Kio restas por rakonti pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo)? Post motivigo, parto unu, parto du, parto tri, parto kvar kaj parto kvin, menciindas ankora? kelkaj aferoj.
Mia baza kono de la slovaka rikoltis varman e?on ?e la neesperantlingvaj personoj. La spertoj do estis tute samaj al tiuj, kiujn mi estis farinta, kiam mi parolis en la ukraina kaj en la pola.
La apuda kafejo i?is bonega loko por babili. Unufoje mi iris tien kun Bertilo Wennergren kaj Martin Wiese. Tio alportis memorojn pri la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2000, kiam mi faris same kun ?iuj tri membroj de Persone!
Entute parolado kun diversaj homoj estis ege interesa. Interalie mi ekkonis Nederlandan novulon kaj mi babilis kun Tim Morley. Cetere Tim pro Esperanto jam aperis en la televido (same kiel mi)!
Tim Morley en televido
Mi jam menciis, ke la apuda klubo kun sia diskoteko estis unu kialo, entute veni al SES. Fakte mi trafestis ?iun nokton ?is mateno kun Andi Münchow (kiu, male al mi, tamen vizitis la kurson de Bertilo kelkfoje). La interesa sperto estis, kiom bone miksi?is festado kaj serioza parolado. Mi faris amba? kun Martin Wiese. Kia situacio: oni parolas kun sia muzika idolo pri la propra vivo – kaj li a?skultas ?ion atente kaj konfirmas, ke oni ?ajne bone pripensas. Al mi ?ajnis kvaza? sperto el filmo! Kaj poste mi dancis kun Martin Wiese kaj Meva Cuenot al la kanto “Paradise” de Coldplay. Tio i?is unu el la plej fortaj memoroj de tiu somera semajno, kiu postvivis en la posta ?iutago.
Aliaj pintaj okaza?oj en la diskoteko estis: Mi dancis kun du belulinoj kaj nur poste eltrovis, ke ili estas amba? kune pli junaj ol mi mem! Kaj mi dancis surtable kun du ?armulinoj.
Sed du gravaj noktoj ankora? bezonas detalan pritraktadon. Mi ja venis al la SES por D?umi! Mia unua nokto estis la 26an de julio, do la jubilea nokto. Kia honoro, surmeti Esperanto-muzikon dum la 125a datreveno de la “tago de la unua libro”! 125 jaroj da Esperanto – kaj mi festis tion en Esperantujo, meze de amikoj.
Por mia unua D?umado en Slovakujo, mi traa?skultis posttagmeze la Slovakan muzikon, kiun mia bofrato estis donacinta al mi anta? multaj jaroj, nome “SK Superhity 1980-90“, por eltrovi, kio ta?gas por diskejo. Du kantojn mi konis parkere, nome “Reklama na ticho” de Team (en Esperanto konata kiel “Reklamo al silento” de Team’) kaj Skúsime to cez vesmír de Tublatanka – metalroko, kiu estis sur unu el du memkompilitaj diskoj, kiujn mi uzis por muzika kvizo dum la Internacia Seminario (IS) en 2002/03, sed la? mia memoro mi tiam ne uzis ?in. Sekvas listo de kantoj, kiuj dum la prova?skultado ravis min. Kelkaj el ili ankora? monatojn poste ne iris el mia kapo.
- AC+: Klára
- Beáta Dubasová: Diev?a z reklamy
- Darina Rolincová: ?o o mne vieš
- Lojzo: An?a, si drahá ako Volvo
- Modus: Ty, ja a môj brat
- Tublatanka: Skúsime to cez vesmír
- Vašo Patejdl: Umenie ži?
- Vidiek: Vidie?an
Ne ?io ta?gas por dancado. Sed minimume la kvaran kanton mi surmetis.
Tamen mi devas esti memkritikema. Mi faris kelkajn erarojn. Unue, mi ne bone preparis ludoliston por la unua vespero. Tio bonege helpis dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. ?ifoje mi fidis al mia memoro kaj spontaneeco – kaj sufi?e fu?is. Due, mi duonpanikis, nur ?ar ekestis iu problemo kun la programo de la ekstera sonkarto. Sed mi estis mem kulpanto de ?i tiu rezultat’ (por uzi cita?on), ?ar du tagojn anta? SES mi provis instali kromprogramon, kiu venis senpage kun la sonkarto. Oni ne ?an?as funkciantan programaron, des pli ne anta? forveturi de la hejmo, kie oni povas eble trankvile analizi eblajn problemojn! Je la fino mi ?iel ajn ne povis konekti la sonkarton. Trie, mi ?esis distingi inter la komplimentoj, kiujn la homoj anticipe faris al mi, kaj la reala situacio. Dum duona semajno la partoprenantoj demandis min: “Kiam vi finfine D?umos?” – sed kiam mi surmetis muzikon, preska? ?iuj estis for! Tio similis al refalo al malnovaj tempoj kiel dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Bellaria apud Rimini en 1999, kie ?iuj malaperis dum la nokto al diversaj ?ambroj por privataj festoj kaj mi sidis tute sole en la diskoteko. Fakte la homoj iom post iom revenis. Cetere dancis kelkaj, kiujn ankora? tute ne estis vidinta en la diskoteko anta?e. Kvankam ?uste la Esperanto-muziko montri?is aparte malpopulara, almena? tiurilate la diskoteko estis sukcesa. Do mi ne plendu pri tiu nokto.
Nur tagon poste, denove oni demandis min, ?u mi D?umos dum la sekva nokto. Kiu komprenu tion? Sed almena? dum la lasta vespero de la SES mi povis montri la multflankecon de mia muzikkolekto. La vespera programo fini?is frue kaj ekestis longega vico en la trinkejo. Jam dum ilia atendotempo mi distris la homojn precipe per malnova rokmuziko. Proksimume je la 3a kaj 45 mi finis la diskejon, tute kontenta pri la nokto.
Fakte mi ne plu iris dormi, sed finpakis kaj tiam jam foriris per taksio al la stacidomo. Min akompanis grupo de Kroatoj, kiuj parte anta?e ankora? estis festintaj kun mi en la diskoteko. Kune ni voja?is ?is Nové Zámky. En la trajno reen al Germanujo mi denove renkontis interesajn personojn. Post 18-hora voja?o, mi alvenis hejmen. Sed en mia koro mi da?re estis en Slovakujo.