Arkivoj de etikedoj: frank goes to hollywood

Kanto kaj kirlo de granda kermeso

Dum la unua semajnfino en oktobro, en mia hejmvilaĝo Nordwalde (ĉirkaŭ 9.700 enloĝantoj) ĉiam okazas unu el la plej gravaj sociaj eventoj de la jaro, nome la kermeso. Tiu festo originas en la revendato de la preĝeja konsekro (germane “Kirmes” venas de “Kirchweihfest“). Tiu okazis dum la nomtago de la sanktulo, kiu por la katolika paroĥo de Nordwalde estas la Sankta Dionysius (de Parizo).

Kio estas la kermeso, mi klarigis jam en la enskribo pri la kermeso 2003. Do feliĉkaze mi povas ŝpari tion ĉijare! Pri la kermeso 2005 legeblas en la germana raporto de Judit “Teilani” kaj raporto de Kadda. Sed mi kompreneble ne volas silenti pri miaj propraj impresoj:

La komuna irado tra la kermeso tre similis al tiu antaŭ du jaroj. Simple ĉie regis bona etoso. Mi ankaŭ eniris la surprizan karuselon, kiu ĉiujare estas la plej spektakla. Sed ĉijare la ĉenkaruselo kaŭzis pli da konfuziĝo al mi – post veturado en la alian direkton kun turniĝo ĉirkaŭ mi mem!

En la koliziaŭto-veturejo mi stiris akompanate de diversaj belulinoj. Tio verŝajne nur estas impona inter junuloj, sed iel tio min tre kontentigis. Foje mi bezonas virinojn kun pura trofefunkcio (por uzi esprimon de elgrande)!

Lunde tagmeze mi akompanis miajn tri gekuzojn al la unuhora senpaga veturado por infanoj. Por ili mi estas prestiĝa persono, ĉar ili nepre volis fari tion kun mi. Ĉio pasis glate, ne nur pro tio, ke ni estis entute tri plenkreskuloj.

La plej memorinda okazaĵo tamen estis la rerenkonto de malnovaj amikoj. Mi revidis la unuan amikon de mia vivo, kiun mi konas jam el nia beba tempo! Mi ankaŭ denove renkontis alian tre malnovan amikon kaj konatiĝis kun sia virino. Pasintfoje mi vidis la du amikojn en decembro 2003. Bedaŭrinde, ke mi neniam realigis la ideon, renkonti la plej malnovan amikon en Münster. Sed dum la kermeso tio ne gravis, ni parolis kvazaŭ kiel dum la malnovaj tempoj (nur ke ni nun estas plenkreskuloj, kompreneble).

La muziko ludita dum la kermesa estas kutime tre aĉa, aktuala. Ne pro nenio oni nomas sufiĉe primitivajn kantojn de diversaj stiloj ankaŭ “kermesmuzikon”. Agrabla escepto estis, de la surprizo karuselo kelkfoje aŭskulti pli malnovajn kantojn, ekzemple “Relax” de Frank goes to Hollywood kaj “Take on me” de A-ha – jes, la originajn versiojn, ne iujn remiksojn! Ĉe la ĉenkaruselo krome ofte eksonis rokenrolo. La vera himno de la kermeso en Nordwalde tamen venas de la “raŭpo” kaj nomiĝas “Ich und Rocky Waschbär“. Tiun kanton mi jam konas el mia infaneco de tiu karuselo kaj – krom unu fojon – neniam alikoke aŭdis ĝin.