La homoj devas unui?i

La nova jaro e? ne a?as tri semajnojn kaj jam mi havas interesan nova?on por rakonti. Sed ?io komenci?is somere dum la pasinta jaro. El gazeto-artikolo trovita tra Google News mi eksciis, ke ekzistas nova Esperanto-artisto en Germanujo. Jonas Marx estas tre juna (20-jara!) kaj lo?as en Bergisch Gladbach, proksime de Kolonjo. Kutime mi transdonas tiajn nova?ojn al Vinilkosmo, sed la pasinta jaro estis malfacila kaj mi ne havis la tempon a? energion por envolvi?i (kio estintus la natura sekvo el unua kontakto).

En oktobro Flo kontaktis min tra Ipernity kaj demandis min, ?u mi konas “Jonny M”. Certe mi jam legis pri li! Mi do zorgis pri la unua kontakto inter muzikisto kaj Esperanto-diskoeldonejo. Interalie mi ricevis la unuan esperantlingvan kanton “En somero” kiel MP3-dosiero.

Jonny M: En somero

Dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald, la kanto eksonis interalie dum la silvestra balo. Post la JES, mi ensalutis al MySpace por skribi komentojn al la muro de 42 el Lepsiko. Mian propran MySpace-konton mi ne estis uzinta dum longa tempo (minimume unu jaro) kaj mi estis mal?altinta preska? ?iujn avertojn pri novaj mesa?oj ?ar simple alvenis tro multaj malinteresaj. Sed kiom mi miris, kiam mi tie trovis mesa?on de Jonny M el februaro 2010!

Li demandis pri mia grupo La Kuracistoj kaj interesi?is pri tio, ke mi estas denaskulo. Finfine mi respondis al li kaj demandis, ?u li konas aliajn Esperanto-artistojn, kiuj ludas regeon: Afrika Espero, Dennis Rocktamba, la Afrika Kompilo, Strika Tango (ekzemple “La Druido”)
Samadhi (unu kanto, mi ne plu memoras la nomon). Kompreneble mi anka? menciis mian propran kanton Al la liberec’.

Jonny M rapidege respondis kaj menciis, ke li a?skultis “Al la liberec'” multfoje kaj ke ?i tre pla?as al li! Kaj por e? supertrafi tion, li sendis al mi duan kanton en Esperanto de si! Esperanto-regeo ?ajnas havas interesan estontecon.

Jonny M: En somero (vive)

2 thoughts on “La homoj devas unui?i

  1. Resonado: Mi voja?as tra la son?o « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Mi estas la pasa?ero | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *