Dum la Internacia Seminario, unu vespero alportis veran muzikan kulminon al mi. Tio eĉ supertrafis ĉion, kion mi estis spertinta dum la KEF 2005!
Unue Amir Hadžiahmetović faris solokoncerton. Same kiel JoMo unu tagon antaŭe, li akompanis sin per akustika gitaro kaj dancigis la homojn. Li ludis ĉefe el la Esperanto-Desperado-repertuaro tiujn kantojn, kiujn li mem (kun)verkis.
Sed li ankaŭ estis preparinta etan surprizon kune kun Sebastian kaj mi. Unu tagon antaŭe, kiam li estis alveninta kaj ni babilis, li tuj proponis ke mi aperu kiel gastmuzikisto dum lia koncerto. Post la bonaj spertoj dum la KEF mi tuj jesis kaj proponis, ankaŭ inkluzivi Sebastian.
Mi estis sufiĉe certa, ke Sebastian kaj mi bone koncertos, ĉar ni dum tiu tago jam estis ekzercintaj. Interalie ni ludis kune la unuan fojon la du plej novajn kantojn, kiujn mi tradukis por “La Kuracistoj“. Mirinde bone sukcesis! Ni apenaŭ bezonis interkonsenti pri detaloj, ĉio kvazaŭ funkciis aŭtomate. Iĝis eĉ pli harmonia kunludado ol dum la Revelido-semajnfino en julio 2005. Tio jam tre bonhumurigis min.
Unu tagon poste, la 29an posttagmeze, ni tri renkontiĝis por provludado. Bone, ke mi jam faris mian prelegon unu tagon antaŭe – aliokaze mi ne havintus tempon kaj enan trankvilecon por tio! Sebastian kaj mi komencis per “Mi kaj ŝi” de Amplifiki, kiam Amir venis en la ĉambron kaj ekkunludis. Tio bonege funkciis kaj Amir petis, ke ni ludu plian kanton. Mi elektis “Kisu min, ho kara” kaj poste “Misteroland’” de “La Kuracistoj”. Ambaŭfoje ni denove kreis bonan sonon kaj nur devis konsenti pri detaletoj. Kaj jam post la unuaj tri elprovitaj kantoj ni havis nian komunan repertuaron!
Vespere ni ankoraŭ faris son- kaj lumprovon. Tio tre helpis decidi, kiel stari resp. sidi sur la scenejo kaj kiu kantu en kiu mikrofono. Krome nur tiel ni povis aranĝi la tekstotenilojn tiel, ke mi kun certeco poste kapablus legi ilin.
Do ĉiuj provoj ja estis bonaj kaj supozigis, ke ne iĝos tiom granda seniluziiĝo kiel la Kuracistoj-koncerto en Naumburg/Saale 2003/04. Kiam komenciĝis la koncerto de Amir, mi tamen sentis la kutiman artistan nervozecon, kiu estas tiom tipa kaj kiu ĉiam kaptas min, ankaŭ kiam temas pri relative facilaj prezentadoj. Mi ĝuste decidis, ne tro cerbumi pri tio kaj anstataŭe simple ekagi. Dum Amir ludis “Feliĉe”, mi venis al la scenejo por kanti du strofojn kaj la refrenon, kiel interkonsentite antaŭe. Fakte intertempe mi jam havas sufiĉan praktikon je tio – tion mi ja faris dum la KEF dufoje, nome dum la karaokeado kaj la Esperanto-Desperado-koncerto! Tial mi tuj sentis min kiel en mia natura medio. Mi rimarkis, ke mi pro la aranĝado de la lumoj ne vidis la publikon, kio tre trankviligis min. Sekve la kantado bone sukcesis kaj post la aplaŭdo mi vokis Sebastian al la scenejo. Iel ni tri atingis la ĝustan fluon – la komunajn kantoj ni ludis senprobleme kaj mi havis la impreson, ke mia kantado estis tiom facila kaj klara kiel jam delonge ne plu. Kiam Sebastian kaj mi foriris post niaj tri kantoj, la publiko petis aldonon kriante “Ku-ra-cis-toj! Ku-ra-cis-toj!” Tio ŝajnis kiel miraklo al mi. Ni tri ankoraŭ prezentis la facile ludeblan “Junula amo” el la Kuracistoj-repertuaro kaj post tio mi forlasis la salonon por iomete retrankviliĝi, ĉar mi sentis la adrenalinon en mi.
Mia bona amiko Till atendis min kaj tuj diris, ke mi rokis la homojn kaj ke li neniam vidis min tiom brile agi sursceneje. Komune ni iris trinki bieron. Tiam alvenis Vera kaj demandis, ĉu la Kuracistoj havas pliajn kantojn – kaj mi tuj povis respondi, ke ni ludas 18 proprajn kaj pliajn de aliaj grupoj, do posedas sufiĉan repertuaron por koncerto. Tiel ni tuj ricevis inviton koncerti dum la IJS 2006, oferton tre konsiderindan.
Ĉiel ajn la furora reveno de la Kuracistoj ege ĝojigis min. Kaj tio nur estis la unua muzika kulmino de tiu vespero…