Hejmo estas kie la doloro estas

Al la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) ali?is pli ol 300 personoj. Kun tiom da partoprenantoj, ?i estintus la plej granda Esperanto-renkonti?o dum silvestro ekde la 47a Internacia Seminario (IS) en Naumburg/Saale 2003/04 (vidu la statistikan komparon de la pasintaj jaroj).

Burg ?e la Spree-arbaro situas en plej orienta Germanujo. Tiamaniere oni ne seniluziigis la promeson, okazigi la aran?on proksime de Pollando. Mi iam havis rigardon al la listo de eblaj lokoj, sed ne memoras, kion mi opiniis. Burg estas vila?o kun malpli ol kvin mil enlo?antoj, iomete meze de la nenio. Tamen eblis atingi ?in bone per a?to. Nur la multa ne?o en la urbeto mem ?enis. ?ar estas turista loko, tie trovi?is supermerkato kaj mi anka? trovis po?tbankon en vendejo. Neniel do estis problemo por mi preni monon kaj a?eti ion. La junulargastejo trovi?is sep cent metrojn for de la amaslo?ejo, kie anka? okazis la plej granda parto de la programo. Mi unue timis, ke la vojo estos tro longa, sed tamen montri?is eltenebla distanco.

Origine mi planis, ser?i privatan lo?ejon. (La kialon eblas ekscii el mia raporto pri la 1a JES unu jaron anta?e.) Mi volis esti certa, lo?i proksime de la ejo, kie la programo (kaj la etoso) okazos. Aliflanke mi ne volis memzorgi. Beda?rinde ?ifoje mi tre malfrue ricevis feriotagojn. Nur meze de decembro mi povis finfine ali?i. Tiam neniuj privataj lo?ebloj plu restis. Anka? la lokoj en la junulargastejo jam estis for kaj mi devis prepari?i al tranoktado en la amaslo?ejo.

Sed el la originaj ali?intoj reale venis nur 252, tiel ke mi tamen ricevis liton en la junulargastejo. Kaj kiel montri?is, mi tie ege bone dormis, e? se ne ?iam tiom longe, kiel mi intencis. Sed tio nur montris, kiom refre?ige estis la dormo. Anka? la man?a?o en la ejo estis en ordo, iomete super la avera?o la? mia impreso. Nur de la tre ordinara junulargasteja teo mi estis tiom malsoifa, ke mi neniam trinkis ?in. Sed tagmeze (post la elliti?o) haveblis kafo kaj diversaj teoj en sakedoj, do mi ne povas plendi.

Kvankam mi alvenis du tagojn post la komenci?o de la aran?o, mi ankora? trafis multajn koncertojn.

La unua estis de Gijom Armide, kiu kantis kaj pianis. Je tiu tempo tamen mi ?ojis simple trinki bieron kaj babili kun aliaj homoj, tiel ke mi maltrafis la plej grandan parton. Certe li havas fortan vo?on kaj ludas bone; mi nur ne havis ?ustan humuron por tio. Gijom ankora? ludis unufoje en la gufujo dum la lasta nokto kaj, se mi ne malbone memoras, anta?e jam unu fojon.

ChamäleoTon ludis en ?aza konsisto konatajn rokmuzika?ojn, ekzemple Seven Nation Army de The White Stripes, Owner Of A Lonely Heart de Yes (fakte nur la melodion, se mi ?uste memoras, kaj tro ofte ripetinte) kaj “My Favourite Game” de The Cardigans. Ekzakte tiujn kantojn mi tuj rekonis, kiam ili eksonis. La grupo venis al la JES ?ar la nuntempe prezidantino de la Germana-Esperanto-Junularo, Julia Hell, estas membro en ?i. Mi povas bone kompreni tion: Kiam Esperanto-renkonti?o okazas proksime de la urbo, kie miaj bandanoj lo?as, mi anka? volas prezenti?i sursceneje (sed ne ?iam sukcesas)!

ChamäleoTon (dum alia okazo): My Favourite Game

Nun sekvas denove miaj impresoj pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Post la pozitivaj partoj, per kiuj mi komencis hiera?, nun sekvas iom da kritiko.

Pri la loko necesas diri: ?i neniel estas proksima al Germanujo. Se mi ne tute eraras, oni faris tiaspecajn promesojn anta?e, je la komenco de tiu nova projekto “JES”. Mi povas kompreni, ke se oni ser?as ejon kaj havas amikon, kiu prizorgas domon, tiel ke ne estos problemoj dum la semajno, tio estas granda atuto. Aliflanke en Zakopane jam kelkfoje okazis Esperanto-renkonti?oj, kaj se oni volis fari ion novan, kial oni tiel da?rigis tradicieton? La urbo mem kombinas amba? malavanta?ojn de eblaj lokoj: Unuflanke ?i estas malfacile atingebla (kiel eta vila?o meze de la nenio), aliflanke ?i estas turista centro, tiel ke diversaj vintrosportaj atrakcioj forlogas la homojn (kiel en granda urbo). Dum la revojo da?ris terure longe, veturi perbuse al Krakovo. Tiuj, kiuj prenis la samtempan trajnon, rakontis e? pli terurajn aferojn…

Dormi sur matracoj en lernejo ne estas io nova por mi. Dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 (kaj jam en 2000) mi faris tion kaj funkciis bone. Sed ?ifoje tio estis absoluta terura?o: Tuj en la apuda koridoro tage kaj nokte bruis homoj, la pordo malbone fermi?is, kaj ?ar multaj ne bone atentis, ?i ofte restis malferma. La negativa kulmino estis: Dum silvestro mi rimarkis, ke mankis la pantalono de mia bona vesta?aro. Unu tagon poste ?i retrovi?is (ne sen peno miaflanke kaj kulpo de aliaj homoj!), sed tiam la grava okazo, por kiu mi estis enpakinta kaj pendiginta ?in, jam estis pasinta.

Resume mi devintus preni privatan ?ambron en iu malmultekosta hotelo, sed miaj provoj fari tion el Germanujo anticipe estis malsukcesaj kaj mi opiniis, ke ne plu estas lokoj. Nur post la alveno mi rimarkis, ke tute ne estintus problemo, trovi tuj apude ion. Ke mi post la unua nokto ne tuj transloki?is (tiel fajfante pri la pago por tranoktado en la JES-ejo), estis mia granda eraro.

Zakopane mem cetere estas bela loko. Mirinde, se oni konsideras, ke kutime mi ne ?atas turistajn centrojn. Miaj spertoj kaj kun Pollando kaj kun la Poloj estis tute pozitivaj. La homoj ?iam reagis afable, kiam mi uzis miajn bazajn konojn de la pola lingvo, kaj plurfoje respondis en flua germana.

3 thoughts on “Hejmo estas kie la doloro estas

  1. Resonado: Hejmen en la nokto, malfrua teregal’ « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Unu konas la stelojn « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi havas neniun emon, neniun emon | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *