Arkivoj de etikedoj: afrob

Laboro kaj ?vito ne povas anstata?i talenton

Mi jam skribis kelkfoje pri kantoj, kiuj prenas elementojn el aliaj kantoj – ofte sampla?ojn, refrenon, bazan melodion ktp., tiel uzante la brilecon de alia a?toro. Intertempe mi trovis multajn pliajn ekzemplojn. Tre bonaj fontoj por tio estas du TTT-ejoj:

Plagiate-Pranger listigas ?iujn le?e kaj morale dubindajn kazojn. Foje aperas aldonaj informoj kaj eksteraj fontoj.

Aliflanke foje tiu reuzado okazas kun permeso (a?/kaj pago) de la origina artisto. Por informi?i pri tio, necesas nur rapida ser?o ?e Coverinfo.

Mi jam kompilis dekojn da kantoj, pri kiuj indas skribi. Hodia? kaj morga? mi tamen volas mencii po unu pli fre?an ekzemplon, pri kiu mi eksciis tra aliaj traviva?oj:

Por mia unua Esperanto-hiphopo (1999), mi uzis instrumentan version de la kanto “Reimemonster” el la sama jaro (MP3-peceto) de Afrob. Pasintfoje mi prezentis tion dum la 50 Internacia Seminario (IS) en Wewelsburg. Post tiu prezentado Carsten Mischke alparolis min. Li menciis, ke la muziko estas jam pli malnova kaj ke oni uzis ?in jam por aliaj kantoj.

Post la somero mi iomete ser?is en la reto kaj trovis la deziratajn informojn. La origina kanto – denove – venas el la 1970aj jaroj: Fania All Stars: Cha Cha Cha (1976).

Oni povas argumenti, ke kompare al la originalo, la hiphopa muziko estas bone rekunmetita. Tamen ?uste tiu kombino jam aperas ?e alia repo: Droopy Eye Crew: Broke Willeez (1997).

Aliaj artistoj, kiuj uzis la originalon:

Por mi mem tio signifas, ke mi ne bezonas demandi la germanlingvan eldonejon pri la uzorajtoj, sed iun alian, se mi volas surbendigi mian kanton kun tiu muziko. Mi ?iam timis, esti iomete malsprita, farante tion – sed nun mi lernis, ke tio estas kutima inter hiphopaj artistoj.

Pri sampla?oj uzitaj en germanlingva repo informas tre bona video-serio. Beda?rinde Youtube malebligis spektadon en Germanujo mem pro kopirajta baraktado. (La fifama muzikindustrio rebatas.) En la sekva enskribo mi mencios, kiel tamen ?ui la videon, ?ar ?i anka? informas pri la dua kanto, pri kiu mi volas skribi.