?u emocioj ne estas malpermesataj?

La hiera?a enskribo ankora? instigis min iomete pli skribi pri Paso Doble kaj reludversioj. Ne nur Blümchen estis sukcesa kun kanto de ili! En la sama jaro, en kiu Jasmin Wagner fami?is, la grupo “Das Modul” reludis alian grandan sukceson de Paso Doble en moda simpla teknovesto:

Das Modul: Computerliebe (1995)

Certe oni povas diskuti, kio aspektas pli strange hodia?: ?u la teknovideo kun la akraj koloroj el la 1990aj jaroj a? la kostumoj de la duopo el la 1980aj jaroj? Por mi tamen la viva prezentado ricevas pli mildan priju?on.

Paso Doble: Computerliebe (vive en 1985)

En la koncerta versio, la originalo estas iomete malla?ta. Tial por bona komparo mi ser?is videon kun la surbendigita versio. Tamen necesas konscii ke la akompanaj bildoj ne estis faritaj por la kanto origine!

Paso Doble: Computerliebe (1985) – kun scenoj el japanstila desegnoserio

Skribante pri japanstilaj desegnoj: Ekzistas interesa paralelo al alia kanto de la sama grupo. Videon de tiu kanto mi trovis unue nur kun similspecaj bildoj. Tial mi enmetas ?in ?i tie:

Paso Doble: Herz an Herz (1985) – kun scenoj el japanstila komputila ludo

La kantistino de Paso Doble pensigas min pri aliaj kantistinoj el la sama tempo, ekzemple tiuj, kiuj jarojn poste da?rigis sian karieron en sukcesaj grupoj kun elektronika popmuziko, ekzemple 2raumwohnung. Sed anka? Klee sonas simile, kvankam la kantistino estas pli juna.

Cetere la viro el la duopo Paso Doble interalie verkis la tekston por “Kleiner Satellit” (1995) – alia granda sukceso de Blümchen. Kaj li kunlaboris kun Peter Schilling, alia artisto de la nova Germana ondo (“Neue Deutsche Welle”, NDW) por kelkaj albumoj de li. La sinteziloj je la fino de “Computerliebe” tre memorigas min pri la fina parto de lia granda sukceso “Völlig losgelöst (Major Tom)”.

Por informi?i pri artistoj el tiu (relative mallonga) periodo, mi forte rekomendas la TTT-ejon www.ichwillspass.de. Tie facile legeblas, kiu kie aktivis poste. Kelkaj biografioj estas tre impresaj muzike.

1 thought on “?u emocioj ne estas malpermesataj?

  1. Resonado: Tute malkonektite al la tero « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *