Mia sova?a mondo

Mi jam rakontis, kiel mi pasintjare regule kantis en la trinkejo “Heile Welt” en mia hejmurbo Münster. Fakte estas mia merito ke, tiel ke la 13an de novembro tie okazis koncerto de la duopo “Schallermann”. Kio okazis? Konatulo vidis ?e Facebook, ke mi rilatas al la evento GrooveGipfel, telefonis al mi por ekscii pli kaj mem aperis tie kiel nemuzikanta gasto en julio. Lin mi jam a?skultis kiel muzikiston komence de 2011 dum privata festo, dum la alia muzikisto estis la persono, kiu donis al mi la surbendigon de la pasiono en la sama jaro.

Dum la vespero la trinkejo estis plenplena. La grupo prezentis bonan elekton da kantoj, interalie “Westerland” de Die Ärzte. Kompreneble mi kunkantis, ?ifoje transprenante la duan vo?on. Poste oni diris al mi, ke mia kantado estis tre bona! Schallermann krome prezentis “Take Me Home, Country Roads” en regeoversio (kun rastabukla paruko). Poste ili proponis, ke anka? aliaj muziku, sed mi rezignis pri la oferto, ?ar mi ne volis gitarludi kaj kanti samtempe kaj neniu alia pretis transpreni la gitaron. Inter la neuzita repertuaro, mi vidis plurajn aliajn kantojn de Die Ärzte, kio tre ?ojigis min.

Sed se mi jam mencias Die Ärzte kaj nekutimajn reludversiojn, tiam menciindas alia afero: Anta? kelkaj monatoj mi legis artikolon pri la nova albumo de Heino, la famega Germana ?lagrokantisto. La bloganta advokato Markus Kompa, kiu anka? lo?as en Münster, informis pri tio, ke Heino surbendigis albumon, kiu komplete konsistis el reludversioj. La originaloj estas germanlingvaj kaj ?iuj pli malpli famaj. Unu kulmino sendube estas la Heino-versio de Junge.

La originalo de Die Ärzte

(Cetere ekzistas Esperanto-traduko kun la nomo “Filo”, kiun verkis Stephan Schneider. Li anka? jam kelkfoje prezentis ?in.)

partetoj de la tuta Heino-albumo:

La? muziko kaj kantado la Heino-versio de “Junge” estas tute en ordo, e? surprize bona por Heino (kiu montras memironion rilate al la titolbildo de la albumo). Die Ärzte mem ne povas pleni pri la reuzo de sia kanto, des malpli, ?ar ili mem reludis ?lagron – sen iu indiko de ironio.

2 thoughts on “Mia sova?a mondo

  1. Resonado: Kolapsas tondre muroj | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Kial ?iuj bonaj aferoj devas veni al fino? | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: