Arkivoj de etikedoj: D?

Jen nova jar’, jen nova jar’

La plej grava vespero de la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo) kompreneble estis la silvestra balo. Mi jam skribis pri enkondukajn vortojn kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj tiu de Jonny M. Post tiu jam estis la nokto de la jar?an?i?o.

Eble mi unue perdu kelkajn ?eneralajn vortojn pri la D?j dum la tuta aran?o. Estis tre multaj kaj tre diversaj. ?eestis iu Melanie, kiu surmetis bonan elektronikan muzikon, se mi ?uste memoras. Platano a?skultigis interalie remikson de “Mr Loverman” de Shabba Ranks. Tiu kanto estis furora?o dum la Internacia Seminario (IS) en Bad Kleinen en 1992/93! Multa nostalgio alvenis…
Éric Languillat, anka? konata kiel Inicialoj DC (a? i.d.c.), estis la plej granda agrabla surprizo. Li surmetis multegajn germanlingvajn kantojn, ekzemple Kraftklub, Françoise Cactus (“Liebe zu dritt”) kaj Klee (“Gold”). Precipe la lasta bonege kongruas al lia propra muziko.

La silvestra balo havis siajn fu?etojn: Anta? noktomezo okazis neniuj klasikaj paraj dancoj. La dancokonkurso komenci?is nur post noktomezo. ?ar la trinkejo da?re funkciis en la kelo, multaj homoj post la silvestra bufedo kaj noktomezo iris tien, tiel ke la salono ne estis tiom plena kaj ne ?iuj festis en unu granda ?ambro. Anka? mi mem devas transpreni parton de la kulpo, ?ar per kelkaj muzikelektoj mi forpelis la homojn (kio mirigis min, ?ar ne estis nekutima elekto); tamen ili almena? anka? revenis.

Tamen tiuj malbona?oj ne ruinigis la ?eneralan sukceson de la vespero, kaj aliaj aferoj bone funkciis. Iam oni interrompis la diskotekon, por ke La Perdita Generacio (LPG) kantu “Jen nova jar'” (mi nur poste eksciis, ke tio estas origine kanto de ABBA kun la nomo “Happy New Year”). Kvankam mi kutime pretas veti ?iun sumon, ke tia haltigo de la diskejo detruas la etoson kaj dancemon, ?ifoje ne estis tiel. Eble pro tio, ke la preparado de LPG ne da?ris longe kaj la sono estis bona. ?iel ajn estis mia ?anco por para danco, do mi ne havas kialon por plendi.

Mi mem kvaza? komencis la muzikan parton de la vespero, ?ar mi surmetis kantojn el la filmo Stiljagi por la Moskva nova jaro (same kiel dum la 3a JES). Tio dancigis kelkajn homojn, precipe la Rusojn kompreneble, dum kelkaj kantoj. La vera diskoteko komenci?is nur iom poste.

Post miaj spertoj dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo), mi denove prepari?is (same kiel por la lasta nokto de la 2a JES). Krome miaj teknika?oj denove funckiis, male al dum la SES.

Por la nova jaro en Finnlando kaj Ukrainujo je la 23a, mi surmetis muzikon el tiuj landoj. Beda?rinde mi elektis la mal?ustan kanton por Finnlando; ?i ne estis tiom dancebla kiel tiu, kiun mi intencis. Same kiel unu jaron anta?e, ?arma Ukrainanino helpis min kun Ukraina muziko. Tio fakte ka?zis tre bonan rezulton. Anka? mia iomete tekna versio de “Hej, soko?y” kreis ?ojon ?e la dancantinoj.

La plej granda honoro por mi kompreneble estis, ke mi rajtis D?umi ?irka? noktomezo mem, same kiel kvin jarojn anta?e kaj la duan fojon entute. E? se mi anta?e iomete fu?is: ?ustatempe anta? la jar?an?i?o la granda amaso plenigis la salonon kaj mi distris ilin. Kaj kia kulmino estis, kiam mi surmetis “The Final Countdown” kaj ?iuj saltis anta? mi!

Kiel unu el la unuaj kantoj por la nova jaro, mi surmetis “First Contact” el la son?puro de la samnoma filmo. André Müller (n_true), grandega ?atanto de tiu filmo, atente a?skultis kaj iam finfine rekonis ?in. Tio estis alia persona tradicio de mi – mi faris same kun peco el la filmo “Donnie Darko” kaj elgrande en 2007/08.

La boneco de la nokto montri?as en tio, kiom longe mi festis. Mi restis veka ?is la 11a matene kune kun tri aliaj kaj partoprenis la novjaran bufedon.

Bonvolu ne haltigi la muzikon

Meze de januaro, mia sporta grupo kontribuis al la sporta prezentado de la universitato. (Cetere la gazetaro raportis tre pozitive kaj montris nin sur bildo en la artikoloj.) Ĉiuj partoprenintoj ricevis senpagajn biletojn por la posta festo. Estis mia unua universitata festo en Münster – iom stranga sento, konsiderante ke mi finis la studadon antaŭ pli ol kvin jaroj.

La DĴ dum la vespero estis nekredeble malbona. Li ĉiam parolis inter du kantoj, kion la homoj tute ne ŝatis. Krome li ŝanĝis la stilon post ĉiu dua aŭ tria kanto, tiel ke ĉia etoso perdiĝis. Mi anoncis al la aliaj ke pro senespero de la DĴ, certe baldaŭ eksonos la “kvin virinaj kantoj”:

  1. Robbie Williams: Let Me Enterain You
  2. Madonna: Like A Prayer
  3. Melissa Etheridge: Like The Way I Do
  4. Gloria Gaynor: I Will Survive
  5. Bill Medley & Jennifer Warnes: (I’ve Had) The Time of My Life

Kutime virinoj amase kuras al la dancejo kiam iu el tiuj kvin kantoj eksonas. Du el la muzikaĵoj ankaŭ troviĵas en mia listo de kvin universitataj kantoj. Kaj fakte dum la vespero mi aŭskultis minimume tri el la kvin supraj pecoj. Foje DĴumado estas tiom antaŭvidebla… mi ja eĉ jam faris DĴ-kurson pri tio kun ĝeneralaj konsiloj kaj ne tro ekzakta tempoplano.

Kutime oni evitu legi la “aldonaĵojn por junuloj” en tagaj gazetoj. La tekstoj estas surfacaj, tro faciligas problemojn kaj ofte turniĝas pri la junuloj mem. Sed ĉe “jetzt”, kiu apartenas al la Sudgermana gazeto, mi trovis tre interesan artikoloserion kun la nomo “Mies aufgelegt” (vortludo: laŭvorte “malbone surmetite”, kutime uzita en la senco “malbonhumura”). La subtitolo tradukiĝas tiel: “La plej bonaj DĴj rakontas pri siaj plej teruraj noktoj.”

La DĴ-katastrofoj ofte rezultas el unu de la kvin sekvaj kialoj:

  • strangaj muzikdeziroj: Homoj volas aŭskulti kanton, kiu tute ne kongruas al la aktuala stilo aŭ la repertuaro de la DĴ.
  • la malĝusta stilo: La ĉefa stilo de la artisto estas tute alia ol tiu, pri kiu la organizantoj pensis ĉe la loko, kie la DĴ esceptookaze surmetas, kutime eksonas tute alispeca muziko la publiko volas tute malspritan muzikon kaj nenion alian.
  • diskoj mankas: Pro iu stulta okazaĵo, la DĴ ne kunhavas siajn diskojn (de sia kutima stilo aŭ siajn specialajn diskojn por tiu vespero).
  • teknikaj problemoj: Diversaj variantoj de la konata rakonto “La baza ekipaĵo ne funkcias.”.
  • amatora organizado de la aranĝo: La respondeculoj ne bone pripensis, kiel plani la vesperon, kaj la DĴ devas penti pro tio.

Estas tre trankvilige, ekscii ke eĉ konataj kaj profesiaj diskĵokeoj malsukcesas pro tiaj banalaj aferoj. Tiurilate ili vivas en la sama mondo kiel mi. Kiam la publiko nepre volis iun platan muzikstilon, unu DĴ ili spontanee aĉetis kompaktdiskojn kun “aktualaj furoraĵoj” kaj ludis ilin. Alia spertis kompletan fiaskon ĉe geedziĝa festo kaj venis al la konkludo, ke tiaj festoj havas siajn proprajn regulojn. Ankaŭ pri tio mi konsentas

…ne venis al la lito dum la pasinta nokto

Mi ĉiam diris: “Se mi iam venos al Rusio, mi volas vokaĝi al tri urboj: Moskvo, Sankt Peterburgo kaj Ĉeboksaro.” Kompreneble ekster Esperantujo malmultaj homoj komprenas tion. Dum la somero mi sukcesis realigi du dezirojn el la tri.

Sed mi ne nur vizitis du urbojn, sed ankaŭ Esperanto-renkontiĝon: Mi estis ĉe la 7aj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova maro en la regiono Krasnodar.

RET-emblemo
La oficiala TTT-ejo de RET 2007 donis tre allogajn informojn kaj pri la loko kaj pri la grandeco de la aranĝo. Mi estis unu el la malmultaj eksterlandoj gastoj, kvazaŭ “ekzotikulo”. Unu el la aliaj gastoj el fora lando estis sennomo, kiun mi ekkonis tra komento al leginda enskribo de Sonja Kisa. Li estas la aŭtoro de satira artikolo pri “necesaj lingvaj reformoj”. Ankaŭ dum RET 2007 li montris sian bonan humuron.

Kvankam eblus mencii multajn aferojn, mi ne volas skribi ĉiujn detalojn, ĉar nur veteranoj kaj aktivuloj komprenus ilin. Ĝenerale mi tre ĝuis la someron kaj la proksimecon de la maro.

En fadeno ĉe E-Novosti kelkaj homoj skribis pri la renkontiĝo. Krome legeblas artikolo en Libera Folio de Andrej Grigorjevksij kaj artikolo de Valentin Melnikov (vmel. La plej surpriza novaĵo konsistas el tio, ke necesis savi partoprenantojn el la maro. Bildoj ankaŭ troviĝas en la reto, ekzemple la fotaro de Lusi Rimon kaj multegaj fotoj de Aleksandr Milner.

Kvankam mi intencis rezigni pri fotado dum la pasintaj jaroj, mi aĉetis ciferecan fotilon kelkajn tagojn antaŭ ol vojaĝi al Rusio. La aparato ne kostis tro kaj transiri de tute mekanika ekzemplero al tute moderna, ellasante kelkajn generaciojn, ne estas tro malŝpara ago. Mi faris entute pli ol 160 fotojn, sed mi hezitas meti ilin al mia flickr-fotaro. Kelkaj estas privataj, aliaj montras ĝeneralajn lokojn kaj nur montri etan elekton falsigas la bildon pri mia vojaĝo. Krome mi ne konstante fotis.

Ankaŭ dum la RET okazis kelkaj notindaĵoj rilate al muziko:

  1. Mi laboris dum unu nokto kiel DĴ en la RET-diskoteko. Do al mia listo da landoj, en kiuj mi surmetis muzikon, finfine post sep jaroj aldoniĝas sesa lando! Fakte oni antaŭvidis duan nokton por mi, sed pro tempomanko ni simple rezignis pri ĝi. Cetere mi revidis mian DĴ-kolegon Jan Schröder, kiu nun loĝas en Novoĉeboksarsk. Li DĴumis dum du noktoj.
  2. Mi fintradukis plian kanton por La Kuracistoj. Ankoraŭ bezonatas kontrollegado de alia persono. Se ĉio bonas, tiam ĝi estos la sekva traduko al “En ordo“, kiun mi finis antaŭ unu jaro dum la somero.
  3. Dum posttagmezo mi prenis la tempon por demandi JoMo pri detalkorektoj. Mi ja volas aldoni tekstojn kaj akordojn de liaj kantoj al la publika kantaro. La rezulto estis tre esperiga, eĉ se mi (kiel ĉiam) ne certas, ĉu mi ĉion bone komprenis kaj nenion forgesis.
  4. Okazis pluraj koncertoj. Interalie mi spektis tiun de Miĥail Povorin. Mi ja tre ŝatas lian kanton “Lipoj”. Tre impresis min Paŭlo Moĵajev. Bonaj kantistoj maloftas en Esperantujo. La kulmino tamen estis la koncerto de JoMo, kiu kiel kutime dancigis kaj ŝvitigis la homojn. Je la fino li kantis “La Bamba“. Tiam ankaŭ Paŭlo Moĵajev venis sur la scenejo por kunkanti. Mallonge poste mi aliĝis kiel tria kantisto. Poste ni ankoraŭ prezentis aliajn kantojn, nome “Ska-virino”, “Ĉu vi volas danci?” kaj “Hej la nizoj!”. Dum la laste menciita kanto, ankaŭ Georgo Handzlik kunkantis. Poste JoMo kaj li aldonis la pollingvan version. Je la fino ni kvarope finis per “Mariŝa, kisu min”. Mi ne ŝatas tiun kanton, sed estis taŭga finaĵo. La publiko vere ege ĝuis tiun spontanean internacian muzikadon. Kvar homoj el kvar landoj (Francio, Ukrainio, Germanio, Pollando) staris sur la scenejo, kaj ĉiuj estis eksterlandanoj!