Arkivoj de etikedoj: bertilo wennergren

?i atendis la mondon

Kio restas por rakonti pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo)? Post motivigo, parto unu, parto du, parto tri, parto kvar kaj parto kvin, menciindas ankora? kelkaj aferoj.

Mia baza kono de la slovaka rikoltis varman e?on ?e la neesperantlingvaj personoj. La spertoj do estis tute samaj al tiuj, kiujn mi estis farinta, kiam mi parolis en la ukraina kaj en la pola.

La apuda kafejo i?is bonega loko por babili. Unufoje mi iris tien kun Bertilo Wennergren kaj Martin Wiese. Tio alportis memorojn pri la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2000, kiam mi faris same kun ?iuj tri membroj de Persone!

Entute parolado kun diversaj homoj estis ege interesa. Interalie mi ekkonis Nederlandan novulon kaj mi babilis kun Tim Morley. Cetere Tim pro Esperanto jam aperis en la televido (same kiel mi)!

Tim Morley en televido

Mi jam menciis, ke la apuda klubo kun sia diskoteko estis unu kialo, entute veni al SES. Fakte mi trafestis ?iun nokton ?is mateno kun Andi Münchow (kiu, male al mi, tamen vizitis la kurson de Bertilo kelkfoje). La interesa sperto estis, kiom bone miksi?is festado kaj serioza parolado. Mi faris amba? kun Martin Wiese. Kia situacio: oni parolas kun sia muzika idolo pri la propra vivo – kaj li a?skultas ?ion atente kaj konfirmas, ke oni ?ajne bone pripensas. Al mi ?ajnis kvaza? sperto el filmo! Kaj poste mi dancis kun Martin Wiese kaj Meva Cuenot al la kanto “Paradise” de Coldplay. Tio i?is unu el la plej fortaj memoroj de tiu somera semajno, kiu postvivis en la posta ?iutago.

Aliaj pintaj okaza?oj en la diskoteko estis: Mi dancis kun du belulinoj kaj nur poste eltrovis, ke ili estas amba? kune pli junaj ol mi mem! Kaj mi dancis surtable kun du ?armulinoj.

Sed du gravaj noktoj ankora? bezonas detalan pritraktadon. Mi ja venis al la SES por D?umi! Mia unua nokto estis la 26an de julio, do la jubilea nokto. Kia honoro, surmeti Esperanto-muzikon dum la 125a datreveno de la “tago de la unua libro”! 125 jaroj da Esperanto – kaj mi festis tion en Esperantujo, meze de amikoj.

Por mia unua D?umado en Slovakujo, mi traa?skultis posttagmeze la Slovakan muzikon, kiun mia bofrato estis donacinta al mi anta? multaj jaroj, nome “SK Superhity 1980-90“, por eltrovi, kio ta?gas por diskejo. Du kantojn mi konis parkere, nome “Reklama na ticho” de Team (en Esperanto konata kiel “Reklamo al silento” de Team’) kaj Skúsime to cez vesmír de Tublatanka – metalroko, kiu estis sur unu el du memkompilitaj diskoj, kiujn mi uzis por muzika kvizo dum la Internacia Seminario (IS) en 2002/03, sed la? mia memoro mi tiam ne uzis ?in. Sekvas listo de kantoj, kiuj dum la prova?skultado ravis min. Kelkaj el ili ankora? monatojn poste ne iris el mia kapo.

  • AC+: Klára
  • Beáta Dubasová: Diev?a z reklamy
  • Darina Rolincová: ?o o mne vieš
  • Lojzo: An?a, si drahá ako Volvo
  • Modus: Ty, ja a môj brat
  • Tublatanka: Skúsime to cez vesmír
  • Vašo Patejdl: Umenie ži?
  • Vidiek: Vidie?an

Ne ?io ta?gas por dancado. Sed minimume la kvaran kanton mi surmetis.

Tamen mi devas esti memkritikema. Mi faris kelkajn erarojn. Unue, mi ne bone preparis ludoliston por la unua vespero. Tio bonege helpis dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. ?ifoje mi fidis al mia memoro kaj spontaneeco – kaj sufi?e fu?is. Due, mi duonpanikis, nur ?ar ekestis iu problemo kun la programo de la ekstera sonkarto. Sed mi estis mem kulpanto de ?i tiu rezultat’ (por uzi cita?on), ?ar du tagojn anta? SES mi provis instali kromprogramon, kiu venis senpage kun la sonkarto. Oni ne ?an?as funkciantan programaron, des pli ne anta? forveturi de la hejmo, kie oni povas eble trankvile analizi eblajn problemojn! Je la fino mi ?iel ajn ne povis konekti la sonkarton. Trie, mi ?esis distingi inter la komplimentoj, kiujn la homoj anticipe faris al mi, kaj la reala situacio. Dum duona semajno la partoprenantoj demandis min: “Kiam vi finfine D?umos?” – sed kiam mi surmetis muzikon, preska? ?iuj estis for! Tio similis al refalo al malnovaj tempoj kiel dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Bellaria apud Rimini en 1999, kie ?iuj malaperis dum la nokto al diversaj ?ambroj por privataj festoj kaj mi sidis tute sole en la diskoteko. Fakte la homoj iom post iom revenis. Cetere dancis kelkaj, kiujn ankora? tute ne estis vidinta en la diskoteko anta?e. Kvankam ?uste la Esperanto-muziko montri?is aparte malpopulara, almena? tiurilate la diskoteko estis sukcesa. Do mi ne plendu pri tiu nokto.

Nur tagon poste, denove oni demandis min, ?u mi D?umos dum la sekva nokto. Kiu komprenu tion? Sed almena? dum la lasta vespero de la SES mi povis montri la multflankecon de mia muzikkolekto. La vespera programo fini?is frue kaj ekestis longega vico en la trinkejo. Jam dum ilia atendotempo mi distris la homojn precipe per malnova rokmuziko. Proksimume je la 3a kaj 45 mi finis la diskejon, tute kontenta pri la nokto.

Fakte mi ne plu iris dormi, sed finpakis kaj tiam jam foriris per taksio al la stacidomo. Min akompanis grupo de Kroatoj, kiuj parte anta?e ankora? estis festintaj kun mi en la diskoteko. Kune ni voja?is ?is Nové Zámky. En la trajno reen al Germanujo mi denove renkontis interesajn personojn. Post 18-hora voja?o, mi alvenis hejmen. Sed en mia koro mi da?re estis en Slovakujo.

Tro longa tempo pasis

Post motivigo kaj unua parto pri la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo), mi rakontu plu pri la muzika programo. ?i vere donis bonan impreson pri Esperanto-muziko al la partoprenantoj.

Mi jam menciis la unuan muzikan kulminon, nome la koncerton de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren. La sekva pinta koncerto sendube estis tiu de Martin Wiese. Dum lia muzikado oni projekciis la tekstojn de liaj kantoj al la muro. Martin poste diris, ke li estis konfuzita, ?ar la homoj ne rigardis al li kiel kutime, sed ?iam flanken al la tekstoj.

Martin Wiese: Tro longe

Sed kvaza? koncerto de unu el miaj muzikaj idoloj ne sufi?us, ankora? okazis io, kio e? supertrafis tion. Kiam mi sidis en mia ?ambro iam anta? la koncerto, mi a?dis kelkajn homojn muziki. Scivoleme mi iris al la koridoro por eltrovi, de kie la muziko venas kaj kiu faras ?in. Je mia granda surprizo montri?is, ke estis Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren, kiuj kune provludis! Kaj tiel poste okazis ilia unua komuna muzikado ekde 2000, dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2000 en Helsinko. Mi ?eestis tiun lastan koncerton anta? 12 jaroj, sed tiam ne sciis, ke estus la lasta fojo por longa tempo, ke mi a?dus ilin kune.

Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren: Lasu min son?i

Anta? unu jaro, kiam Martin Wiese koncertis kadre de la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), tio jam estis emociplena okaza?o. La SES liveris same gravan eventon.

Kurso de Esperanto kun ekzemploj konkretaj

La serio de enskriboj pri Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, ankora? ne fini?is. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012 kaj la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste nun venis la vico al la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo). ?i okazis inter la 21a kaj 29a de julio 2012.

Hiera? mi rakontis, kio ka?zis mian unuan partoprenon de SES. La invito, fari la diskotekon, simple estis tro alloga. Tiel Slovakujo i?is la sekva lando sur mia D?-listo post Ukrainujo 2011. Cetere estis mia unua fojo en Slovakujo ekde 1992. Fakte tiam ankora? estis ?e?oslovakujo. Siatempe okazis ILEI-gimnazio en Bratislavo.

Por veni al Nitra, ne ekzistis vere bona eblo flugi sen poste tamen ankora? veturi per trajno certan distancon. Pro tio (kaj ?ar mi iomete lacis de aviadiloj) mi decidis voja?i trajne la tutan distancon. Tio signifis forvoja?i ege frue matene (proksimume duonan post la kvina) el Münster. Do mi enliti?is rekorde frue por preni taksion proksimume unu horon anta? ol la trajno forirus. ?ar estis semajnfino, je tiu horo ankora? svarmis homoj. Kun mikso de miro kaj beda?ro mi konstatis, ke anta? kelkaj monatoj mi ankora? mem apartenis al tiu speco de homoj. Sed almena? en la stacidomo mi havis la ?ancon, fari belegan foton de la frumatena ?ielo!

Mi veturis rekte al Berlino. Tie mi havis tempon por matenman?o kun Stephan Schneider. Unu momenton? ?u mi ne diris anta?hiera?, ke mi jam rakontis pri ?iuj tri fojoj, dum kiuj mi estis en Berlino en 2012? Fakte jes, sed tiun halton dum e? ne du horoj, kiam mi e? ne forlasis la konstrua?on de la ?efa stacidomo, ne validas kiel vera vizito. Tamen estis ege brile, komenci la esperantumadon jam en Berlino, e? ne meze de la vojo.

La trajnvoja?o precipe dum la dua parto i?is tre interesa. La trajno iris de Berlino al Budape?to kaj survoje trairis Pragon kaj Bratislavon, do entute kvar ?efurbojn. Tiun konekton mi estis jam uzinta survoje al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Veszprém (Hungarujo). Mi renkontis afablajn eksterlandanojn, kiuj turistumis en E?ropo. Kaj kiam mi devis ?an?i la trajnon en Nové Zámky, mi finfine renkontis la unuan esperantiston, kiu anka? voja?is al SES.

Min ne nur impresis la ege malaltaj taksioprezoj (3 EUR), sed anka? la rekorde rapida akcepti?o. Malpli ol kvin minutojn post mia alveno al la ejo mi havis mian ?ambron! Cetere mi estis mendinta unulitan ?ambron ?ar mi volis havi trankvilecon kaj ?i ne kostis multe pli. La studenta lo?ejo estis tute la? miaj bezonoj kaj la luksonivelo, kiun mi bezonas por senti min bone (ne tro malalta, ne tro alta).

La partoprenantaro estis tre miksita la? a?o, ?eestis ?io inter infanoj kaj maljunuloj. Kun 35 jaroj mi estis tute bone en la mezo. Krome SES kun 250 partoprenantoj estis tre granda aran?o – des pli konsiderante, ke ?i ekzistas ekde 5 jaroj, do venis kvaza? “el la nenio”. Granda parto de ili venis el Meze?ropo, sed anka? ?eestis homoj el pli malproksimaj landoj.

La ejo estis tre konvena: La salono por vespera programo trovi?is tuj apude, same kiel la klubo kun la diskoteko. Krome en la domo mem funkciis eta vendejo e? kun kafo kaj glacia?o. Memzorgantoj tendumis en la korto, do tute sekuritaj kontra? eksteruloj.

La grava demando tamen estas: Kion denaskulo faras dum Esperanto-lernado-renkonti?o? ?enerale mi ne partoprenis iun ajn kurson, kvankam tiu de Bertilo Wennergren sonis tre alloge, sed ?i okazis tro frue en la mateno (la? mia dormritmo).

Mi ?eestis la duontagan ekskurson al la urbo, kadre de kiu okazis teogustumado. Dum la lasta plena tago mi iris al la na?posttagmezo.

La plej grava parto de la programo por mi tamen okazis vespere kaj nokte. Estis tute kiel dum mia junula?o!

Unu kulmino sendube estis la koncerteto de Bertilo kaj Birke, kiu da?ris proksimume 20 minutojn. Ili prezentis interalie Mannelig. La tradukon de Bertilo mi menciis jam dufoje en mia muzika taglibro. Fakte estis la unua fojo, ke mi a?dis ?in komplete. Anta?e mi nur konis ?in de parta surbendigo farita dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 2003. De la sama koncerto mi havis kompletan surbendigon de “Feli?e”, sed tiam ankora? ne ekzistis mia strofo. Nun estis la unua fojo, ke mi a?dis ?in kantita de Bertilo! Mi preska? devis plori pro ?ojo. Krome Birke kaj Bertilo prezentis du kantojn de Silly. De la sama grupo Stephan Schneider estis tradukinta alian kanton. Kia koincido, ke mi spertis ?iujn tri tradukojn ene de du monatoj!

Cetere Bertilo kaj mi alparolis unu la alian dum la tuta semajno nur per “majstro”. Kompreneble tion ni ne alcelis serioze, sed estis tre amuze!

Pri SES ekzistas bonega videoraporto de alia partopreninto. Mi aparte atentigas pri la apero de Birke kaj Bertilo inter 3:20 kaj 3:33. Spekteblas ?uste la parto de la koncerto, kiam ili prezentas Mannelig!

partoprenanto rakonas pri SES (kaj posta IJS)

Aldone artikolo pri SES kaj du fotaroj. Beda?rinde mi ne trovis pli en la libere alirebla reto!

Tra la tuta univers’

La plej strangaj okazoj povas servi kiel fonto por akordoj, kiujn mi daŭre serĉas por mia kantokolekto kaj la publika kantaro. En enskribo en la blogo de Birke kaj Bertilo, Aarono Brown komentis menciante sian version de “Tra la tuta univers’” (origine “Across the universe” de The Beatles). La Esperanto-tradukon verkis Bertilo Wennergren mem; bedaŭrinde mi ĝis tiam ne estis akirinta akordojn de la kanto. Sed la komentoj de Aarono kaj Bertilo vekis mian atenton kaj mi tuj demandis, kiujn akordojn Aarono uzas. Tre rapide li respondis kaj nun la kantokolekto kreskis denove. Kia ĝojo! La fina korektado montriĝis ankaŭ ĉifoje la bremsa elemento; ĝi evidente ne popularas inter artistoj malgraŭ sia graveco.