Arkivoj de etikedoj: ?omart kaj nata?a

Ni estas venantaj hejmen denove

Unu gravan atuton havis la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo): Grandan salonon, en kiu okazis la vespera programo kaj la diskoteko kaj en kiu estis la trinkejo. Simile al miaj spertoj dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en 2006, ?ar oni da?rigis vendadon de trinka?oj dum okazis programo, ?e la neelektraj koncertoj tio ka?zis multan bruon. Aliflanke mi ?ojis, ?ar precipe dum la alvenvespero mi ne volis sidi trankvile, sed bierumi kaj babili.

Post la vespera programo, de ?ie oni povis facile vidi kio okazis en la diskoteko (kaj anka? a?di tion, amba? anka? de aliaj eta?oj). Krome la trinkejo ne estis en propra ?ambro kaj ?iu, kiu volis a?eti ion, devis alproksimi?i al la dancejo. Tio estis kvaza? idealaj kondi?oj por dancigi la homojn!

Kontra? tio nur staris la longa da?ro de la vespera programo. Tiu estis bona, sed tro multa, kaj anka? la kunmeto estas plibonigebla. Krome la teknikaj pa?zoj estis tro longaj. Mi miris pri tio, ?ar la? mia impreso ni sukcesis tion fari jam pli bone dum la Internacia Seminario (IS). Mi rekomendus du anstata? tri programerojn. La akustikaj, trankvilaj koncertoj povas facile okazi en la gufujo. Tiel la programo sur la granda scenejo povas fini?i je la 22a kaj 30 anstata? la 2a matene.

Malgra? miaj atendoj, la karaokeo ekfunkciis je tiu tempo kaj da?ri?is ?is la mateno. ?i ?enerale pliboni?is, e? se la vojo ankora? estas longa. Iu faris la proponon, ke ?e nova Esperanto-muziko oni tuj liveru pretajn karaokeajn dosierojn sur la diskoj (en komputila aldona parto). ?iel ajn bonas ke oni da?re kolektas. Kaj mi havis la impreson, kvaza? Elli i?is “sr-ino Karaokeo”, tiamaniere ke oni ligas tiun programpunkton kun ?i. Estas bone, kiam ekzistas respondeca prizorganto.

Mi partoprenis per du kantoj: Unue mi kantis “En ka?'” de Team’, ?ar mi volis prezenti minimume unu Esperanto-kanton. Poste mi faris dueton kun unu el la junulinoj el Lepsiko. Certe nia versio de “Don’t Stop Me Now” de Queen ne estis perfekta, sed tio ne gravis: Ni amuzi?is kaj ni estis plenaj je energio.

La fratinoj el Lepsiko cetere havas propran muzikgrupon, kiu nomi?as 42. Jam la nomo estas tre stila, ?ar ?i havas sian originon en populara kulturo. Ili ludas rokmuzikon, kiu memorigas min plej pri The Clash.

Dum The Heroine Whores havis Kim kiel gastkantiston, ?ifoje li estis unu el du bastbasistoj. La alia estis juna Germano.

Koncize dirite: La koncerto estis absolute bonega! Finfine denove vera fre?a rokmuziko sen kompromisoj. Mi pensas, ke ekde Krio de Morto dum la Internacia Seminario 2005/06 en Xanten mi ne plu tiom ?uis malmolan koncerton. Se 42 ankora? ekuzas (pli multajn) esperantlingvajn tekstojn, ili estos la novaj supersteluloj de muzika Esperantujo!

42 (dum alia okazo): Whatever You Want
(kun la kantistino de The Herione Whores)
(filmis Andi Münchow!)

Plian fojon mi rakontos nun miajn impresojn de la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankora? sekvos iom da kritiko, sed ne mankos anka? bonaj partoj.