Mia taglibro (a? blogo) a?as unu jaron pli – ok entute. Dum mi da?re devas forte lukti por tio, regule skribi ion (precipe kiam temas pri multpartaj raportoj pri Esperanto-renkonti?o), almena? mi sukcesis verki pli ofte ol dum la 12 monatoj anta?e.
?iam mi klopodis elekti iun specialan albumon por tiu ?i tago. ?ifoje mi prezentas ion vere eksterordinaran! Post la unua jaro de interreta taglibrumado, mi skribis pri la filmo “Reen al la estonteco” kaj la malkompleteco de la son?puro.
Kiam mi legis la artikolon pri la son?puro en la anglalingva Vikipedio anta? kelkaj monatoj, mi eksciis, ke intertempe oni eldonis la kompletan orkestran muzikon! La entrepreno Intrada speciali?is pri la eldono de kompletaj eldonoj de son?puroj en limigita kvanto. Je mia granda ?ojo, la Vikipedia artikolo menciis, ke tiu de “Back to the Future” da?re haveblis! Kia ?ojo!
Mi mendis ?in en februaro. Certe ?i ne estis malmultekosta, sed indis la elspezo. Entute estas du diskoj. La dua enhavas alternativan version de parto de la son?puro, kiun Alan Silvestri estis komponinta origine. Tiu versio sonas iom pli malhele kaj serioze.
Kompare al la du orkestraj muzikpecoj sur la kutima son?puro, tiu ?i eldono sonas multe pli bone. La origina son?pura albumo tamen enhavas multajn (sed ne ?iujn) rok- kaj popmuzika?ojn, kiuj eksonas en la filmo. Tial amba? son?puroj havas sian valoron, tiel ke indas havi amba? el ili. Plie mia albumo de “The Four Aces” kun la belega kanto “Mister Sandman” (preska?) kompletigas la muzikoliston de la filmo.
La kulmino de la dudiska orkestra son?puro sendube estas jena: Finfine mi havas mian ?atatan muzika?on “rolbreta ?aso”!
Kongrue al la temo de la tago, mi ankora? volas mencii du fotoprojektojn kiuj tre impresis min. La unua estas la fotogalerioj de Irina Werning, kiuj nomi?as – same kiel la filmoj – Back to the Future kaj Back to the Future 2. La ideo estis, preni malmovajn fotojn kaj krei novajn, nuntempajn versiojn kun la samaj homoj kaj malanta?oj kaj la?eble similaj vestoj. La rezultoj tre similas al la scenoj el la filmoj, kiam la herooj vidas la samajn lokojn kaj personojn sed en alia tempo.
La dua projekto estas multe pli serioza. ?i nomi?as Ausencias (Forestoj) kaj estas de Gustavo Germano. Li simile rekreis scenojn de fotoj jardekojn poste, sed sur la dua foto ?iam mankas minimume unu persono. Tiu estas malaperinta en la vera senco de la vorto. Dum la milita diktaturo en Argentino “malaperis” dekmiloj da homoj (tio estas, ili estis murditaj kaj la korpojn oni ka?is). La fotoj montras la truojn, kiujn ka?zis la malapero de tiuj personoj. Estas tre triste spekti tiujn fotojn. Aliflanke mi admiras la manieron, per kiu la fotisto videbligis la nevideblan.