Arkivoj de etikedoj: gdansko

Ne?o dancas en la stratoj

Pri la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) mi rakontis en tri partoj (parto unu, parto du kaj parto tri). Sed ?uste ?ar la renkonti?o fini?is jam post kvin tagoj, mi plilongigis mian feriumadon alimaniere.

Mi pagis du pliajn noktojn por resti en la junulargastejo. Tio jam je la 1a de januaro estis tre praktika pa?o, ?ar tiel mi povis sufi?e dormi post la silvestra festado.

Iam dum tiuj du tagoj mi sidis anta? la akceptejo de la junulargastejo kun Ro?jo. Li laboris per sia portebla komputilo kaj samtempe a?skultigis muzikon. Iam mi demandis, kion li estis a?skultanta. Montri?is, ke tio estas Muzaiko! Post Radio Esperanto, Radio Verda, esPodkasto kaj Varsovia Vento ekestis plia Esperanto-radio, kiu dissendas Esperanto-muzikon kaj raportojn. Beda?rinde da?ris tedaj, longegaj diskutoj pri la uzorajtoj de Esperanto-kantoj eldonitaj de Vinilkosmo, kiujn mi ne volas pritrakti ?i tie. Mi konscias pri la valoro de tia reta radio, des pli ?ar ?in faras junaj aktivuloj, kiuj mem regule partoprenas Esperanto-renkonti?ojn. Tio signifas, ke ili estas sociemaj homoj – kaj de tiaj mi supozas, ke ili kapablas kunlabori. Krome ili havas rilaton al ?enerala Esperantujo kaj ne sidas solaj en siaj ?ambroj. Dum JES funkciis informstando pri Muzaiko kaj mi konis plurajn kunlaborantojn jam anta?e. Do la tuta projekto ?ajnas al mi bona kaj havanta estontecon. Tamen ?is tiu hazarda situacio mi mem ne estis a?skultinta Muzaikon!

En la junulargastejo ankora? restis kelkdek homoj. Kun kelkaj el ili mi iris al na?vespero, tiel farante programeron de kutima renkonti?o. Tio estis bonega okazo por ripozi! Ni anka? sa?numis. Mi memoras, ke dum unu el la pa?zoj mia menso liberi?is de ?iu pezo kaj mi komencis pripensi samplobazitan muzikprojekton, kiun mi estis komencinta jam jarojn anta?e, sed kiu restis nefinita ?is tiam. Fakte dum la posta somero mi finis ?in – estas Nokto ?e la pla?o, trankvila acid?aza muzika?o, kiu tute kongruis al la etoso de la na?vespero. Cetere ?eestis minimume tri membroj de La Perdita Generacio, do la artista influo, kiu kutime tre helpas inspiri min, ne mankis.

La 2an de januaro, kun kelkaj aliaj mi faris longan promenon tra Gdansko. Fakte ?is tiam mi ne estis vidinta multon de la urbo mem. Montri?is, ke ?i estas pitoreska kaj interesa urbo. Dum minimume unu el la du vesperoj mi elpakis mian gitalelon kaj ludis kaj kantis iomete. Dum tiuj tagoj mi refoje vizits Polan restoracion, kiu situis ne tro for de la junulargastejo.

Fruposttagmeze la 3an de januaro mi veturis kun Andi Münchow al Varsovio. La? rekomendo de Aga, ni uzis sufi?e malmultekostajn busojn de la Sveda firmao Polski Bus. Montri?is, ke la sidlokoj estis ege komfortaj kaj ke la buso ofertis senpagan interreton dum la voja?o! Tiel mi povis retumi la tutan tempon.

Mi tranoktis en Tamka Hostel, kiun estis rekomendinta al mi Enrico el Italujo. Ke mi sufi?e spontanee organizis mian pluvoja?on kaj restadon, estis paralelo al la pasinta jaro. Tiu tranokteblo montri?is tre ta?ga al miaj bezonoj. Interalie tie haveblis senpaga reto. La stranga afero estis, ke mi estis la sola turisto, kiu parolis en la pola al la junaj, belaj de?orantinoj. ?ajne esperantistoj tamen faras diferencon.

Mia patrino estis donacinta al mi nove aperintan libron pri Varsovio. Tage mi do uzis ?in por esplori la urbon memstare, kaj tio montri?is bonega decido. La libro gvidis min al lokoj, kiujn mi neniam estus eltrovinta mem. Sed anka? mia libro pri la pola bonege servis min. Unu tagon mi sukcesis kompreni menuon, kiu nur estis skribita en la pola. Tiel mi povis viziti lokojn, kiujn turistoj ne frekventas kutime, kaj esti la sola eksterlandano.

Vespere mi renkontis aliajn esperantistojn. Dum unu tago ni renkonti?is en la lo?ejo de Irek, dum alia vespero ni iris al la klubo Lucifero, kies estroj iam estis lernintaj Esperanton. Survoje mi hazarde vidis la stadionon, kiun oni estis rekonstruanta por la E?ropa piedpilka ?ampionado.

