Trans la akvo, trans la herbejo

Jam pli frue mi menciis, ke ekzistas publikaj libro?rankoj en mia urbo Münster. Krome mi menciis jam la duan fojon Bookcrossing kaj mian intencon, iam pritrakti tiun temon pli detale. Kiel baza priskribo en unu frazo servu jena klarigo: Tio estas TTT-ejo por registri librojn kaj poste sekvi ilian voja?on tra la mondo (simila al Eurobilltracker, sed kun multe pli interesa afero, nome libroj anstata? monbiletoj). Kombinita kun publikaj libro?rankoj, eblas facile liberi?i de superfluaj libroj (sed tamen legi, kion opinias aliaj legintoj pri ?i) kaj trovi mem interesan literaturon. Krome per mia aktiveco tie mi facile observas, kiom multajn librojn mi jam fordonis. Intertempe ekzistas aparta librokesto kun libroj en diversaj lingvoj, kiu aperas ?e Esperanto-renkonti?oj, unue dum la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en Münster.

Sed tio e? ankora? ne estas ?io: Mi konati?is kun tri virinoj tra Bookcrossing. Unue ni skribis en forumo pri la deziro, renkonti?i – kaj tiam ni simple faris tion! Mi estis impresita, kiom ?armaj virinoj supozeble longe sidas anta? la komputilo (pro Bookcrossing). Kaj kvaza? tio ne sufi?us, mi eksciis tra ili pri librovendejoj, kiujn mi ankora? ne konis!

Unu el ili nomi?as Poptanke. ?i vendas brokanta?ojn. La libroj tie ne tiom interesis min dum mia unua vizito, sed la oferto de uzitaj diskoj des pli! Mi pasigis longan tempon trarigardante ?iujn stilojn. Subite unu kompaktdisko trafis mian atenton. Sur ?ia titolo montri?is rajdisto kaj la grupo nomi?as “The Ukrainians” (“La Ukrainanoj” en la angla). Kio estas tio?

Kiel mi eltrovis, ekzistas muzikgrupo en Britujo, kiu konsistas el Ukrainanoj, kiuj reludas tradiciajn Ukrainajn kantojn same kiel punkon tradukitan al la ukraina. La disko “The Ukrainians / ????????” (el la jaro 1991) ?ajnis al mi bonega muzika preparo por la 67a Internacia Junulara Kongeso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), kaj tial mi a?etis ?in, same kiel alian albumon kun la nomo Vorony / ??????, kio estas la sekva disko (el la jaro 1993) kun tradicia ornama?o sur la titolo kaj en la koloroj blua kaj flava, same kiel la flago de Ukrainujo.

Post la unua aüskultado, mi elektis po du kantojn el ?iu albumo por ludado en la diskoteko. ?u mi entute ludus ilin, tiam ankora? ne estis certa, sed ili ?ajnis esti la plej danceblaj:

  • Hopak / ?????
  • Cherez Richku, Cherez Hai / ????? ?????, ????? ???
  • Chlib / ????
  • Shche Raz / ?? ???

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: