Arkivoj de etikedoj: du bist deutschland

Ni estas parto de io tuta, kio estas pli granda ol vi kaj mi

En Germanio oni fine de septembro lanĉis grandan kampanjon kun la nomo “Du bist Deutschland” (“Vi estas Germanio.”). Ĝi laŭdire gvidu al pli bona etoso en Germanio kaj pli multa identiĝo de la enloĝantoj kun sia lando. La mesaĝoj kaj metodoj uzitaj tamen tre suspektindas laŭ mi. Ĉi tie mi ne volas detale pritrakti tiun temon, unue ĉar mi volas eviti politikajn temojn en mia taglibro kaj due ĉar mi jam aliloke partoprenis diskuton pri la kampanjo – jam komence de majo, kiam oni estis anoncinta ĝin. La interesa afero konsistas el tio, ke la interreto montriĝis loko por diskuti tiajn temojn ekster la influo de la amasmedioj. Tutegale, kiom multaj gazetoj kaj televidstacioj partoprenis en la kampanjo – en la interreto troviĝis aliaj, kritikemaj voĉoj.

Johnny Haeusler, verkanto de la fama germanlingva blogo www.spreeblick.com, tuj post la komenciĝo de la kampanjo instigis kontraŭkampanjon, kiu parodias kaj kritikas la originan. Li pretigis Photoshop-dosieron, kiu jam enhavis ĉiujn gravajn elementojn bone aranĝitajn, tiel ke necesas nur elpensi bonan tekston kaj aldoni taŭgan foton por krei sian propran, personan plakaton. Mi posedas ekzempleron de “Ulead PhotoImpact 8”, ĉar tiun programon mi multe pli facile kaj intuitive kapablas uzi. Fakte mi posedas ĝin jam ekde pli ol du jaroj, sed neniam uzis ĝin. Sed finfine mi havis bonan kialon, ĉar mi ja mem volis partopreni en la parodiado! Sekve mi kreis el la Photoshop-dosiero version por Ulead kaj krome publikigis ĝin sur retpaĝo. Aldone mi prezentas tie kelkajn el la plakatoj en iom ordigita formo kaj donas pliajn informojn pri la dubinda kamanjo. Intertempe mi verkis tri plakatojn. Mi havas ideojn por pliaj, sed dubas, ĉu ankoraŭ indas realigi ilin. La mirinda rezulto de mia retpaĝo estis, ke post mallonga tempo homoj alskribis min kaj la paĝo troviĝis inter la unuaj dek rezultoj, se oni ĉe Google entajpis “Du bist Deutschland”. Mi ne kredintus, ke eblas akiri tiom multan sukceson sen vasta varbado! Blogoj kaj retaj taglibroj kutime multe pli ĉerpas el ligado ol ordinaraj retpaĝaj.

Kadre de la kritika kampanjo, mi registriĝis ĉe flickr.com . Tien eblas meti senpage fotojn, aldoni serĉvortojn kaj priskribojn kaj tiel komforte enretigi kaj publikigi siajn bildojn. Eblas krome aldoni fotojn al diversaj kolektoj. La amuza fakto estas, ke la fotokolekto de la kontraŭkampanjo post nur kelkaj tagoj akiris la unuan Google-pozicion (surbaze de la serĉesprimo “Du bist Deutschland”) – antaŭ la TTT-ejo de la origina kampanjo!

Mi intencis skribi pli detale pri la muziko de la filmo “Richy Guitar“, kies ĉefaj aktoroj estas la junaj membroj de “Die Ärzte“.

Fakte aperis oficiala sonŝpuro en la formo de disketo, sed ĝi nur enhavas la tri Ärzte-kantojn, kiuj estas plej ofte kaj longe aŭskulteblaj en la filmo.

La albumo “Die Ärzte früher! / Der Ausverkauf geht weiter! (1982-83)” aperis en 1989. La eldoncelo certe estis, enspezi pli da mono per malnova materialo, ĉar tiutempe “Die Ärzte” sin estis malfondintaj kaj neniu sciis, ke ili revenos post kelkaj jaroj. La kompaktdisko enhavas krom du novajn kantojn ankaŭ (ĉiujn komplete!) malnovan disketon, minialbumon kaj diversajn kontribuojn por kompiloj. Tiel oni trovas sur la albumo verkojn el la frufazo de “Die Ärzte” kaj ankaŭ kantojn el la filmo – “Teenagerliebe” eĉ en du versioj, “Grace Kelly” kaj “Sommer, Palmen, Sonnenschein“.

La unua albumo “Debil” enhavas “Ärzte Theme (Instrumental)” kaj “El Cattivo“. Inter 1986 kaj 2004 en Germanio estis malpermesata vendi ĝin al junuloj aĝ privarbi ĝin. Ĉar ankaŭ al alia albumo tio okazis (kaj ĝi daŭre havas tiun staton) kaj tiel nur restis unu aĉetebla albumo, “Die Ärzte” eldonis la kompilon “Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten)“. Tiu enhavas diversajn kantojn el la unuaj tri albumoj, parte en nova formo, kaj tri novajn kantojn. La nura kanto sur ĝi, kiun oni konas el la filmo, estas “El Cattivo (1987 Bad Boy-Mix)”.

Post la furora reapero de “Die Ärzte” kaj sukcesega nova albumo, la malnova diskeldonejo en 1994 publikigis dudiskan kolekton da novaj kaj malnovaj kantoj. Parte temis pri raraj remiksoj, alternativaj versioj aŭ B-flankoj de disketoj. Inter la malnovaj kantoj troviĝas “Grace Kelly” en tiu versio, kiu aperis sur la “originala Ärzte-sonŝpuro por la filmo ‘Richy Guitar'”-disketo. Jes, la oficiala titolo vere tiom longas! Strange, ke la virina parolado tamen sur la alia versio pli similas al tiu de la filmo.

Kiam oni repermesis la ĝeneralan vendadon de “Debil”, la muzikgrupo decidis eldoni ĝin en nova formo: Ili ŝanĝis la titolon al “Devil” kaj aldonis i.a. la kompletan “Richy Guitar”-disketon. La nov-malnova albumo aperis antaŭ nelonge kaj finfine denove haveblas la versioj de la du kantoj “Teenagerliebe” kaj “Ärzte Theme (Instrumental)”, kiel oni konas ilin el la filmo – kun bela saksofono!

La tuta rakonto pri muziko en “Richy Guitar” tamen ne finiĝas ĉi tie, sed nur grava ĉapitro. Ja aperas en la filmo ankaŭ aliaj grupoj, diskoj kaj kantoj…