Mi volas la gitaron por fari bluson

La?dire la ukulelo i?as la sekva nova moda instrumento en popmuziko. En malfrua rekomendolisto por kristnaskaj donacoj legeblis kiel speciala ideo, deziri ukulelon. ?in oni povas transporti facile kaj reludi jardekojn da populara muziko.

Tiu ideo allogis min. Ankora? tre bone mi memoris, kiom malfacilis transporti gitarojn en aviadilo por la koncerto de “La Kuracistoj” dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en Máko (Hungarujo). Aliflanke ukulelo havas esencan malavanta?on: La kvar kordoj estas en tute alia dutalteco kaj kun alia dutodiferenco inter si, tiel ke necesus relerni ?iujn akordojn. Tio anka? malfaciligas rapidan ?an?adon inter la du instrumentoj.

La solvo prezenti?is en hibrida formo: Ekzistas tielnomata gitalelo! Tio estas gitaro en la grandeco de ukulelo. Mi trovis unu en la reta katalogo de la magazeno, en kiu mi jam estis a?etinta mian novan gitaron. Kaj ?i alvenis ?ustatempe por kristnasko!

Bildo de la du instrumentoj trovi?as ?e Ipernity. Mi faris ?in hodia?.

Mi kunportis la gitalelon al la Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. ?ar Sebastian estis kunportinta sian dekdukordan gitaron, ni ne bezonis plian instrumenton por la koncerto de “La Kuracistoj”.

Sed dum la du tagoj post JES en Berlino, mi kelkfoje elpakis kaj ludis ?in. ?i tre motivigis min, reordigi miajn muzikajn noticojn kaj ludi denove. Kelkaj akordoj estas multe pli facilaj ol sur kutima gitaro, aliaj iom pli malfacilaj. La sono certe ne estas komparebla al tiu de bonkvalita gitaro, sed ?i bone ta?gas kiel instrumento por provludi ion sen altaj ambicioj. Cetere kutime ?i venas en alia dutalteco ol gitaro. Tamen post la elpakado de la donaco mi rimarkis, ke la gitalelo estis jam tre proksima al la kutima gitara dutalteco. Tiel mi e? ne devas transponi ion.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *