Arkivoj de etikedoj: freundeskreis

Tio ne estas mia stilo

El la jaro 1999 mi posedas du vinilajn disketojn: Unu estas “Afrob: Reimemonster“, la alia “Freundeskreis: Esperanto. Amba?foje la vinildisko enhavas pli multajn versiojn ol la kompaktdisko. ?iam aparte ?enis min, ke la instrumenta versio de “Esperanto” ne estas sur la KD.

Tamen tio nun ne plu gravas, ?ar mi eltrovis, ke tute ne estas originalo. Estis dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, ?e?ujo, pli precize dum la ekskurso al Prago. Posttagmeze mi promenis, kiam mi subite a?dis de apuda kafeja kanto iun nigrulan kanton, kiu estis io inter hiphopo kaj popmuziko. Mi nur komprenis ion pri “sur miaj genuoj” en la refreno, kiun iu virino kantis. Sed subite trafis min la rekono: Tio estis la muziko de “Esperanto” de Freundeskreis! Kio estis okazinta?

Kiel mi jam promesis hiera?, mi volis skribi pri tio, de kie venas la origina hiphopo-muziko. Kiam mi denove estis hejme, mi faris etan ser?on en la interreto. La originalo estas el la 1970aj (jes, denove!) kaj nomi?as The Main Ingredient: That Ain’t My Style. (Origine mi trovis videon ?e Youtube, sed tiu estis forigita intertempe.)

Anka? la informo pri la alia kanto a?skultinta en Prago ne restis ka?ita longe. Temas pri The 411: On My Knees. (Anka? de ?i mi trovis unue videon ?e Youtube, sed oni malaktivigis spektadon en Germanujo.)

Sed la afero ankora? ne fini?as ?i tie. Krome ekzistas franclingva hiphopa kanto kun tiu muziko, nome Les Sages Poetes de la Rue: Barre Chocolatée.

Tion mi eltrovis tra priskripo de video, kiu enhavas erojn de diversaj germanlingvaj hiphopa?oj kaj ?iam tuj poste a?skultigas parton de la origina muziko uzita en ili. Beda?rinde spektado de “sampla?oj uzitaj en germanlingva repo” ne plu eblas rekte en Germanujo, kiel mi jam menciis hiera?. Sed ekzistas eta truko: Se oni metas http://aniscartujo.com/webproxy/ anta? la adreso de la video, ?i montri?as. Anka? eblas simple kopii la video-adreson en la kampo tie. Tamen la trafiko estas limigita nuntempe. La interesa parto de la menciita video komenci?as ?irka? post 1:05 minutoj. Per la sama metodo eblas spekti la duan parton de tiu video-serio.

El la novaj kantoj mi plej ?atas tiun de Freundeskreis, kiu anka? estas la plej frua el la tri. Tamen ?i perdas iom de sia brileco, se oni scias, ke ?ia muziko ne estas memfarita, sed nur samplita.

Tiom longe for

En la kinejo en Münster oni ekde kelkaj jaroj montras filmeton, kiu varbas por mondonacoj en la nomo de iu nobla celo. (Ke mi, kutime detalfanatikulo, ne plu memoras, pri kio ekzakte temas, postlasas dubindan impreson pri la efikeco de la varbaĵo.) En la filmo oni vidas nigrulojn (ĉu Afrikanojn aŭ Jamajkanojn, mi ne komprenis) kaj parolas pri la batalo kontraŭ AIDS. En la malantaŭo eksonas regeo-muziko. Kiel subteksto informas, la kanto nomiĝas “Dem Gone” (Ili [estas] for) kaj venas de la albumo “Journey to Jah” (Vojaĝo al Dio) de Gentleman.

Tiu artisto, cetere Germano, unue kantis kiel gasto sur la albumoj de aliaj artistoj, kaj fakte tiel mi la unuan fojon aŭdis lian voĉon. En la kanto “Tabula Rasa pt. II” de Freundeskreis (la tria disketo de la sukcesega “Esperanto”-albumo!), li transprenas la refrenon. Post partopreno en la Freundeskreis-projekto “FK Allstars”, li ekis sufiĉe sukcesan solokarieron. Mi spektis etan parton de lia koncerto dum la somera universitata festo en Paderborn en 2002. Tiu festo cetere dum multaj jaroj estis la plej granda de sia speco en Germanio!

Kiam mi DĴumis dum pasintjara festo, DĴ Arafat donis al mi kompaktdiskon kun tiu kanto el sia kolekto. Kvankam li estas tute kontraŭ hiphopo, tiun regeon li ŝatas. Kaj ankaŭ min kaptis la melodieco de la voĉo kaj la melankolio de la kantado.
Plej imprese tamen estis, kiom pasie belulino dancis al tiu kanto! Ni havas malmultajn komune ŝatatajn kantojn, sed tiu estas unu el ili.

Pro ĉio tio mi jam ekde monatoj intencis aĉeti la disketon “Dem Gone” – kaj finfine mi realigis tion. Ĉe Ebay mi akiris novan ekzempleron. Tre plaĉas al mi, ke sur la disketo troviĝas ankaŭ instrumenta versio de la kanto – tio invitas al propra kantado kaj verkado de novaj tekstoj laŭ tiu melodio.

Samvoje ene de kelkaj tagoj mi kompletigis mian kolekton per du aliaj disketoj: “Halt Dich an Deiner Liebe fest” de Freundeskreis (ankaŭ regeo-kanto, ankaŭ melankolia, reludversio de Rio-Reiser-kanto) kaj “A livelong thing” de FK Allstars (iom funka, disketo de koncerta albumo kun studia kaj instrumenta versio).