Arkivoj de etikedoj: final liberation

Para?utoj, spaco?ipoj

Jam ekde ĉirkaŭ kvin jaroj mi posedas stokon da komputilaj ludoj, kiujn mi ĝis hodiaŭ ne ludis. Simple mankis tempo kaj ofte ankaŭ emo. Iam la listo de tiuj ludoj sufiĉe kreskis kaj dum la ne tiom laborintensaj fazoj en mia vivo mi komencis malgrandigi ĝin, traludante unu titolon post la alia. Tio kompreneble ne konstante okazis, sed iom post iom, depende de la aktuala nivelo de mia okupiteco, kiun ankaŭ influas aktiveco en Esperantujo. Cetere mi ekde jaroj evitas akiri novajn komputilajn ludojn, ĉar ili forrabas multan tempon kaj la novaj apenaŭ interesas min. Mi tre ŝatas malnovajn ludojn el la fazo inter fine de la 1980aj kaj fine de la 1990aj jaroj. Tiam komputilaj ludoj estis granda hobio de mi kaj mi precipe inter 1992 kaj 1994 aĉetis multegajn. Precipe mi ŝatas aventurajn ludojn, kaj el ili preferas tiujn de LucasFilm Games / LucasArts.

Lastatempe mi finfine ĵetis duan rigardon al kolekto da strategiaj ludoj el la Warhammer-universo. Antaŭ jaroj mi jam unufoje elprovis ilin, sed ĉar la reguloj tiom komplikas kaj tial necesus studi longajn manlibrojn antaŭ ol ekludi, mi rapidege perdis la emon. Nun mi denove okupiĝas pri ili kaj jam finis du el la tri ludoj.

Mi devas konfesi, ke mi ne ludis laŭ la reguloj, sed uzis diversajn metodojn por trompi por draste mallongigi la ludotempon. Tiel el estimitaj monatoj da intensa senpaŭza ludado iĝis reale semajnoj da agrabla dumtempa ludado.

Ĉe la unua ludo, Final Liberation, mi ludis tute laŭ la reguloj la instruan nivelon kaj la unuan mision de la kampanjo. Dum tio mi rimarkis, ke estas ridinde malfacile, akiri bonan venkon. La soldatoj kaj tankoj por mia gusto multe tro malverŝajne trafas. Tial mi kompreneble post ĉiu nekontentiga movo reŝarĝis la ludon. Efektive mi pasigis pli multan tempon reŝarĝante ol ludante. Kompreneble iam mi finis la du nivelojn tre kontentige. Sed post tio mi finfine agnoskis, ke tiu ludo ne taŭgas por mia perfektema menso. Krome mi eltrovis, ke eblas rigardi la videojn, kiuj aperas antaŭ kaj post ĉiu misio, ankaŭ ekster la ludo. Tiel perdiĝis la lasta motivo, vere dediĉi sin al ĝi kaj pli profunde enplonĝi en tiun strategian mondon. Mi uzis trompkodojn por fini ĉiun mision tuj post ĝia komenciĝo. Nur la lastan mision denove necesis vere ludi, ĉar post ĝi aperis aliaj videoj, depende de la rezulto (malvenko/mezbona venko/vere bona venko). Kompreneble mi volis scii, kion necesas fari por akiri la plej bonan venkon. Post tio la ludo draste perdis atraktivecon – la multaj diversaj batalunuoj ne interesas min, se ili ĉiuj tiom malprecize pafas.

La rakonto dua ludo, “Im Schatten der gehörnten Ratte” (“En la ombro de la kornita rato”), male al la aliaj du ne situas en sciencfikcia, sed fantazia mondo. Ĝi estas ankaŭ la teknike plej malnova ludo el la tri. Tamen la intertempaj sekvencoj kreas pli interesan etoson ol la unua titolo. Iom komplikigas kompletan traludadon, ke oni foje devas elekti inter diversaj vojoj kaj tiel ludas depende de tio aliajn misiojn kaj ricevas aliajn novajn unuojn. Ankaŭ ĉi tie ekzistas du diversaj finoj (tamen ambaŭ venkaj) – ĝis nun mi nur sukcesis atingi unu el ili, sed mi konas la alian, ĉar mi aŭskultis ĉiujn sondosierojn. Simpla sed malofte uzita ideo troviĝas en la ludo: Ekzistas tri nevenkeblaj misioj. Tre gravas, ke tiuj strategiaj sakstratoj en la rakontaĵo ricevas klarigon. Mi trompis jene, ke mi modifis la dosierojn, kiuj enhavas la valorojn de la propraj trupoj. Tiel neniam mortis iu de miaj batalantoj.

La tria ludo, Chaos Gate, sendube posedas la plej altan teknikan nivelon. Mi ĝis nun nur finis la unuan mision el entute dek kvin kaj pripensis traludi tiun ĉi sen trompi. La ludo tre memorigas min pri “Space Crusade” (komputila ludo el la jaro 1992) kaj “Star Quest” (tabla ludo, kiun mi posedas ekde fine de la 1980aj jaroj). Tio ne mirigas, ĉar ambaŭ ankaŭ baziĝas sur la “Warhammer 40.000”-universo, kvankam ili laŭ mia scio nur uzas parton de ties reguloj.

Ĉiuj tri kantoj enhavas interesan muzikon. Tiun de Final Liberation ludis metalrokgrupo kun la nomo “The Samsara Project”. La diversaj pecoj tre plaĉas al mi, sed bedaŭrinde mi ne sukcesis konverti ilin al kutima sonformato, tiel ke mi povus aŭskulti ilin ekster la ludo. Nur unu de la muzikaĵoj troviĝas en WAV-formato sur la KD.

La diversaj melodioj de “Im Schatten der gehörnten Ratte” estas en la MIDI-formato. Fakte ekzistas du diversaj versioj de preskaŭ ĉiu muzikaĵo. Mi ĝis nun ne sukcesis trovi iun gravan sonkvalitan diferencon inter ili.

En Chaos Gate tamen eksonas la plej impresa sonŝpuro el la tri. Ĝi enhavas ĥoran kantadon kaj tre similas al muziko el fantaziaj filmoj. Bone, ke la muzikpecoj troviĝas kiel sufiĉe altkvalitaj WAV-dosieroj en unu de la ludodosierujoj.