Marcia dancas

?ijare mi ne nur akiris diskon, kiun mi estis ser?anta dum pli ol dek jaroj, sed anka? denove montris, ke mi havas impresan muzikan memoron, precipe kiam temas pri retrovado de kantoj. ?io komenci?is dum la 47a Internacia Seminario (IS) 2003/04 en Naumburg/Saale. Dum unu el la lastaj noktoj, Flavie Audibert dancis tre pasie en la diskoteko al iu franclingva kanto. Mi nur memoris, ke kantis virino kaj en mia kapo restis melodio de iu instrumento en la refreno (plej proksima priskribo: klavaro kun sono simila al latunaj blovinstrumentoj).

Neniam poste mi a?skultis la kanton. Sed kiam mi estis en Berlino en majo, dum Wii-ludado de “Just dance 3”, la konata melodio eksonis. Kelkaj sekundoj sufi?is por rekoni la kanton.

Les Rita Mitsouko: Marcia Baïla

Hejme mi tuj ser?is videon de la kanto kaj informojn pri ?i kaj la grupo. “Marcia Baïla” estis grandega sukceso en Francujo en 1985, kvaza? “somera furora?o”. Per la kanto Les Rita Mitsouko memorigas pri amikino, kiu estis dancistino, sed mortis pro kancero.

Mi pensas, ke la tempo agis tre favore al tiu kanto. ?i sonas da?re sufi?e fre?e kaj spice kaj invitas al dancado. Kaj mi tre ?ojas, ke mi kapablis solvi tiun personan muzikan misteron en 2012!

1 thought on “Marcia dancas

  1. Resonado: Movi?u, movi?u | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: