Arkivoj de etikedoj: aroganteco

La D? estas la ulo kiun ni amas plej

Kutime mi ĉiun duonan jaron skribas unufoje detale pri retaj taglibroj. Sed lastatempe mi apenaŭ trovis ion novan menciindan – aŭ, se tamen, menciis tion tuj. La nura novaĵo estas, ke ekde nun mi ĉiam indikos “esperanto” kiel unu kategorion de ĉiu enskribo. Diversaj serĉiloj (ekzemple www.technorati.com) uzas tiujn kategoriojn kiel serĉvortojn. Tial estas tute en ordo, se mi indikas, ke ĉiu enskribo de mia esperantlingva taglibro rilatas al Esperanto. Tio iom agu kontraŭ la fakto, ke per tiaj serĉiloj facilas trovi ajnan stultaĵon, kiun iu persono verkas en alia lingvo pri Esperanto, sed ke malfacilas malkovri esperantlingvajn taglibrojn.

Kun zorgiga indiferenteco mi konstatas mian kreskantan vantecon/arogantecon ene de la pasintaj monatoj. Multaj diversaj etaj okazaĵoj igas min gratuli al mi mem, sen ke mi sentas iun kritikindan malmodestecon en tio:

– Mia bona amiko Holger dum la Internacia Seminario atentigis min pri tio, ke Heroldo Komunikas laŭdis min kiel “plej faman DĴn de Esperantujo“. Hejme mi akiris la originan tekston el HeKoi n-ro 285 (aperinta 2005-12-20). Ĝi mencias kaj citas mian artikolon pri la KEF 2005, kiu origine aperis en Esperanto aktuell 04/2005 (jen PDF-dosiero) kaj poste en kune 03/2005 (jen PDF-dosiero kaj ordinara reta versio), de kie HeKo ĉerpis. HeKo laŭvorte skribis: “En la organo de Germana Esperanto-Junularo, “Kune” (n-ro 3:2005), la plej fama diskoĵokeo en Esperantio aŭtoris interesan raporton pri la Kultura Esperanto-Festivalo 2005 en Helsinko.

– Mia patro trovis mencion de mia prelego en IS-artikolo en Revuo Esperanto 02/2006. Nun troviĝas la artikolo en la reto ĉe SKEJ. Tie legeblas la frazo “Elstaris tre interesa prelego de Gunnar Fischer pri tradukado de kanzonoj al Esperanto.“. Ke oni mencias neniun alian kontribuinton per sia persona nomo, des pli fierigas min. Ŝajne ankaŭ aliaj personoj rimarkis la kvalito-diferencon ĉe la programo.

– En la komunikilo “Informilo por Interlingvistoj” nr-o 54 (marto 2005, jen PDF-dosiero), en la artikolo “Esperanto en la interreto” Bertilo Wennergren mencias min resp. miajn verkojn plurfoje: la Esperanto-stacion de mp3.com (la artikolo aperis origine en la jaro 2003), miajn muzikajn TTT-paĝojn kaj mian retan taglibron. Kompreneble oni devas konfesi, ke Bertilo ja konas min persone kaj mencias retejojn, kiujn li mem ŝatas. Sed ĝuste pri la personeco de sia elekto li avertas en la enkonduko. Ke mi estas menciita post tiom sobra komento, des pli ĝojigas min.

– Oni menciis min en diversaj radielsendoj. Pli ol la aŭskultigado de mia muziko ĝojigis min, ke en Radio Verda (epizodo 56, 2006-01-16, jen MP3-dosiero) oni voĉlegis leteron de mi en kiu mi avertas pri la dubindaj metodoj de “ITV” por akiri muzikon. Fakte mi ne plu regule aŭskultas retajn radiojn pro tempomanko kaj nur eksciis pri tiu mencio tra alia persono, kiu gratulis min pro mia letero.

– Atingis min ofertoj por D&#308umi dum la Festo 2006 kaj la Printempa Renkontiĝo 2006. Pro malcerteco pri feriada tempo resp. tempomanko mi devis nei ambaŭ ofertojn. Plej gravas, ke intertempe de tiom multaj flankoj alvenas tiaj petoj.

– Vere troigita prijuĝo legeblis en la Vikipedio-artikolo pri DĴ Kunar. La 8an de februaro oni denove forigis la sekvan parton post malpli ol unu horo: “Li estas ?enerale rigardata en Esperantio kiel la plej bona D?. Sufi?as ke li eklaboru nur kelkajn minutojn ?e la KD-ludilo por ke la etoso vigli?u, la homoj dancu kaj la virinoj kriu.” Ĝis nun mi ne eltrovis, kiu verkis tiun tekston (ŝajne persono en Francio) kaj ĉu ĝi eble estis intencita ironie.

Kompreneble mi multfoje demandis min, kial mi tiom senhezite praktikas tiun memgratuladon, kvankam mi kutime estas tre kritikema kaj memkritikema persono. Post iom da rezonado, mi venis al la jenaj tri bazaj konvinkoj, kiuj gvidas mian agadon:

  1. Ĝenerale ne okazas justa honorigado, premiado aŭ agnoskado de laboro.
  2. La bela principo, ke “oni ricevas, kion oni meritas”, ankaŭ ne estas valida por mi mem.
  3. Por multaj aliaj tiu leĝo tamen funcias aŭ almenaŭ ili kredas je tio, tiel ke ili ne komprenas min.

Tio aŭtomate bezonas la problemon, ke mi estas sola. Tial mi devis krei mian propran kredon, kiu taŭgas por tiu situacio:

  1. Estu justa al vi mem. Aliokaze eble neniu traktos vin juste.
  2. Estu kontenta kun vi mem. Aliokaze eble vi povos kontentigi neniun.
  3. Amu vin mem. Aliokaze eble neniu amos vin.

Denove ekzistas novaĵo rilate al la Liebeslied-traduko:

Tra guglado mi eksciis, ke ekzistas tria traduko de la “Liebeslied”-kanto de Bodo Wartke. La kontakto kun la tradukinto bedaŭrinde montriĝis malsukcesa pro diversaj miskomprenoj. Mi do ne scias, ĉu la traduko estas lingve senerara kaj stile bona. Ke la tradukinto mem pridubas sian regon de Esperanto, maltrankviligas min. Min tre ĝenus, se Bodo Wartke uzus fuŝan tradukon – des pli pro tio, ke almenaŭ ekzistas mia traduko, kiu estas en ordo. (Sed se la pli frua traduko de alia persono estas en bona Esperanto, mi povas facile rezigni pri la uzo de mia.)

Kiel kompenso mi aldonu bonan novaĵon:

Finfine ekzistas artikolo pri Esperanto-muziko en la germanlingva Vikipedio. Mi kreis ĝin kaj ligis al la artikoloj pri diversaj Esperanto-artistoj. Kompreneble ankoraŭ indas aldoni multajn informojn, sed almenaŭ la komenco estas farita. Tio montru, ke mi – malgraŭ ĉiu asertita kaj reala aroganteco – ĝenerale estas kunlaborema kaj kreema persono. Necesas nur afable kaj serioze komuniki kun mi.