Arkivoj de etikedoj: lech wa??sa

Mi havas neniun emon, neniun emon

Post mia alvoja?o en la karavano, kio atendis min dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando)? La aran?o okazis en lernejo (kiel en Zakopane anta? du jaroj), sed ?ifoje eblis tranokti en junulargastejo, kiu estis nur kvin minutojn for. Tio estis grandega plibonigo kompare al la pasinta fojo en Pollando! La junulargastejo estis tute konvena la? miaj bezonoj kaj mi tie ?iam sukcesis trankvili?i kaj dormi post festado. Dua granda plibonigo estis vera vespera salono por la koncertoj, kiu situis en akceptebla distanco. En la lernejo mem oni servis la man?ojn. La kuiristinoj estis tre afablaj kaj agnoskis e? bazan konon de la pola. Kiam temas pri organizado de renkonti?o, mi ?iam atentigas ke rekonti?o prefere havu iun centran lokon, kien homoj kutime venas kaj povas hazarde renkonti unu la alian. Tio ?ifoje estis la koridoro en la unua eta?o de la lernejo. Tie haveblis kafo kaj teo senpage. Do anka? tiurilate la 3a JES estis bona.

Aliflanke la JES havis kelkajn fu?a?ojn, kiujn mi rektas mencias. Plej grave: ?i nur da?ris kvin tagojn (2011-12-27 – 2012-01-01)! Oni do ne lernis la lecionon de la 2a JES en Burg/Spreewald, kiu jam fini?is unu tagon pli frue ol kutime, sed e? iri plu en la mal?ustan direkton. Jam dum la disdono de la ali?iloj dum la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo) tiu grava miselekto montri?is. Mi a?dis homojn diri: “Tio estas malmulte pli ol plilongigita sermajnfino. Por tio mi ne venos!” Certe tio ?uldi?is al la fakto, ke la lernejo rekomenci?is jam la 2an de januaro, tiel ke necesis ordigi kaj redoni la ejon jam dum la 1a de januaro posttagmeze. Sed tio simple signifas, ke lernejo evidente ne ta?gas por unusemajna festado kaj ke necesas trovi alternativon por la fojoj, kiam JES okazos en Pollando. (Cetere anka? la JES en Burg/Spreewald fini?is unu tagon pli frue ?uste pro tio, ke necesis redoni la lernejon, kiu servis kiel memzorgantejo, trinkejo, diskoteko kaj salono por la vespera programo.)

Tiu fu?o montri?is en la nombro de partoprenantoj: Estis multe malpli ol 200, do pa?o reen.
Aldoni?is surloke problemoj kun de?orantoj de la lernejo, kiuj ne estis alkutimitaj al longa festado de la partoprenantoj. Grava kriterio por ta?ga ejo estas, ke la estroj scias kaj akceptas tion. ?is hodia? oni memoras la fojojn, kiam tio ne okazis dum la Internacia Seminario en Tübingen 1994/95 kaj Trier 2002/03.

La trinkejo estis maletosa. Krome nur tie oni rajtis trinki alkohola?ojn, sed tio ne funkciis, ?ar la centra renkonti?ejo (kiel skribite supre) estis la apuda koridoro.

Iam dum la semajno Éric Languillat (Inicialoj DC) faris videointervjuon kun mi pri la historio de la gufujo. Beda?rinde mi ?is nun ne vidis la materialon aperi ie, sed li mem diris, ke estis eksperimento kaj li ankora? ne sciis, ?u kaj se jes kiel li uzos la surbendigon.

?ar la renkonti?o estis tiom mallonga, eblas pritrakti ?iun vesperon sinsekve sen da?re ripeti la saman. La 27a de decembro estis alventago, kiel mi jam menciis. La 28an de decembro koncertis Asorti el Litovujo. Mi konas ilian muzikon jam dum multaj jaroj (interalie tio ka?zis, ke ili aperas en la Elektronika Kompilo), sed estis la unua fojo, ke mi renkontis ilin persone! Ili sufi?e bone dancigis la homojn. Aparte mi memoras Esperanto-version de “Sweet Home Alabama“. Sekvis koncerto de Gijom Armide, sed tiun mi grandparte maltrafis, ?ar mi preferis ekstere babili kun homoj. Kion mi a?dis de la koncerto estis sendube altkvalita, sed malgaja kantado kaj pianoludado ne estas io, kion mi eltenas dum longa tempo.

Asorti: Novjara nokto

Dum la nokto okazis karaokeo. ?ifoje mi prezentis la kanton, nome “Mondo a? mi” de Persone.

Poste mi D?umis. La diskoteko trovi?is en la kelo, do tre for de la trinkejo, kaj estis tre malgranda, tamen ta?go loko. Mi surmetis muzikon proksimume inter la 1a kaj 30 kaj la 4a kaj 20. Tiam beda?rinde oni devigis min ?esi “por ke ?iuj homoj iru dormi”. Tiun stiradon de la partoprenantoj mi tute ne ?atas. Sed kion fari?

Almena? mi sukcesis a?skultigi kanton de J.B.O., kiun mi estis akirinta lastatempe. Estas parodio de la kanto “Basket Case” de Green Day.

J.B.O.: Los Casos Basketos

La kialo por iri dormi estis, dum la sekva mateno esti veka por pinta programero. (Do mi konsentas, ke estis grava afero, sed pensas, ke anka? eblintus kolekti same multajn partoprenantojn sen deviga fino de la nokta programo.) Mallongan piediron for de la ejo trovi?is iama ?ipkonstruejo, kie siatempe laboris Lech Wa??sa, kiu fondis la sendependan sindikaton kun la nomo “Solidarno??” (“solidareco”) komence de la 1980aj jaroj en Pollando. Tio estis grava pa?o al la fino de socialismo en orienta E?ropo (inkluzive la falo de la Berlina muro). La JES-partoprenantoj fakte renkontis Lech Wa??sa ?e ties iama laborloko. Li afable respondis diversajn demandojn de la publiko.

Pri la resto de la JES mi rakontos en posta enskribo. Tiu ?i jam i?is sufi?e longa.