Kiel virgulino

Venis la tempo por skribi pri la filmo Reservoir Dogs de Quentin Tarantino. ?enerale direblas ke muziko en liaj filmoj ?iam ludas gravan rolon. Sed ofte oni parolas pri ?i. Komence de Reservoir Dogs ekzemple, la ?efaj karakteroj parolis pri kantoj de Madonna. Entute ili mencias kvar: Like A Virgin, True Blue, Borderline kaj Papa Don’t Preach.

Like A Virgin ricevas detalan analizon. Pri la signifo de la teksto mi ne volas longe cerbumi, sed la kantado de Madonna ankora? neniel atingas la nivelon, kiun ?i havis poste. Oni forte rimarkas, ke estas frua kanto el ?ia kariero. ?i sonas kiel unu el tiuj multaj popmuzikaj stelulinoj el la 1980aj jaroj. Neniu miraklo, ke kelkaj tiam vidis en ?i nenion pli ol kantistinon por surfaca diskoteko-muziko.

Madonna: Like A Virgin

Sed en ?ia verkaro trovi?as alia kanto, kiu komenci?as per “Like A”. ?i apartenas al la kvin kantoj, kiujn mi forte ligas al festoj el mia studotempo, kaj al la “kvin virinaj kantoj“, per kiu senespera D? provas dancigi la virinojn kaj plenigi la dancejon. “Like A Prayer” ne estis la klasika Madonna-kanto por mi – tiuj estis “La Isla Bonita” kaj “Who’s That Girl”, kiel mi menciis hiera?, sed ?i estas tiu, kiu malgra? sia a?o ?iam denove ludi?as en diskotekoj kaj dum festoj.

Madonna: Like A Prayer

3 thoughts on “Kiel virgulino

  1. Resonado: Mi ser?is en la tuta mondo iun kiel vin « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Estas kiel son?o por mi « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Bezonatas du koroj nur por teni amon « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *