Arkivoj de etikedoj: die zwei

Vi nur vivas dufoje

La komponisto John Barry mortis. Li estis fama pro sia filmmuziko, precipe tiu de multaj “James Bond”-filmoj. Ekzistas longda?ra disputo, kiu verkis la James-Bond-temon. Kelkaj diras, ke estis John Barry, kiu reuzis elementojn de pli fruaj kantoj, ekzemple “Bees Knees”. Aliaj opinias, ke estis Monty Norman, kiu ?erpis el sia verko “Good Sign Bad Sign”. Tre ver?ajne estas, ke amba? po iomete kontribuis kaj la fina rezulto estas kombino de amba? talentoj.

Du a?toroj, unu fama verko – tio memorigas min pri la kineja muziko de “Star Trek”, kies ?efa titolo venas de Jerry Goldsmith kaj Alexander Courage. John Barry difinis la stilon de muziko por agentofilmoj, same kiel John Williams (“Star Wars”, “Indiana Jones” – kaj multaj aliaj) faris tion por fantaziaj kaj aventuraj filmoj. Dum Barry elektis tiatempe aktualan rokmuzikon, Williams remalkovris orkestran muzikon.

Li donacis al mi multajn agrablajn horojn per siaj verkoj. Tial lia morto same malgajigas min kiel tiu de Michael Kamen (“Highlander”). Certe anka? aliaj komponistoj de filmmuziko estas gravaj por mi, ekzemple Alan Silvestri (“Back To The Future” / Reen al la estonteco), James Horner (“Willow”) kaj Howard Shore (“Lord Of The Rings” / Mastro de la ringoj).

John Barry interalie verkis la muzikon de la kanto “Goldfinger”, kiu sendube i?is la klasika James-Bond-kanto. Sed anka? “You Only Live Twice” de li estas klasika?o. Multaj aliaj artistoj reludis ?in, e? Coldplay.

?iam impresis min, kiel li reuzis la ?efan muzika?on de “On Her Majesty’s Secret Service” por la posta “A View To A Kill”. Tie ?i aperas en la pecoj Snow Job, He’s Dangerous kaj Golden Gate Fight kun elektra sologitaro. En kompilo de muziko el la filmo, bone percepteblas, kiom fre?a restis la muziko:

John Barry: A View To A Kill Suite

Suito de la Praga Filmharmonia Orkestro, kiu uzas muzikon el amba? filmoj, bone montras, kiom facile kombineblaj estas la muzika?oj. Necesas atenti por diri, kie okazas la transiroj.

City of Prague Philharmonic Orchestra: On Her Majesty’s Secret Service / A View to a Kill – Suite

Sed John Barry anka? verkis la titolan muzikon por la televida serio “The Persuaders”. ?i fami?is en Germanujo sub la nomo “Die Zwei” (“La du”) pro la humuroplena sinkronizado. Anka? tiu ?i muzika?o neniom perdis de sia fre?eco, kiel montras pl nova versio:

John Barry: Theme from The Persuaders

Boabyp/Europium: The Persuaders Theme 2007