Mi iam iris al kongres’

Nova jaro komenci?is – kaj eble vere estas ?anco por ?an?o. Sed por tio necesas unue pritrakti kelkajn aferojn de la pasinteco, e? se tio unue ?ajnas kontra?dire. Mia intenco estas, finfine skribi pri la Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012. Mi jam lamentis sufi?e, ke mi ne sukcesis fari tion ?is nun!

Raporti pri renkonti?oj ?enerale estas malforta flanko de mi. Unuflanke mi alcelas detalan kaj justan pritraktadon, la rezulto ne ?iam estas kontentiga. Aliflanke mia metodo postulas multan tempon kaj koncentri?on – ?uste tion, kion mi tuj post renkonti?o kutime ne havas! Sekve povas pasi monatoj, ?is mi finfine dedi?as min mem al pena verkado, uzante skribajn noticojn. Krome mi neniam anta??ojas tiom longan verkadon.

Pasintfoje mi e? skribis pri du aran?oj samtempe, nome la 1a JES en Zakopane 2009/10 kaj la 2a JES en Burg/Spreewald 2010/11 (parto unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep plus post-renkonti?o kaj kvin receptoj kontra? la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo). Sed mi ne volas ripeti tion nun, ?ar tiam mi a? devus raporti pri pli ol du en unu enskribo (kaj per tio perdi?us ajna superrigardo) a?, se ekzemple kunigi po du similajn aran?ojn, ne la? tempa vicordo (kio parte malebligas ligon al pli frua renkonti?o, nome se mi nur poste skribos pri ?i). Tial mi nun alcelas iom pli koncize kaj per tio pli rapide rakonti. Feli?e mi ankora? retrovis la bro?urojn de la renkonti?oj kaj miajn noticojn.

Mi komencas la serion per la 88a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), kiu samtempe estis la Nederlanda Esperanto-Kongreso. ?i okazis inter la 10a kaj 13a de junio 2011 en mia hejmurbo Münster! Jam okazis jubileo, kiun ni festis kune kun la Nederlandanoj, nome 100 jaroj da Esperanto en Münster en oktobro 2007. Nun estis veninta la 100-jara datreveno de la fondo de la Esperanto-societo de Münster (pli precize en februaro 2011).

Estis iomete stranga sento, partopreni Esperanto-renkonti?on kaj tamen dormi en la propra lo?ejo. La aliaj kongresanoj tranoktis en Haus Mariengrund en Münster-Gievenbeck (randa urboparto de Münster). La domo montri?is tre ta?ga por tia evento.

?enerale la kongreso ?ajnis al ege bone organizita. Mia patro, kun kiu mi ofte estis parolinta pri fu?a?oj dum renkonti?oj kaj kiel pli bone fari, nun montris kiel ?eforganizanto, ke li ne nur kritikas, sed pretas mem realigi la? la propraj kvalitopostuloj.

Min mem li petis transpreni nur tri taskojn. Kaj la impresa afero estis: Je la fino vere nur estis tiuj tri taskoj, kaj ?io estis bone preparita, tiel ke mi nur bezonis plenumi tion, kion mi estis promesinta fari anta?e!

La unua tasko konsistis el tio, montri fotojn el la fruaj jardekoj de Esperanto en Münster (de 1909 ?is 1922). Tio anka? por mi estis interesa, ?ar mi ne konis ilin anta?e. Des pli mi ?uis legi la akompanajn tekstojn.

La dua tasko estis gvidado de ekskurso al la naturrezervejo “Rieselfelder” (?e iama akvopurigejo ekster Münster). Mi havis helpanton, kiu zorgis pri tio, ke ?iuj homoj ?ustatempe en- kaj elbusi?is kaj ke neniu perdi?is survoje. Jam anta? la kongreso miaj gepatroj kaj mi estis vizitintaj la lokon, tiel ke mi jam konis ?in kaj mem ne misorienti?is. Kaj plie la kongresa bro?uro enhavis detalan tempoplanon kun la nomoj de la busoj kaj haltejoj, kiujn ni devis uzi por la voja?o. Krome ?iu partoprenanto povis senpagi uzi la urbajn busojn, tiel ke ni ne bezonis barakti per mono. Mia prepara laboro limi?is al tio, traduki anticipe la nomojn de pli ol 150 birdoj. Por tio ege utilis la liste de Komunlingvaj nomoj de E?ropaj birdoj de Wouter Pilger. Je la fino mi apena? devis novtraduki ion kaj la elekto de la nomoj okazis tiom sisteme, ke ne malfacilis veni mem al bona ideo. Ke tia laboro tiom glate funkcias, montras la esprimkapablon de Esperanto kaj substrekas, ke dum tia renkonti?o povas okazi programeroj en alta lingva nivelo. Dum la ekskurso mi tradukis la klarigojn de la homo, kiu gvidis nin tra la rezervejo.

La tria tasko (kaj la plej grava) estis elektado de ta?gaj artistoj por la vespera programo. Dum la GEK 2008 en Essen mia propra grupo “La Kuracistoj” koncertis. ?ifoje – kiel mi jam skribis anta?e – mi fieris, ke estis JoMo en la programo! Vere imprese, ?eesti koncerton de unu el la plej gravaj Esperanto-muzikistoj en la propra urbo! Unue la publiko sidis trankvile, sed kiam mi komencis danci kun juna virino, anka? aliaj ekmovi?is.

Dum la unua vespero, du amikoj de mi muzikis. La kantistino prezentis diversajn kantojn en Esperanto, ekzemple kelkajn el la kantaro de Joachim Giessner. Krome la duopo prezentis la amkanton de Bodo Wartke, inkluzive de mia Esperanto-strofo! Sed refoje impresis min mia patro, ?ar li mem tradukis la kantojn “Ja, Schatz” (anka? de Bodo Wartke) kaj “Mein kleiner grüner Kaktus”. Precipe la unuan el tiuj du mi konsideris netradukeblan kanton, sed la rezulto tute konvinkis min! Aparte la?dinda restas la kantado, ?ar ?i estis tute klara kaj bonege komprenebla, kvankam la kantistino ne parolas Esperanton, sed nur partoprenis kurson en 2004. Dum provkantado, mi apena? bezonis ion klarigi al ?i. Post tiu vespero multaj partoprenantoj volis paroli kun la artistoj.

Entute tiu kongreso montris, kion eblas fari el GEK. Kiel komuna aran?o kun Esperanto-asocio el proksima najbara lando, ?i havas la necesan internaciecon. Bona elekto de muzikistoj por la vespero helpas akiri la bezonatan kvaliton kaj distri?on.

9 thoughts on “Mi iam iris al kongres’

  1. Resonado: En la verda Ukrainio | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Mi estas la pasa?ero | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Berlino sen vi estas urb’ sen harmoni’ | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado | La vivo de Kunar

  5. Resonado: Kurso de Esperanto kun ekzemploj konkretaj | La vivo de Kunar

  6. Resonado: Mi volas diri dankon | La vivo de Kunar

  7. Resonado: Estas vespero kaj mi vidas vin, mi vidas vin | La vivo de Kunar

  8. Resonado: ?etu vian cerbon | La vivo de Kunar

  9. Resonado: ?i movi?as en misteraj manieroj | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: