Dronante ?e la festo

Mia intenco por la nova jaro, eliri almena? unufoje semajne, foje ricevas siajn ironiajn momentojn. Kiam anta? du semajnoj mi vizitis koncerton de TV Buddhas, mi eksciis ke ili faris filmon pri sia turneo tra Usono en 2010 kun la nomo Band In The Modern World. Tiun filmon hodia? montris la eta kinejo Cinema – la sama, kiun mi vizitis dum la festo de naski?tago.

Unua ironio: Kvankam mi intence iris al filmo kaj ne denove al koncerto en Gleis 22 kiel dum la anta?aj semajnoj, tamen denove tiu ejo estis envolvita, ?ar ?i prezentis la filmon.

Dua ironio: Mi alvenis kun varbfolio kontra? kiu oni jam ricevis rabaton. Sed la kasisto iomete atente rakontis, ke dum la provspektado montri?is, ke la bildkvalito de la filmo ne estas tre alta. Pro tio li donis e? pli grandan rabaton kaj ofertis senpagan trinka?on. La Cinema, almena? la? mia kli?a imago, estas kinejo de alta kulturo.

Tria ironio: Mi sciis anta?e ke la dokumenta filmo montras la absolutan malsukceson de la turneo, kiu grandparte okazis sub ridindaj cirkonstancoj. La kunlaboranto de Gleis 22, kiu bonvenigis la spektantojn, denove avertis pri la malalta kvalito de DVD kaj ke ?i da?rus nur 66 minutojn (kiel mi jam sciis el anonco) kaj ne 93 minutojn (kiel oni ?ajne anoncis al la kinejo kaj al li). La filmo montras la muzikistojn, kiuj spertas seniluzii?on post seniluzii?o – kaj reale la DVD mem estis granda seniluzii?o por la Cinema kaj Gleis 22.

Kvara ironio: Mi ne restis hejme por intence fari ion alian. Sed la prezentanto kun iom da embaraso anoncis, ke preska? ?io estas videbla ?e YouTube a? tra la taglibro de la grupo. Kiel mi poste eltrovis, tio anka? trovi?as aldonaj, pli fruaj videoj.

Malgra? ?io tio, mi tre ?atis la filmon kaj ?uis la vesperon. “Band In The Modern World” estas mikso inter The Blair Witch Project (la? la kvalito, la kameraa perspektivo kaj la ofte deprimiga etoso) kaj This Is Spinal Tap (filmo pri turneo tra Usono kiu i?as ?iam pli terura).

Decida fakto estis, ke mi jam estis vidinta la tri membrojn de la grupo reale, kaj ke ili estis farintaj bonan koncerton. De la muziko dum la koncertoj mem oni spertas relative malmulte. Tamen kelkajn kantojn ili ludis kiel son?puron. La tri bandanoj havas klaran rolodividon: La virino estas la belulino, pesimisma kaj ofte dormema. La altulo estas la simpatia belulo, plena je energio kaj optimisma. La ?efo de la grupo estas iomete apatia kaj ofte rakontas la malbonajn nova?ojn. ?iuj tri povas aspekti tre melankolie. Krome la longaj kaj buklaj haroj kreas la efikon de ribelemo kaj/a? dol?eco.

Nur post tiu filmo mi vere komprenis, kiom bonaj estas tiuj koncertoj en Gleis 22 por la grupoj, kiuj ludas tie. Sed mi finu la enskribon per io pozitiva, nome muzikvideo de TV Buddhas:

TV Buddhas: Fun Girls

2 thoughts on “Dronante ?e la festo

  1. Resonado: Jaroj de malvarma blanka ne?o « La vivo de Kunar

  2. Resonado: ?iu ser?as ion « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *