Hejmen en la nokto, malfrua teregal’

Dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) koncertis ankora? multaj diversaj grupoj kaj artistoj.

Johannes Mueller ludis la pianon kaj kantis. Mi opinias, ke li multe pliboni?is dum la pasintaj jaroj. La kantotekstojn mi parte komprenas tre bone. Restas ankora? kelkaj aferoj por poluri, sed detalan kritikon mi ?paru ?i tie. ?iel ajn li a?skultigis al mi tri pecojn de si dum alia tago, kiuj estis en plena roka konsisto. Dum tiu okazo mi diris mian opinion.

Johannes anka? prizorgis la gufujon, kiu festis sian 15-jari?on. Efektive mi ?ifoje tute ne trinkis teon tie, sed la gufujo ?ajne ?iam estis la plej longa programpunkto. Tutegale, kiam mi enliti?is, homoj poste rakontis al mi, ke tie okazis spontaneaj koncertoj, kiuj da?ris ?is la mateno. Nur mankis zingibra teo. Multaj partoprenantoj bezonintus ?in.

Lena & Shenja Wilke, patrino kaj filino, faris akustikan koncerton. Pro tio, ke estis la lasta vespero, ?i estis iom tro trankvila la? mia gusto. Sed facile eblis percepti la altan kvaliton de la muzikado. Dum alia tempo, mi certe povintus pli facile koncentri?i pri la muziko.

Pli vigla estis La Perdita Generacio. La mallongigo “LPG” en la programo tamen pensigis min pri tute alia afero, nome agrikultura produktado-komunumo en GDR. Kvankam mi posedas amba? albumojn de la Perdita Generacio, mi ankora? ne trovis la tempon por atente a?skulti ilin. Ili havis multajn ?atantojn dum la JES; krome ili anka? elradiis bonan etoson. La ulo, kiun mi konsideris la ?efon, ?enerale faris tre simpatian impreson. Certe estas grupo, kies muzikon mi devas studi ankora? pli atente estonte.

Bonege funkciis la trinkejo. ?iam oni rapide servis, kaj neniam iu el la helpantoj havis malbonan humuron. Inter la haveblaj bierospecoj trovi?is Krombacher. Tio estis mia savi?o: Neniam mi havis kapdolorojn dum la sekva tago, e? se mi estis trinkinta la unuajn botelojn relative rapide. Anka? ekzistis iu ?e?a biero, sed ?i ne havis la kvaliton, kiun mi atendas de tia biero. Kiam la Krombacher-stoko preska? el?erpi?is, la trinkeja teamo rezervis la lastajn botelojn por Sebastian kaj mi! Dum la lasta vespero mi elektis miksitan bieron, ?ar Krombacher ne plu haveblis. Sed tiam estis bona okazo, pri kiu mi skribos poste, por trinki miksa?on…

En la sekvaj alineoj mi skribos refoje pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ne mankos kritiko.

La ejo, lernejo, ne havis iun grandan salonon por la vespera programo. Anstata?e uzis la spacon inter la klas?ambroj apud la ?tuparo. Kvankam tiu spaco sufi?is por mezgrandaj programeroj, ?i neniel elternis la tutan partoprenantaron (kiu konsistis el proksimume 210 homoj). Pro tio, ke estis nur 100 lokoj, kaj jam tiam oni devis ?ene ?ovi?i inter la homoj, mi neniam sentis min invitite a? bonvene al la vespera programo, kiu okazis tie. Oni ja kalkulis je tio, ke ne ?iuj homoj venus. ?iam mi havis la impreson: Iam ie io okazas, sed ne por la pleno de la partoprenantoj.

Kiam oni rakontis al mi la ideon kelkajn monatojn anta? la JES, mi imagis ke tiu koridora spaco povus funkcii kiel centra renkonti?ejo. La trinkejo tamen estis dek metrojn for, tiel ke oni facile preferis sidi tie (pli komforte). Se iu muziko tie eksonis, oni nenion a?dis de la koridoro. Krome en la supra eta?o estis tabloj kaj se?oj. Tio same disigis la publikon – jam pro la manko de sidlokoj sube.

Mi mem a?dis pri tiu propono, okazigi la programon “inter la ?ambroj”, kaj diris “ni provu”; mi vidis 360°-gradajn fotojn, sed ne imagis la dimensiojn ?uste por kompreni, ke la spaco ne sufi?us. Mi ne havis la tempon kaj energion por enga?i?i sufi?e en la organizado de la JES, por preventi tion, kio plej malpla?is al mi. Kaj tion mi sincere beda?ras. Mi ne scias, kiel mi povintus eviti tion, ?ar la kadraj kondi?oj (?efe mia libera tempo) ne permesis ion alian al mi. Samtempe mi demandas min, ?u mi ne tiasence kulpas, ke tra mia unua aprobo de la koncepto mi kreis misgvidan fidon ?e la organizantoj. Mi ?iam kritikas, kiam homoj ne faras aferojn 100%e a? ?is la fino. Nun mi cerbumas, ?u mi ne devintus tute rezigni pri helpo ?e la anta?preparoj de JES, do fari veran “tute a? tute ne”-decidon, kiu ?ifoje estintus “tute ne”, ?ar “tute” ne eblis. Sed mi ne vidis alian vojon ol subteni la aferon en frua sta?o de evoluo. Kaj mi anka? anoncis, ke post a?gusto mi ne plu havos tempon.

Maloftege mi sentis post Esperanto-renkonti?o: “Finfine mi povas veturi hejmen!” Plej bone mi memoras tion de la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Rijeka en 1998. La 1a JES i?is alia, neforgesebla fojo por diri tion.

4 thoughts on “Hejmen en la nokto, malfrua teregal’

  1. Resonado: Nur venu kaj prenu min hejmen « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Kiam Susannah ploras « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi estas la pasa?ero | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Kaj tiel plu, kaj tiel plu, tra vespera bru’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *