Tio estas la fino de la mondo, kiel ni konas ?in

Hodia? estas iu ?an?o en la malnova kalendaro de la Majaoj, pro kiu homoj pensas, ke la mondo fini?as – same kiel dum silvestro 1999/2000. Dum kelkaj tagoj mi vage pripensis, kompili liston da kantoj ta?gaj por la pereo de la mondo, sed hodia? mi rimarkis, ke mi jam faris tion okaze de mia 30a naski?tago. Nur unu nove venis al mia kapo: “Tag der Rache” (tago de la ven?o) de Subway to Sally. La refreno “dies irae” (“tago de la kolero”) estas en la latina, venas el la mezepoko kaj vere rakontas pri la fino de la mondo – same kiel la strofoj.

Subway to Sally: Tag der Rache

Sed mi ne volas pasigi la tagon nur per tiaj sentoj. Tial mi menciu alian kanton de la sama grupo, nome Minne, pri kiu mi jam skribis anta? kelkaj jaroj. Intertempe mi trovis koncertan version kun tria strofo, pri kies ekzisto mi tute ne sciis anta?e. Mi da?re ?ategas la melankolion kaj romantikecon de tiu kanto.

Subway to Sally: Minne

Okaze ke mi eraras kaj la mondo tamen fini?as hodia?, mi povas tute sentime malka?i teruran sekreton, kiun mi jam eltrovis anta? multaj jaroj: “Looking For Freedom” ne estas kanto origine de David Hasselhoff! Hejme ?e miaj gepatroj estas vinildisko kun surbendigo el la malfruaj 1970aj jaroj. Do la kanto estas proksimume unu jardekon pli malnova ol la plej multaj personoj supozas.

Marc Seaberg: Looking For Freedom

Jen plia ekzemplo por la fenomeno, ke la reludversio i?as pli konata ol la originalo. Cetere krome ekzistas “Auf der Straße nach Süden” (“Sur la strato al la sudo”), germanlingva versio de la sama kanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: