Vi juvelo ?e la Aa

Hiera? mi jam menciis kanton pri mia hejmurbo Münster. Fakte tuj poste mi trovis alian. Dum la unua estas verko de kanta?toro, la dua estas hiphopo! Unu momenton, ?u mi ne ridis anta? jaroj, kiam publiki?is hiphopa kanto pri Paderborn, mia lo?urbo kiel studento? Jes, certe! Sed tiu kanto estis mortserioza kaj tial faris ridindan impreson. La kanto pri Münster estas bonhumura, e? iomete kiel somera kanto.

Soulman Seether – Mein Muenster by Soulman_Seether

Mi estas tre impresita, kiom multajn pensojn kaj sentojn de mi tiu artisto vortumas:

La plata lando signifas, ke oni facile vidas la horizonton. Oni ?iam konscias, ke tie trovi?as aliaj urboj kaj landoj, kaj ke aliaj homoj lo?as tie. Tiel ?io estas konektita kaj oni estas parto de la mondo. Tiun penson mi ?iam ?atis.

Kiu opinias, ke Münster havas malbonan veteron (tro multan pluvon), tiu neniam lo?is en orienta Vestfalujo. Tion mi povas konfirmi post miaj jaroj en Paderborn!

Oni ne bezonas longe veturi, por vidi la naturon. Kaj la biciklo estas la plej rapida trafikilo en la urbocentro. Same kiel en la alia Münster-kanto, li mencias la lokan Pinkus-bieron en la refreno.

La kantisto rakontas, ke la urbo inspiris lin tiamaniere, ke li muzikis kaj malamis. Tre interese!

Lia stilo memorigas min pri Gentleman kaj germanlingva hiphopo el la malfruaj 1990aj jaroj. Bone, ke tiu maniero, produkti hiphopon kaj mondmuzikon, ?ajne da?re ne nur interesas min!

1 thought on “Vi juvelo ?e la Aa

  1. Resonado: Estus bone, ke homo estu mortigita por la popolo « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *