sed hejme mi entute ne povis spekti muzikkanalon!

En mia memoro precipe restis “Black: Wonderful Life” – nigrablanka video kun homoj starantaj anta? la maro, kaj “The Cure: Lullaby” – iomete timiga. Kaj estis unu video de blonda artistino, kiu tamen anka? aperis kun brunaj haroj: Madonna kun sia kanto “Who’s That Girl”.

Madonna: Who’s That Girl

Por kompari ?in al aliaj kantoj, kiujn mi tamen ekkonis tra la radio: La stilo tre memorigas pri la pli frua La Isla Bonita. Tiuj du muzika?oj, kiuj por mi i?is la klasikaj Madonna-kantoj, la? kiuj mi mezuris ?iujn postajn verkojn. El la sama tempo datas “Domino Dancing” de The Pet Shop Boys, kiu havas la saman karakteron.

Sed ne ?iuj videoj, kiuj spekteblis kadre de Moskito, venis de internacie konataj artistoj. La televido ofte donis monon al Germanoj por produkti kanton ?uste kun la temo por la elsendo. Unu grupo el Berlino kontribuis kelkfoje, nome Die Ärzte.

Die Ärzte: Das ist Rock’n’Roll

“Das ist Rock’n’Roll” ?iam restis tre forte en mia memoro. ?i aperis sur la kompilo Das beste von kurz nach früher bis jetze, sur kiu anka? trovi?as du pliaj kantoj el Moskito. Ofte Die Ärzte rakontis pri Gabi kaj Uwe, fiktiva paro da junuloj.

Plej forta tamen estas “Das ist Rock’n’Roll” por mi. ?i estas unu kanto, kiun mi tre forte ligas al la elsendo “Moskito” kaj al tiu fazo de mia vivo. Hazarde ?i anka? i?is la dua kanto, kiun mi tradukis de Die Ärzte al Esperanto (“?ar estas rokmuzik'”).

Ni estas solaj

Hejme mi neniam spektas muzikan televidon. Nuntempe la plej grava kialo estas, ke mi ne havas televidilon entute. Sed anka? anta?e la muzikaj kanaloj ne plu interesis min, ?ar dum la pasintaj jaroj, ili pli kaj pli forigis sian (supozite) kernan produkton el la programo kaj plenigis ?in per Usonaj “realvivaj” serioj kaj varbado por po?telefonaj melodioj. Kutima ?erco en Germanujo estas: “Mi volas spekti muzikvideojn – en?altu muzikan televidon!”

Tamen, kiam mi tranoktas en hotelo dum feriumado, povas okazi la kontra?o: Kelkaj kantoj aperas tiom ofte en la televido, ke mi da?re ligas ilin al tiu tempo.

Kiam mi estis en Kazan (Rusujo) en majo 2008, tre popularaj estis du kantoj. Unu estas Madonna & Justin Timberlake: 4 Minutes (produktita de Timbaland). Tiun mi ne ?atas, ?i neniel ravas min.

La alia estas Kylie Minogue: In My Arms, elektronika-melankolia popmuzika?o. Tiu ne plu eliris miajn orelojn. La sekva video estas alia versio ol tiu malanta? la suba ligo, ?ar enmetado estas malaktivita por tiu. Anka? tiu pli nova, kunmetita versio pla?as al mi. Tie aldone kantas viro:

En januaro mi vizitis Bavarujon. Kvankam la Germana muziktelevido, kiel mi ne povas mencii sufi?e ofte, absolute a?as, foje – ver?ajne malgra? ?iuj provoj – tamen aperis muzikvideo. Polarkreis 18: Allein allein mi jam konis el la radio – denove elektronika, melankolia popmuziko. Iom surprizis min ke la strofoj estas en la angla kaj la refreno en la germana.