La 6an de januaro, mi voja?is per la Varsovio-Berlino-ekspreso al Berlino. Kiel mi jam menciis pli frue, mi vizitis Berlinon trifoje en 2012, kaj tio estis la unua fojo.

Pro mia restado en Varsovio, mi estis maltrafinta la post-JES-feston. Unu jaron anta?e mi ege ?uis ?in. Sed anstata?e mi festis ortodoksan kristnaskon kun diversaj Berlinaj belulinoj.

Unu tagon poste mi renkonti?is kun Chuck Smith kaj kelkaj aliaj. Ni ludis la Wii-ludon “Rock Band”. Fakte interalie estis eldono kun kantoj de “The Beatles”. Pro la anta?a renkonto de Ukrainaninoj kaj Moskvanino (dum JES kaj poste), kompreneble mi devis kanti Back In The U.S.S.R.!

Post tiuj tri diversaj da?rigoj de mia feriumado, mi tamen finfine devis voja?i hejmen. Sed tiun tempon mi ege ?atis, kaj ?i influis mian Esperanto-vivon dum la resto de la jaro 2012. Pri tio mi skribos alian fojon pli detale.

Aldone la raportoj de aliaj JES-partoprenintoj:

Mi havas neniun emon, neniun emon

Post mia alvoja?o en la karavano, kio atendis min dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando)? La aran?o okazis en lernejo (kiel en Zakopane anta? du jaroj), sed ?ifoje eblis tranokti en junulargastejo, kiu estis nur kvin minutojn for. Tio estis grandega plibonigo kompare al la pasinta fojo en Pollando! La junulargastejo estis tute konvena la? miaj bezonoj kaj mi tie ?iam sukcesis trankvili?i kaj dormi post festado. Dua granda plibonigo estis vera vespera salono por la koncertoj, kiu situis en akceptebla distanco. En la lernejo mem oni servis la man?ojn. La kuiristinoj estis tre afablaj kaj agnoskis e? bazan konon de la pola. Kiam temas pri organizado de renkonti?o, mi ?iam atentigas ke rekonti?o prefere havu iun centran lokon, kien homoj kutime venas kaj povas hazarde renkonti unu la alian. Tio ?ifoje estis la koridoro en la unua eta?o de la lernejo. Tie haveblis kafo kaj teo senpage. Do anka? tiurilate la 3a JES estis bona.

Aliflanke la JES havis kelkajn fu?a?ojn, kiujn mi rektas mencias. Plej grave: ?i nur da?ris kvin tagojn (2011-12-27 – 2012-01-01)! Oni do ne lernis la lecionon de la 2a JES en Burg/Spreewald, kiu jam fini?is unu tagon pli frue ol kutime, sed e? iri plu en la mal?ustan direkton. Jam dum la disdono de la ali?iloj dum la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo) tiu grava miselekto montri?is. Mi a?dis homojn diri: “Tio estas malmulte pli ol plilongigita sermajnfino. Por tio mi ne venos!” Certe tio ?uldi?is al la fakto, ke la lernejo rekomenci?is jam la 2an de januaro, tiel ke necesis ordigi kaj redoni la ejon jam dum la 1a de januaro posttagmeze. Sed tio simple signifas, ke lernejo evidente ne ta?gas por unusemajna festado kaj ke necesas trovi alternativon por la fojoj, kiam JES okazos en Pollando. (Cetere anka? la JES en Burg/Spreewald fini?is unu tagon pli frue ?uste pro tio, ke necesis redoni la lernejon, kiu servis kiel memzorgantejo, trinkejo, diskoteko kaj salono por la vespera programo.)

Tiu fu?o montri?is en la nombro de partoprenantoj: Estis multe malpli ol 200, do pa?o reen.
Aldoni?is surloke problemoj kun de?orantoj de la lernejo, kiuj ne estis alkutimitaj al longa festado de la partoprenantoj. Grava kriterio por ta?ga ejo estas, ke la estroj scias kaj akceptas tion. ?is hodia? oni memoras la fojojn, kiam tio ne okazis dum la Internacia Seminario en Tübingen 1994/95 kaj Trier 2002/03.

La trinkejo estis maletosa. Krome nur tie oni rajtis trinki alkohola?ojn, sed tio ne funkciis, ?ar la centra renkonti?ejo (kiel skribite supre) estis la apuda koridoro.

Iam dum la semajno Éric Languillat (Inicialoj DC) faris videointervjuon kun mi pri la historio de la gufujo. Beda?rinde mi ?is nun ne vidis la materialon aperi ie, sed li mem diris, ke estis eksperimento kaj li ankora? ne sciis, ?u kaj se jes kiel li uzos la surbendigon.

?ar la renkonti?o estis tiom mallonga, eblas pritrakti ?iun vesperon sinsekve sen da?re ripeti la saman. La 27a de decembro estis alventago, kiel mi jam menciis. La 28an de decembro koncertis Asorti el Litovujo. Mi konas ilian muzikon jam dum multaj jaroj (interalie tio ka?zis, ke ili aperas en la Elektronika Kompilo), sed estis la unua fojo, ke mi renkontis ilin persone! Ili sufi?e bone dancigis la homojn. Aparte mi memoras Esperanto-version de “Sweet Home Alabama“. Sekvis koncerto de Gijom Armide, sed tiun mi grandparte maltrafis, ?ar mi preferis ekstere babili kun homoj. Kion mi a?dis de la koncerto estis sendube altkvalita, sed malgaja kantado kaj pianoludado ne estas io, kion mi eltenas dum longa tempo.

Asorti: Novjara nokto

Dum la nokto okazis karaokeo. ?ifoje mi prezentis la kanton, nome “Mondo a? mi” de Persone.

Poste mi D?umis. La diskoteko trovi?is en la kelo, do tre for de la trinkejo, kaj estis tre malgranda, tamen ta?go loko. Mi surmetis muzikon proksimume inter la 1a kaj 30 kaj la 4a kaj 20. Tiam beda?rinde oni devigis min ?esi “por ke ?iuj homoj iru dormi”. Tiun stiradon de la partoprenantoj mi tute ne ?atas. Sed kion fari?

Almena? mi sukcesis a?skultigi kanton de J.B.O., kiun mi estis akirinta lastatempe. Estas parodio de la kanto “Basket Case” de Green Day.

J.B.O.: Los Casos Basketos

La kialo por iri dormi estis, dum la sekva mateno esti veka por pinta programero. (Do mi konsentas, ke estis grava afero, sed pensas, ke anka? eblintus kolekti same multajn partoprenantojn sen deviga fino de la nokta programo.) Mallongan piediron for de la ejo trovi?is iama ?ipkonstruejo, kie siatempe laboris Lech Wa??sa, kiu fondis la sendependan sindikaton kun la nomo “Solidarno??” (“solidareco”) komence de la 1980aj jaroj en Pollando. Tio estis grava pa?o al la fino de socialismo en orienta E?ropo (inkluzive la falo de la Berlina muro). La JES-partoprenantoj fakte renkontis Lech Wa??sa ?e ties iama laborloko. Li afable respondis diversajn demandojn de la publiko.

Pri la resto de la JES mi rakontos en posta enskribo. Tiu ?i jam i?is sufi?e longa.

Mi estas la pasa?ero

Da?re validas mia intenco, skribi pri la Esperanto-renkonti?oj el la jaroj 2011 kaj 2012, kiujn mi partoprenis. Post la Germana Esperanto-Kongreso 2011 en mia hejmurbo Münster kaj la belega Esperanto-somero en Ukrainujo (parto unu, parto du, parto tri, parto kvar), nun venis la vico de la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko, Pollando. Mi estis skribinta pri la anta?aj du kune en serio de enskriboj (parto unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep plus post-renkonti?o kaj kvin receptoj kontra? la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo). Fakte poste ankora? aperis artikoloj kaj videoj pri la 2a JES en Burg/Spreewald:

JES 2010/11

La video pri la 2a JES komenci?as per la trajnkaravano kaj tio estas bonega temo por komenci la raportadon pri la 3a JES, ?ar ?ifoje mi mem ali?is al la trajnkaravano! Kompreneble tio estis iomete freneza decido, ?ar kun 35 jaroj mi ne plu same bone eltenas nokton kun malmulta a? preska? neniu dormo. Aliflanke mi e? ne estis la plej maljuna kunvoja?anto de la karavano kaj kiel mi konstatis, tia voja?o estas bonega maniero, eniri la etoson de la sekva semajno. Mi estis spektinta videon pri la karavano al la IJK 2011 en Kievo kaj iom enviis ties partoprenintojn, do nun estis tempo por fari tion mem.

Startis diversaj bran?oj el Nederlando kaj Francujo, kiuj finfine kuni?is en Berlino. Tiam ni estis entute 29 personoj. Sole mi nur voja?is ?is Dortmund kaj tie jam renkonti?is kun la grupo el Venlo. Sed e? pli grave estis, ke tie ali?is alia pasa?ero, nome Jonny M, kies muzikon mi jam menciis kelkfoje anta?e. Post multa interreta babilado, nun estis veninta la unua renkonto en la reala vivo! Kaj kiel mi tuj konstatis, li estas ege simpatia kaj bonetosa.

Dum la voja?o montri?is bona ideo, ke mi estis enpakinta mian gitalelon. Plurfoje mi uzis ?in por muziki! Unufoje tio okazis matene ie en Pollando kun Vlad Dolezal el Slovakujo, kiu estis kunportinta gitaron. Do la karavano e? havis plurajn Esperanto-muzikistojn kun si.

Cetere tute hazarde en unu trajno ni renkontis Igor, kiun mi ne estis vidinta dum eble sep jaroj! Li diris, ke al li ege mankas Esperanto-renkonti?oj kaj ke li denove partoprenu ilin. Dum aliaj okazoj homoj demandis, kiun lingvon nia grupo parolas. Jen kiel informado funkcias.

Entute mi dormis nur kelkajn horojn en Frankfurt/Odro. Kiam ni alvenis al Gdansko, mi estis kompreneble laca. Sed la sperto de komuna voja?o estis bonega. Mi ne nur revidis kelkajn amikojn en la trajno, sed konati?is kun novaj homoj.