Arkivoj de etikedoj: gufujo

Hejmen en la nokto, malfrua teregal’

Dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) koncertis ankora? multaj diversaj grupoj kaj artistoj.

Johannes Mueller ludis la pianon kaj kantis. Mi opinias, ke li multe pliboni?is dum la pasintaj jaroj. La kantotekstojn mi parte komprenas tre bone. Restas ankora? kelkaj aferoj por poluri, sed detalan kritikon mi ?paru ?i tie. ?iel ajn li a?skultigis al mi tri pecojn de si dum alia tago, kiuj estis en plena roka konsisto. Dum tiu okazo mi diris mian opinion.

Johannes anka? prizorgis la gufujon, kiu festis sian 15-jari?on. Efektive mi ?ifoje tute ne trinkis teon tie, sed la gufujo ?ajne ?iam estis la plej longa programpunkto. Tutegale, kiam mi enliti?is, homoj poste rakontis al mi, ke tie okazis spontaneaj koncertoj, kiuj da?ris ?is la mateno. Nur mankis zingibra teo. Multaj partoprenantoj bezonintus ?in.

Lena & Shenja Wilke, patrino kaj filino, faris akustikan koncerton. Pro tio, ke estis la lasta vespero, ?i estis iom tro trankvila la? mia gusto. Sed facile eblis percepti la altan kvaliton de la muzikado. Dum alia tempo, mi certe povintus pli facile koncentri?i pri la muziko.

Pli vigla estis La Perdita Generacio. La mallongigo “LPG” en la programo tamen pensigis min pri tute alia afero, nome agrikultura produktado-komunumo en GDR. Kvankam mi posedas amba? albumojn de la Perdita Generacio, mi ankora? ne trovis la tempon por atente a?skulti ilin. Ili havis multajn ?atantojn dum la JES; krome ili anka? elradiis bonan etoson. La ulo, kiun mi konsideris la ?efon, ?enerale faris tre simpatian impreson. Certe estas grupo, kies muzikon mi devas studi ankora? pli atente estonte.

Bonege funkciis la trinkejo. ?iam oni rapide servis, kaj neniam iu el la helpantoj havis malbonan humuron. Inter la haveblaj bierospecoj trovi?is Krombacher. Tio estis mia savi?o: Neniam mi havis kapdolorojn dum la sekva tago, e? se mi estis trinkinta la unuajn botelojn relative rapide. Anka? ekzistis iu ?e?a biero, sed ?i ne havis la kvaliton, kiun mi atendas de tia biero. Kiam la Krombacher-stoko preska? el?erpi?is, la trinkeja teamo rezervis la lastajn botelojn por Sebastian kaj mi! Dum la lasta vespero mi elektis miksitan bieron, ?ar Krombacher ne plu haveblis. Sed tiam estis bona okazo, pri kiu mi skribos poste, por trinki miksa?on…

En la sekvaj alineoj mi skribos refoje pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ne mankos kritiko.