Arkivoj de etikedoj: jonathan coulton

Vendante meblojn al studentoj kaj divorcitaj viroj

En majo mi estis denove en Berlino. Pri la kialo mi devos skribi alian fojon, kaj fakte mi ne rakontis pri unu anta?a kaj unu posta vizito de Berlino pro grandaj Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi ankora? ne pritraktis en mia muzika taglibro. La decida afero estas, ke mi renkontis plurajn esperantistojn. Unu vesperon, dum kiu okazis multa stultumado, Chuck Smith prezentis al mi amuzan kanton pri IKEA, la fama Sveda mebloentrepreno.

Jonathan Coulton: IKEA

Kompreneble necesas perdi kelkajn kritikajn vortojn pri IKEA. Dum la tempo de la Germana Demokratia Respubliko, la politikaj kaptitoj en GDR devis produkti IKEA-meblojn. La malalta prezo de la mebloj en okcidentaj industrilandoj do dum la jena tempo havis sian originon en ekspluatado de diktaturo-viktimoj.

Sed nun mi finu per la serioza parto de la enskribo kaj revenu al la amuzaj kantoj pri Svedujo. Unu estas parodio, kiu fontas sur vortludo en la germana. Sed unue mi menciu la originalon:

Nino de Angelo: Jenseits von Eden

“Jenseits von Eden” (“Transe de Edeno”) estas la germanlingva titolo de libro de John Steinbeck. La originalo nomi?as “East of Eden”, do “Oriente de Eden”. Origine tio estas biblio-cita?o. La parodio havas la titolon “Jenseits von Schweden”, do “Transe de Svedujo”.

Uschi Ischmeier: Jenseits von Schweden

Kaj nun la vera kurioza?o venas: Die Ärzte surbendigis reludversion por la albumo kun la nomo Die Ärzte! Necesas scii, ke la grupo preska? neniam faris reludversiojn por siaj albumoj.

Die Ärzte: Jenseits von Eden

Sed Die Ärzte almena? mem kontribuis al la temo de tiu ?i enskribo. Ili verkis kanton pri Svedujo, kies teksto tamen pensigas pri lando en la sudo. ?is hodia? mi opinias, ke la muzikistoj volas parodii kantojn, kiuj surface rakontas pri fremda lando, sen ke la a?toro a? kantisto vere estis tie – a? simple ignoras la problemojn de la lando kaj ?ajnigas, ke ?io estas en ordo tie.

Die Ärzte: Jag älskar Sverige (svensk översättning)