Arkivoj de etikedoj: 42

Sed ?ifoje kun sukces’

Post la enkondukaj vortoj kaj la pritrakto de la unuaj koncertoj dum la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo), finfine venis la tempo por skribi pri la grava evento, kiun mi jam kelkfoje menciis en anta?aj enskriboj.

Naumburg/Saale estis la loko de mia plej granda muzika malsukceso. Dum la Internacia Seminario (IS) en 203/04 tie okazis la tria koncerto de mia grupo “La Kuracistoj”. La unuan fojon ni koncertis kiel kompleta rokmuzikgrupo, do kun drumo. Ni plivastigis nian repertuaron, ne plu prezentante nur tradukojn de “Die Ärzte”-kantoj al Esperanto, sed anka? tri reludversiojn: “Longe for” de Persone, “Mi kaj ?i” de Amplifiki kaj “En ka?'” de Team’. Sed la koncerto i?is kompleta katastrofo: La elektra kurento foriris plurfoje, la homoj ne entuziasmi?is kaj ni neniom kreis la etoson, kiun ni intencis. Mi finis la vesperon serioze ebriigante min kaj farante kelkajn noticojn, kio misiris kaj kio tamen estis bona. Post tio la grupo preska? disfalis. Nur restis Sebastian kaj mi. Tute neatendite ni festis furoran revenon dum la Internacia Seminario (IS) 2005/06 en Xanten kaj poste aperis sursceneje duope (foje kun plia kantistino), en la gufujo a? kiel gastmuzikistoj en koncertoj de aliaj artistoj, sed neniam denove en plena roka konsisto.

Simile malagrablan sorton spertis la grupo 42 el Lepsiko. Anta? ilia koncerto dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald, ilia basistino forlasis la grupon, tiel ke ili ?rumpis al duopo. Devis helpi ilin diversaj gastbasistoj. Mi tre bone rilatis al la du restantaj muzikistinoj, la fratinoj Geyer.

Kantisto kaj basisto el unu grupo, gitaristino kaj drumistino el alia – se oni rekte mencias tion, evidenti?as la ideo, kiu venis al mi iam en 2011 a? komence de 2012: Kial ne kunigi la fortojn?

La unuaj planoj konkreti?is dum mia vizito en Lepsiko, kiam mi a?dis de la du fratinoj mem, ke ili interesi?is pri pli granda Esperanto-kantorepertuaro (kiun Sebastian kaj mi havis post tiom multaj jaroj). Dum muzikado en Paderborn kaj provludado en Münster Sebastian kaj mi prepari?is.

Sed da?re ni ne ludis kvarope ?iuj kune. Tio estis granda risko, ?ar interalie pro nesufi?a kuna ekzercado la koncerto de la Kuracistoj fiaskis en 2003/04. Tial ni decidis, veni al la JES unu tagon pli frue, do la 27an de decembro. Tio tre konvenis al mi, ?ar mi ?iel ajn jam pro la tradicio ne restas hejme dum tiu tago!

Ke ni entute jam povis provludi dum tiu tago, ?uldi?as al la laboro de du homoj: Unue menciindas Leo Sakaguchi. Kvankam ni anoncis nin tre malfrue, li tamen organizis la teknika?ojn. ?enerale li ege bone prizorgis la artistojn kaj D?jn dum la tuta semajno. Li ?iam estis trankvila, demandis, ?u ?io estis en ordo, kaj provizis trinka?ojn en fridujo apud la scenejo. Tio estis ege profesia kondutmaniero, do grandan dankon al li!

La alia brilulo estis Riccardo Blüher, la teknikisto el Na?mburg. Jam dum la unua vespero li kaptis la etoson de ni. ?ar li mem elradias bonan etoson, li bonege kongruis al Esperantujo. Cetere li ludis en propra bando. Dum la tuta semajno li surbendigis la koncertojn tra la miksilo. Tio poste servis kiel fonto por muziko uzita en Varsovia Vento kaj Muzaiko.

Kiel salono por la vespera programo servis la diskoteko. Oni ne plu uzis la tutan man?ejon kaj la scenejon apud la D?-angulo, kio estis tre bona decido. En tiu pli malgranda salono, kiu rezultis el tio, la sono estis bona. La sola malavanta?o estis, ke la baso bruis sufi?e ekstere, anka? en la gufujo. Pro tio nia komuna ludado ne plu estis sekreto. Sed la decida afero estis, ke ni povis uzi unu vesperon kaj plurajn posttagmezojn por provludi. Nur tiel ni havis la tempon por eltrovi, kion ni sukcesus prezenti kune kaj por interkonsenti pri kantolisto.

Tio anka? grave kontribuis al tio, ke mi sentis min komforte sur la scenejo. Mi sciis, kie mi povus movi?i sen ?eni la aliajn. Grave estis, ke mi kantis preska? ?ion parkere. Tiel ne estis io inter la dancejo kaj mi – alia afero, kiun mi estis misdecidinta en 2003/04. Nun helpis la regula kantado en trinkejo en Münster, ?ar la situacio ?ajnis jam kutima al mi kaj mi havis pli bonan senton kun la mikrofono.

Por la vespero, mi tradukis unu kanton de 42 al Esperanto. “Down the Street” i?is “La? la strat'”. Aldone mi verkis Esperanto-tekstojn la? “We Will Rock You” de Queen. Mi mem miris pri mia efikeco, ?ar dum la pasintaj jaroj mi ne verkis tiom rapide. La unuan fojon mi prezentis kanton de Die Ärzte en Esperantujo sen traduko, nome “Schrei nach Liebe”. Tio estis unu el la gravaj kantoj el mia junula?o (kiam mi havis 17 jarojn, ?i estis aktuala). Helen Geyer dum tiu kanto kunkantis en la saksa kaj Riccardo transprenis la drumon. Por la unuaj kantoj, kiuj venis el la repertuaro de 42, Hanne kantis (kaj mi nur iomete helpis).

Oficiale en la programo estis nur 42, sed homoj kompreneble rekonis la reston de La Kuracistoj. Kaj kune ni nomis nin La Okulvitroj, la? propono de unu el la knabinoj dum la provludado. Jen la kantolisto de la 30a de decembro 2012:

  1. Jimmy
  2. Sweet Lady
  3. Whatever You Want
  4. La? la strat’
  5. Ne plu
  6. Solege en la nokt’
  7. Westerland
  8. Junula amo
  9. Mi kaj ?i
  10. Jen alkohol’
  11. Hej la nizoj
  12. Schrei nach Liebe
  13. Ni vin rokos
  14. La Bamba

Aldonaj informoj:
Kantoj 1-4 estas el la repertuaro de 42 kaj originaloj de ili.
Kantoj 1-3 estas en la angla.
Kanto 4 estis fre?e tradukita por tiu koncerto.

Kantoj 5-8 estas el la repertuaro de La Kuracistoj kaj tradukoj (origine de Die Ärzte).
Kanto 9 estas origine de Amplifiki kaj regula reluda?o de La Kuracistoj; verkita de Kim J. Henriksen.

Kanto 10 estas kombino de “Jen nia mondo” kaj “Alkohol'”, origine de La Vipoj (Ro?jo kaj mi). Ro?jo kunkantas dum tiu kanto.

La Okulvitroj: Jen alkohol’

Kanto 11 estas traduko el la pola; en Esperantujo diskonigis ?in JoMo; ?i estas regula reluda?o de La Kuracistoj.

Kanto 12 estas en la germana (kaj saksa) kaj origine de Die Ärzte.

Kanto 13 estas origine de Queen; la Esperanto-tekston, kiu ne estas traduko de la origina teksto, mi verkis por tiu koncerto.

Varsovia Vento uzis kelkajn kantojn de la koncerto jam en sia 86a elsendo, nome 4, 10, 13. En la sama elsendo aperis intervjuoj kun la fratinoj Geyer kaj mi. Muzaiko uzis la kantojn 4, 6, 10 kaj parteton de La Bamba. La surbendigojn faris Riccardo Blüher. La mikson por Muzaiko faris Melono.

Post tiom da klarigoj, kion diri pri la koncerto? Al Stela mia kantado tute ne pla?is. Kaj post a?skultado de la surbendigoj mi devas konfesi, ke ni ofte fu?is. Dum la koncerto ekmalfunckiis mia kantomikrofono (neniu koncerto sen teknikaj problemoj – longjara tradicio en Esperantujo!), sed feli?e ni havis unu troan kaj mi rapide ?an?is al tiu, sen ke la muziko haltis.

Sed malgra? ?io, tute sincere: Ni sukcesis! Ni distris kaj dancigis la homojn. Oni ne refaris la eraron de 2003/04, kiam oni provizis se?ojn, kaj ?ifoje estis sufi?e malluma ?ambro kun malmulta spaco, do idealaj kondi?oj por ekdanci. Kaj mi e? faris ?ercon rilate al VV?P (Verd-Varmaj ?ili-Piproj), surmetante ?trumpon dum anoncado de unu kanto. (Mi metis la ?trumpon sur la manon tamen…)

Na? jarojn post unu el la plej grandaj muzikaj seniluzii?oj en mia vivo, mi revenis al la sama loko kaj refaris tion, kion mi volis fari jam anta?e – sed ?ifoje kun sukceso! Lokoj ?iam alportas memorojn, kaj mi devis alfronti mian malnovan timon, ke mi simple ne ta?gas por vera rokmuzika koncerto. Sed per tio ?i mi kvaza? korektis la pasintecon – kiel en la filmo Reen al la estonteco (Back To The Future)!

Esti kantisto en rokgrupo estis mia granda revo – kaj ?i i?is realo! Pro tiu subita muzika sukceso, mi sentis min denove kiel en filmo.

Post la koncerto, mi ne bezonis alparoli la virinojn – ili alparolis min! Kaj krom la unu negativa opinio, kiun mi jam menciis supre, ?iuj aliaj ege la?dis nin. Estis anka? kelkaj, kiuj memoras la unuajn jarojn de la Kuracistoj, tute ne rekonis min la? a?skultado de ekstere kaj estis tute surprizitaj, kiom bonaj ni i?is.

Kio pri la estonteco de La Okulvitroj? Nenio estas deviga, ni havas multajn eblojn. Ni povas da?rigi la? la libera tempo, kiun ni havas.

Kial ?iuj bonaj aferoj devas veni al fino?

Anta?hiera? mi skribis pri koncerto en la trinkejo “Heile Welt” en mia hejmurbo Münster. La monata muzikado tie sendube estis unu el la plej gravaj malkovroj, kiujn mi faris en 2012. Beda?rinde la 16an de januaro ?ijare mi estis lastfoje. Sed tiu GrooveGipfel (“gruva kulmino”) ankora? donis al mi la ?ancon, montri mian muzikan talenton.

Mi prezentis la unuan strofon de “?u vi pretas!?” de Dolcxamar, improvizis refrenon kun la vorto “GrooveGipfel”, kantis la refrenon de “Bona homo” de Jonny M, “La? la strat'” (origine “Down The Street” de 42), unu strofon kaj la refrenon de “Ne multe pli (kaj tiel plu)” de Stephan Schneider. Krome mi kantis la strofojn de Alpenrap de Erste Allgemeine Verunsicherung kaj la refrenon de Good Times de Chic al la famega basa ripetfrazo. Dum la bando ludis drumenbason, mi kantis la unuan strofon de Sie ist weg kaj la duan de Einfach sein, amba? origine de Die Fantastischen Vier. Plia repado okazis, kiam mi prezentis la unuan strofon de mia propra kanto La premiero. Iam alia muzikisto kantis malrapidan kanton en la franca kaj mi aldonis la frazon “Chissà se stai dormendo” el la samnoma kanto de Jovanotti. Belega vespere, kaj tre beda?rinde, ke ver?ajne estis la lasta fojo por mi, ?ar nuntempe mi laboras en alia urbo dum la semajno. Sed kiu scias, kion alportos la estonteco? Kaj tiu sperto estis grava pa?o al mia propra muzika evoluo.

La estrino de la trinkejo cetere estis invitinta min al sia naski?tagfesto la 25an de decembro kaj al silvestra festado en la trinkejo. Beda?rinde mi devis nei amba?, ?ar dum kristnasko mi estis ?e mia familio kaj dum silvestro mi tradicie ne estas hejme.

Ni estas venantaj hejmen denove

Unu gravan atuton havis la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo): Grandan salonon, en kiu okazis la vespera programo kaj la diskoteko kaj en kiu estis la trinkejo. Simile al miaj spertoj dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en 2006, ?ar oni da?rigis vendadon de trinka?oj dum okazis programo, ?e la neelektraj koncertoj tio ka?zis multan bruon. Aliflanke mi ?ojis, ?ar precipe dum la alvenvespero mi ne volis sidi trankvile, sed bierumi kaj babili.

Post la vespera programo, de ?ie oni povis facile vidi kio okazis en la diskoteko (kaj anka? a?di tion, amba? anka? de aliaj eta?oj). Krome la trinkejo ne estis en propra ?ambro kaj ?iu, kiu volis a?eti ion, devis alproksimi?i al la dancejo. Tio estis kvaza? idealaj kondi?oj por dancigi la homojn!

Kontra? tio nur staris la longa da?ro de la vespera programo. Tiu estis bona, sed tro multa, kaj anka? la kunmeto estas plibonigebla. Krome la teknikaj pa?zoj estis tro longaj. Mi miris pri tio, ?ar la? mia impreso ni sukcesis tion fari jam pli bone dum la Internacia Seminario (IS). Mi rekomendus du anstata? tri programerojn. La akustikaj, trankvilaj koncertoj povas facile okazi en la gufujo. Tiel la programo sur la granda scenejo povas fini?i je la 22a kaj 30 anstata? la 2a matene.

Malgra? miaj atendoj, la karaokeo ekfunkciis je tiu tempo kaj da?ri?is ?is la mateno. ?i ?enerale pliboni?is, e? se la vojo ankora? estas longa. Iu faris la proponon, ke ?e nova Esperanto-muziko oni tuj liveru pretajn karaokeajn dosierojn sur la diskoj (en komputila aldona parto). ?iel ajn bonas ke oni da?re kolektas. Kaj mi havis la impreson, kvaza? Elli i?is “sr-ino Karaokeo”, tiamaniere ke oni ligas tiun programpunkton kun ?i. Estas bone, kiam ekzistas respondeca prizorganto.

Mi partoprenis per du kantoj: Unue mi kantis “En ka?'” de Team’, ?ar mi volis prezenti minimume unu Esperanto-kanton. Poste mi faris dueton kun unu el la junulinoj el Lepsiko. Certe nia versio de “Don’t Stop Me Now” de Queen ne estis perfekta, sed tio ne gravis: Ni amuzi?is kaj ni estis plenaj je energio.

La fratinoj el Lepsiko cetere havas propran muzikgrupon, kiu nomi?as 42. Jam la nomo estas tre stila, ?ar ?i havas sian originon en populara kulturo. Ili ludas rokmuzikon, kiu memorigas min plej pri The Clash.

Dum The Heroine Whores havis Kim kiel gastkantiston, ?ifoje li estis unu el du bastbasistoj. La alia estis juna Germano.

Koncize dirite: La koncerto estis absolute bonega! Finfine denove vera fre?a rokmuziko sen kompromisoj. Mi pensas, ke ekde Krio de Morto dum la Internacia Seminario 2005/06 en Xanten mi ne plu tiom ?uis malmolan koncerton. Se 42 ankora? ekuzas (pli multajn) esperantlingvajn tekstojn, ili estos la novaj supersteluloj de muzika Esperantujo!

42 (dum alia okazo): Whatever You Want
(kun la kantistino de The Herione Whores)
(filmis Andi Münchow!)

Plian fojon mi rakontos nun miajn impresojn de la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankora? sekvos iom da kritiko, sed ne mankos anka? bonaj partoj.