Tute malkonektite al la tero

Hiera? mi menciis Peter Schilling. Fakte mi jam skribis pri la bonegaj remiksoj de lia kanto “Major Tom / Völlig losgelöst”, kiuj aperis en 1994. Sed ankora? restas rakontinda anekdoto, kiu okazis kadre de la ciferecigado de mia muzikkolekto. Mi komencis fari tion en majo 2009 kaj dum la unuaj tagoj, mi ial denove interesi?is pri la origina disketo kun la teknoversio. De ?i ekzistas versio en la germana kaj la angla. En mia kolekto ?is tiam nur estis la remikso-disketo. Mi decidis a?eti anka? la alian disketon en la germana. Jen komparo de la du titololistoj:

  1. Major Tom ’94 [Radio Version] 3:42
  2. Major Tom ’94 [Club Mix] 3:42
  3. Major Tom ’94 [Chillout Mix] 4:40
  4. Moon Travelling 4:58

Peter Schilling & Bomm-Bastic: Major Tom ’94 (Deutsche Version) (Radioversion)

?enerale mi plej ?atas la radioversion de tiu disketo. La kluba mikso enhavas kelkajn interesajn instrumentajn partojn. La tria versio komenci?as bone, sed poste ne plu ravas min. La kvara titolo ne kaptis mian atenton ?is nun.

  1. Major Tom ’94 [Spacewalk Remix] 4:08
  2. Major Tom ’94 [Moontrip Remix] 6:10
  3. Major Tom ’94 [Flying Remix] 3:31

Peter Schilling & Bomm-Bastic: Major Tom ’94 [Spacewalk Remix]

?iuj tri remiksoj havas ion propran interesan: La unua plej ta?gas por unua a?skultado kaj konsumado. La dua havas bonegan komenci?on; fakte tiu instrumenta parto estas la plej bona el amba? diskoj. Anka? la fino pla?as al mi. ?i estas sama a? tre simila al la komenci?o de la tria versio.

Kutime oni devas honti pri remiksoj kaj teknoversioj el la 1990aj jaroj, sed pri la tri trenco-remiksoj mi estas tre kontenta. Ili klare supertrafas la disketon kun la novaj versioj. Kompreneble mi anka? posedas la originalon el la jaro 1982.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *