Arkivoj de etikedoj: ?azo

Via amo da?re metas min pli alten

Jam ekde jaroj mi volis legi la libron “La senco de fra?lino Smilla por ne?o” de Peter Høeg. Mi jam konis la filmon kaj parton de la a?skulta?o en la radio. Anta? iom da tempo mi trovis la libron en publika libro?ranko en mia urbo Münster. Kvankam ?i estas sufi?e longa, la rakontostilo ?iam invitis min al plulegado. La fakto, ke mi jam sciis, kio estas la mistero malanta? ?io kaj kiel la rakonto fini?as, tute ne malhelpis. E? inverse, por mi estis tre agrable, percepti kiel la unuopaj spuroj kolekti?is kaj iom post iom helpis malka?i la grandan bildon.

Dum kelkaj okazoj, anka? muziko ludas gravan rolon. Unu spertulo mencias la ?azo-muzikistojn Stan Getz, Miles Davis kaj [Louis] Armstrong. Sur kasedo eksonas “There Must Be An Angel” de Eurhythmics.

Sed la ?losila figuro unufoje estas la ?aztrumpetisto Roy Louber. La? la libro, proksimume en 1964 li ludis kvarfoje kun la John-Coltrane-kvaropo. Tiu krome konsistis el McCoy Tyner (piano), Jimmy Garrison (baso) kaj Elvin Jones (drumo). Kiam Jones estis en la malliberejo, lin anstata?is Roy Haynes. La grava kanto, pro kiu la heroino ser?as la trumpetiston, nomi?as “Mr. PC” a? “Mister Paul Chambers”.

Tiuj kvin muzikistoj estas realaj, same la kvaropo! Roy Louber tamen estas invento. Mi trovis pa?on en la ?e?a, kiu pritraktas la malanta?on de la romano kaj mencias la ?azon.