Monataj arkivoj: Marto 2011

La estonteco estas nur demandosigno

Nun sekvas kontribuo por la kategorio “muziko por plenkreskuloj”. Kolego sendis al mi ligon kun bona kanto. ?i nomi?as “Seek Up” kaj estas de Dave Matthews Band.

Fakte Dave Matthews rolis kiel gastaktoro en unu epizodo de Dr. House. Krome du kantoj de li ludi?as en du aliaj epizodoj. Mi spektis kvin sezonojn de tiu serio dum la pasinta jaro.

La kanto estas tiom longa, ke ?i venas en du partoj:

?i plej similas al “Bring On The Night” de Sting, la? la ?enerala stilo anka? memorigas pri Menino. La? la longeco ?i pensigas min pri This Strange Engine de Marillion.

Tute malkonektite al la tero

Hiera? mi menciis Peter Schilling. Fakte mi jam skribis pri la bonegaj remiksoj de lia kanto “Major Tom / Völlig losgelöst”, kiuj aperis en 1994. Sed ankora? restas rakontinda anekdoto, kiu okazis kadre de la ciferecigado de mia muzikkolekto. Mi komencis fari tion en majo 2009 kaj dum la unuaj tagoj, mi ial denove interesi?is pri la origina disketo kun la teknoversio. De ?i ekzistas versio en la germana kaj la angla. En mia kolekto ?is tiam nur estis la remikso-disketo. Mi decidis a?eti anka? la alian disketon en la germana. Jen komparo de la du titololistoj:

  1. Major Tom ’94 [Radio Version] 3:42
  2. Major Tom ’94 [Club Mix] 3:42
  3. Major Tom ’94 [Chillout Mix] 4:40
  4. Moon Travelling 4:58

Peter Schilling & Bomm-Bastic: Major Tom ’94 (Deutsche Version) (Radioversion)

?enerale mi plej ?atas la radioversion de tiu disketo. La kluba mikso enhavas kelkajn interesajn instrumentajn partojn. La tria versio komenci?as bone, sed poste ne plu ravas min. La kvara titolo ne kaptis mian atenton ?is nun.

  1. Major Tom ’94 [Spacewalk Remix] 4:08
  2. Major Tom ’94 [Moontrip Remix] 6:10
  3. Major Tom ’94 [Flying Remix] 3:31

Peter Schilling & Bomm-Bastic: Major Tom ’94 [Spacewalk Remix]

?iuj tri remiksoj havas ion propran interesan: La unua plej ta?gas por unua a?skultado kaj konsumado. La dua havas bonegan komenci?on; fakte tiu instrumenta parto estas la plej bona el amba? diskoj. Anka? la fino pla?as al mi. ?i estas sama a? tre simila al la komenci?o de la tria versio.

Kutime oni devas honti pri remiksoj kaj teknoversioj el la 1990aj jaroj, sed pri la tri trenco-remiksoj mi estas tre kontenta. Ili klare supertrafas la disketon kun la novaj versioj. Kompreneble mi anka? posedas la originalon el la jaro 1982.

?u emocioj ne estas malpermesataj?

La hiera?a enskribo ankora? instigis min iomete pli skribi pri Paso Doble kaj reludversioj. Ne nur Blümchen estis sukcesa kun kanto de ili! En la sama jaro, en kiu Jasmin Wagner fami?is, la grupo “Das Modul” reludis alian grandan sukceson de Paso Doble en moda simpla teknovesto:

Das Modul: Computerliebe (1995)

Certe oni povas diskuti, kio aspektas pli strange hodia?: ?u la teknovideo kun la akraj koloroj el la 1990aj jaroj a? la kostumoj de la duopo el la 1980aj jaroj? Por mi tamen la viva prezentado ricevas pli mildan priju?on.

Paso Doble: Computerliebe (vive en 1985)

En la koncerta versio, la originalo estas iomete malla?ta. Tial por bona komparo mi ser?is videon kun la surbendigita versio. Tamen necesas konscii ke la akompanaj bildoj ne estis faritaj por la kanto origine!

Paso Doble: Computerliebe (1985) – kun scenoj el japanstila desegnoserio

Skribante pri japanstilaj desegnoj: Ekzistas interesa paralelo al alia kanto de la sama grupo. Videon de tiu kanto mi trovis unue nur kun similspecaj bildoj. Tial mi enmetas ?in ?i tie:

Paso Doble: Herz an Herz (1985) – kun scenoj el japanstila komputila ludo

La kantistino de Paso Doble pensigas min pri aliaj kantistinoj el la sama tempo, ekzemple tiuj, kiuj jarojn poste da?rigis sian karieron en sukcesaj grupoj kun elektronika popmuziko, ekzemple 2raumwohnung. Sed anka? Klee sonas simile, kvankam la kantistino estas pli juna.

Cetere la viro el la duopo Paso Doble interalie verkis la tekston por “Kleiner Satellit” (1995) – alia granda sukceso de Blümchen. Kaj li kunlaboris kun Peter Schilling, alia artisto de la nova Germana ondo (“Neue Deutsche Welle”, NDW) por kelkaj albumoj de li. La sinteziloj je la fino de “Computerliebe” tre memorigas min pri la fina parto de lia granda sukceso “Völlig losgelöst (Major Tom)”.

Por informi?i pri artistoj el tiu (relative mallonga) periodo, mi forte rekomendas la TTT-ejon www.ichwillspass.de. Tie facile legeblas, kiu kie aktivis poste. Kelkaj biografioj estas tre impresaj muzike.

Koro al koro: ?u vi a?das min?

Hiera? mi estis ?e du naski?tagaj festoj. La unua estis por 35a, la dua por 25a naski?datreveno. La programo estis tre diversa: ?e la unua ni vizitis kinejon por spekti la filmon “Clerks”, kiun la invitinto mem elektis. Poste ni iris al gastejo por agrable vesperman?i. ?e la dua homoj venis en kostumoj (nuntempe estas karnevalo!) kaj ?io okazis en la lo?komunumo kiel dum pasintaj jaroj.

Mi estis kunportinta durdiskon kun kopio de mia ciferecigita muzikokolekto. Anta? kelkaj jaroj, D? Arafat kaj mi parolis pri la ideo, kolekti muzikon el la 1990aj jaroj, ?ar atendeble balda? okazus festoj kun muziko nur el tiu jardeko, same kiel tio ekzistis jam por la 1970aj (en la 1990aj jaroj) kaj la 1980aj (en la 2000aj jaroj). Nun estis veninta la tempo por elprovi tiun projekton. Por multaj el la ?eestintoj, la 1990aj jaroj estis tio, kio la 1980aj jaroj estis por mi: La muzika jardeko, kiu formis la guston kaj la memoron. Sed en la 1990aj jaroj, malgra? ?iuj muzikaj abismoj, anka? aperis la muziko de mia generacio.

D? Arafat volonte helpis al mi kompletigi la muzikan kolekton por la festo kaj anka? la gastigantino, pro kio mi estis tre dankema. Anta?e mi estis sufi?e nervoza ?u tio koncepto povas funkcii, sed poste ?io elturni?is bone. Mi distingis krude inter la jenaj stiloj: Rok- kaj popmuziko (mirinde malmulta), peza muziko, hiphopo (rimarkinde akceptita dum la festo), elektronika muziko (unuflanke forta tekno, aliflanke le?era danceja muziko), knabogrupoj (kaj knabinogrupoj). Precipe la le?era diskoteka muziko el tiu epoko estas hontinda, sed la homoj ?atis a?skulti tion kun ironio kaj pro nostalgio. Estas harstarige, kiom bonkvalitan impreson faras la muziko de knabogrupoj el hodia?a vidpunkto: Tion kreas la fakto, ke intertempe ekzistas multegaj popsteluloj, kies vo?ojn oni korektas per muzikaj programoj (kaj ties rezultoj estas facile senteblaj pro la artefarita sono).

Unu ekzemplo por embarasa elektronika muziko el la 1990aj jaroj estas Blümchen (bur?e: Jasmin Wagner). Mi memoras, ke mi dancis al ?ia kanto “Kleiner Satellit” dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 1996 en Güntersberge. Dum la hiera?a festo mi surmetis tion, sed pli frue “Herz an Herz”:

Blümchen: Herz an Herz (1995)

Tuj poste mi surmetis brilan reludversion, kiun mi estis trovinta anta? pli ol kvin jaroj. La homoj ne konis ?in, sed ege ridis:

Die Schröders: Herz an Herz – Herzschlag Remake (1996)

Sed la origina versio tute ne estas el tiu jardeko. Kiel ofte, la originalo venas el la 1980aj jaroj:

Paso Doble: Herz an Herz (1985)

Mortigante en la nomo de

Iom post iom mi kapablas klare difini, kio estas la muziko de mia generacio. Nirvana kaj Pearl Jam certe apartenas al la gravaj grupoj. Alia mencienda bando estas Rage Against The Machine. Precipe la kanto Killing In The Name i?is klasikâjo. Interalie dum la metalroka festivalo anta? kelkaj jaroj grupo da muzikaj veteranoj ludis ?in. Mi ankora? bone memoras, kiel homoj dancis al tiu kanto dum la Internacia Seminario (IS) frue de la 1990aj jaroj.

Nun mi finfine akiris la albumon “Rage Against The Machine”. Plia eta mejl?tono de muziko el la 1990aj jaroj do apartenas al mia kolekto.

?u vi anka? sentas tiun doloron komence de marto?

Kiel mi jam skribis anta?e, post la transloki?o al nova lo?ejo mi i?is civitano de Münster, mia naski?urbo, kaj kadre de tio la urba administrado donacis al mi DVD-n. Temas pri du elsendoj de la krimserio “Wilsberg” kies rakonta?oj okazas en Münster! Origine estis libroserio… kaj Münster anka? havas propran eldonon de Tatort, la plej fama kaj sukcesa krimserio en la Germana televido.

?iel ajn ?e unu Wilsberg-epizodo mi tre miris: Tiun scenon mi jam konis el alia kunteksto!

La dua Germana televido (ZDF) montras ?in en la interreto. Tie ?i nomi?as “Ekki traut seinen Augen nicht”: Ekki ne fidas siajn okulojn (alternativa adreso; kiel alia fonto povas servi artikolo kun foto).

Beda?rinde ne spekteblas la tuta parto, sed jam eblas vidi la paralelojn al varba?o el la 1990aj jaroj, nome “Washroom” por Levi’s (alternativa adreso). Absolute brile, tiu citado de populara kulturo!

Cetere la dua Germana televido ofertas specialan servon en la interreto: Eblas legi la muzikoliston por multaj memproduktitaj filmoj kaj serioj. Jen ekzemple la filmmuziko por tiu Wilsberg-epizodo, kiun mi supre menciis. Aldone haveblas videoj, en kiuj la komponistoj parolas pri sia laboro.

Tio devas esti subakva amo

Hodia? mi skribas pri temo, pri kiu mi jam delonge volas rakonti. Inter la muziko de mia generacio trovi?as interalie kantoj, kiuj uzi?is en varbado por la pantalono Levi’s 501. Multaj el ili datas el la 1990aj jaroj.

La plej grava por mi estas tiu kun la kanto “Inside” de la grupo Stiltskin (alternativa adreso):

Kanto el la jaro 1997 estis “Underwater Love” de Smoke City:

La muziko de Shaggy aperis en filmeto el la jaro 1995, nome la kanto “Boombastic”:

Anka? regeo estis uzita en la varbado – en 1998 (mi konas nek la nomon de la grupo nek de la kanto):

“La virino kaj la blindulo” estas vera klasika?o (alternativa adreso):

Pli malnova, el 1989, sed kun muziko el la 1960aj jaroj, estas varba?o kun “Be My Baby” de The Ronettes (en pli alta kvalito):

El la 2000aj jaroj, sed kun muziko el la frua 18a jarcento, nome “Sarabande” de Georg Friedrich Händel, estas tiu surreala kurado:

Nun kaj en februar’

Da?re mi vivtenas mian intencon, unufoje semajne eliri. Pasintan semajnon mi ne estis ?e koncerto, sed faris ion alian kun amikoj. Hiera? mi denove sekvis rekomendon de Ultimo, la urba magazino por Münster, kaj biciklis al la ejo Gleis 22. Post la unuaj du fojoj (Azure Ray, James Husband kaj Sir Simon Battle, Maps and Atlases kaj Cleo T.) kun tre fajna muziko nun sekvis vespero de punkroko. Mi jam unufoje estis ?e punkroka koncerto en tiu loko dum somero 2009. Tiam iomete ?okis min, ke la spektantaro konsistis grandparte el kalvaj viroj kun dikaj ventroj, kiuj portis nigrajn t-?emizojn por montri, kiom junaj ili ankora? estas. Tio ne ?ajnis interesa perspektivo por la sekvaj dek jaroj…

Sed ?ifoje la publiko estis tre miksita – viroj kaj virinoj, junuloj kaj veteranoj. Unue ludis Execution Themes, kiu venas el Münster mem. Mi estis tre agrable surprizita de la kvalito. Ili bone prezentis sian programon. La drumon ludis virino! Mi poste gratulis ilin pro la bona koncerto.

Sekvis TV Buddhas el Israelo. Fakte la membroj lo?as en Berlino nuntempe, sed la? propra informo ili apena? restas tie ?ar ili tiom ofte voja?as de koncerto al koncerto. Pri la grupo anka? ekzistas dokumenta filmo pri desastra turneo tra Usono en 2010. ?i nomi?as “Band In The Modern World” kaj montri?os en Münster post du semajnoj. Anka? tiu grupo konvinkis min. Denove la drumon ludis virino! Mi poste parolis kun unu el la muzikistoj kaj a?etis la albumon “Dying At The Party”.

La ?efa grupo de la vespero estis Tyvek el Detroit, Usono. ?e ili virino ludis la bason. Do kiu diris, ke punkroko estas vira afero? Ili ludis pli rapidan muzikon, sed same pla?is al mi kiel la anta?aj du grupoj. Beda?rinde ili ne plu havis kompaktdiskojn por vendi, sed nur kasedojn kaj vinilajn diskojn. Mi ankora? sufi?e longe babilis kun la kantisto kaj gitaristo.

?enerale mi preferas kutime pli melodiajn stilojn. Sed ?uste dum tiu tago mi bezonis ion pli malmolan. Kaj ?iuj muzikistoj, kun kiuj mi parolis, faris tre simpatian impreson.

La fina limo

Jam pasis dek kvar jaroj, ekde kiam mi verkas samplobazitan muzikon. La pasinta muzika?o, kiun mi finis, estis anta? pli ol du monatoj.

Tuj anta? kaj post la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald, mi ordigis la acid?azajn projektojn kaj kopiis la sampla?ojn al la portebla komputilo. Tio jam malfermis la vojon al pli facila verkado.

Sed la vera muzika nova?o de la tago venu de tute alia flanko. Kiam mi ser?is videon de The Police, mi malkovris la TTT-ejon www.tape.tv . ?i montras multajn videojn, kiuj kutime jam estas blokataj por uzantoj el Germanujo ?e Youtube (“Dankon”, muzikindustrio!).

Post ludado de la video dezirata, aperas alia hazarda video. Tiamaniere mi havis unu bonegan trafon:

Iron Maiden: The Final Frontier
http://www.tape.tv/musikvideos/Iron-Maiden/The-Final-Frontier

Estas metalroka kanto. La grupo jam estis populara fine de la 1980aj jaroj. La video kompreneble memorigas pri spacaj filmoj.

Aktualigo: ?ajne la ligo nur funkcias en Germanujo. Do jen ligo al Youtube-video, kiu tamen ne funkcias en Germanujo: www.youtube.com/watch?v=bmuScAvrWXA