Arkivoj de etikedoj: gloria jones

La mondo rigardas supren al mia fenestro

En la plej aktuala numero de Kontakto, kiu publiki?is anta? nelonge, aperas interalie kelkaj komiksoj, inter ili unu, kiun oni tradukis el la germana. En mia taglibro mi jam kelkfoje menciis Mawil, alian a?toron, kiun mi tre ?atas (“Ni ja povas resti amikoj“, “La muzikgrupo“). Lastatempe li desegnis la fiktivan historion de “The Beatles” – sed en versio, kie ili venas el la orienta bloko de la malvarma milito!

Mawil naski?is en la sama jaro kiel mi. La samo validas por lia kolego Flix, kiu aperigis sian unuan tre sukceson proksimume je la sama tempo kaj anka? en la formo de sia fina universitata laboro. De li mi ankora? ne havas iun paperan komikson, sed lian aktivecon en la interreto mi sekvas. Unu projekto de li estas “komiksa taglibro”. La nivelo kaj stilo tre varias, sed foje ekzistas aparte amuza parto. Kruda traduko de la teksto:

“La maljuna viro reludas Echt.”
“Tute malsprite.”

Oni ne komprenas la komikson sen koni germanlingvan popmuzikon. Rio Reiser estis famega. Tial li aperas sur mia kompilo da germanlingva muziko por homoj, kiuj lernis a? lernas la germanan kiel fremdan lingvon. Unu de liaj grandaj sukcesoj estis la kanto “Junimond”:

Rio Reiser: Junimond

Echt: Junimond

Parto de la refreno-teksto legeblas en la komikso. Fakte la linio “es ist vorbei, bye-bye” memorigas min pri la simila linio “doch alles das ist jetzt vorbei – bye, bye” en la kanto “Wie am ersten Tag” de Die Ärzte.

La eraron, ne koni la originan artiston de kanto, mi jam mem faris. Soft Cell faris brilan reludversion de “Tainted Love”, sed ne la originalon! Tiu venas de Gloria Jones.