Arkivoj de etikedoj: cleo t

Vi sentis vin tiom malgranda

Kiel jam menciite, unu kromefiko de la post-Esperanto-rekonti?o-sindromo estas la demandoj: Kial tiu bonega etoso devas limi?i al Esperantujo? ?u ne eblas kunpreni ion al la cetera vivo? Kaj unu recepto kontra? la sindromo estas, iri al festo.

Kaj jes, serioze: Kial mi ne iras al koncertoj en mia hejmurbo Münster? Ofertoj ja abundas. Mi ja tiom ?atas la etoson de koncertoj dum Esperanto-renkonti?oj.

Tial mi finfine realigis tion. Mi ?iel ajn jam regule informi?as tra Ultimo, la urba magazino por Münster, pri la kultura programo dum la sekvaj du semajnoj. Mia intenco estis, almena? viziti unu koncerton semajne. Anta?hiera? mi eliris al la ejo Gleis 22 (“kajo 22” – pro la proksimeco al la stacidomo).

Kiel anta?grupo ludis Cleo T. el Parizo, Francujo. Ili veturis dek horojn de Parizo dum tiu tago nur por koncerti vespere!

Cleo T.: anonco de E?ropa turneo

Cleo T.: Song To The Moon

La stilo estas iu miksa?o inter popmuziko kaj folkoro. Parte iomete memorigis min pri la son?puro de “Im Juli” kaj Esperanto Desperado (la kantoj de Amir).

Mi ?atis la prezentadon. ?iu instrumento estis bone aüskultebla. La sono ne estis ma?ita kiel koncertoj de aliaj grupoj. Krome la kantistino estis sufi?e ?arma. Kiel percepteblas en la supraj videoj, ?i anka? parolas en la germana, kvankam ?ajne papage. Post la koncerto mi gratulis ilin pro la prezentado.

La ?efa grupo de la vespero estis Maps & Atlases el ?ikago, Usono. Malfacilas priskribi la stilon. La eksperimentemo kaj muzika fajneco pensigas min pri Marillion, la sendependeco al Ted Leo & The Pharmacists.

Mia plej ?atata kanto estas “The Charm”. Pro ?i mi a?etis la albumon “Perch Patchwork”.

Maps & Atlases: The Charm

Maps & Atlases: The Charm (brile vive)

Maps & Atlases: The Charm (kun drumistoj de lernejo)

La grupo havas la interesan kutimon, fini koncerton meze en la publiko. Jen kiel tio aspektis nur kelkajn tagojn anta?e:

Maps & Atlases: Carrying The Wet Wood (vive meze en la publiko)

Tio tre memorigis min pri gufujo-koncertoj – a? pri Esperanto-koncertoj ?enerale: Tre intima etoso, tre harmonia sento.

?e la TTT-ejo de la bando haveblas senpaga el?uto de la kanto “Solid Ground”. Krome a?skulteblas pliaj kantoj ?e myspace.

Maps & Atlases: Solid Ground

Post la dua koncerto mi havis la okazon babili iomete kun la basisto. Poste mi a?etis ne nur la jam menciitan diskon, sed anka? t-?emizon. Estas tempo, ke mi havas pli multajn, kiuj ne estas Esperanto-t-?emizoj!