Arkivoj de etikedoj: imaad wasif

Tempo por la blinduloj por vidi

Denove pasko alvenis, kaj denove mi eltenis pli ol 40 tagojn sen alkoholo kaj dol?a?oj. ?ijare estis nekredeble facile, plenumi tion. Mi mem miras pri tio. Sed endas rakonti ankora? ion alian:

Kiel mi hiera? jam promesis, hodia? mi skribos pri la koncerto de Imaad Wasif. Li aspektis iomete timige, kun tre longaj nigraj haroj, serioza viza?o kaj maldikaj gamboj. Sed la koncerto kvaza? forblovis min… Triopo en nigraj vestoj ludis, kio iomete pensigis min pri Tito & Tarantula. La peza roka stilo tamen pensigis min pri Rage Against The Machine. La membroj de la grupo Spokes, kiu anta?e koncertis, estis same ravitaj kiel mi kaj dancetis.

Poste mi a?etis du diskojn “Strange Hexes” kaj “The Voidist”, fakte en tranombrita speciala eldono, t-?emizon. Iom mirige post spektado de la bando, ?i estas blanka (same kiel alia, kiu montras kvaza? antikvajn Epiptajn birdojn/homojn). Sed ?i montras dancantajn skeletojn kaj la nomon de la artisto en fraktura tiparo. Tre ta?ga vesto por porti ?in dum festoj kun peza (metalroka) muziko kaj samtempe distingi?i de la aliaj per tio, ke oni ne portas nigran ?emizon!

La vespero entute estis absolute brila. La? la etoso, ?i jam nun estas forta kandidato por la “plej bona koncerta vespero en 2011” kaj malfacilos supertrafi tion.

Imaad Wasif: Priestess
– tiu kanto bone redonas la tipan stilon de la koncerto

Imaad Wasif: Her Sorcery
– pli trankvila kanto, kiu tamen tuj eniris mian orelon