Senti?as kiel hejmo, mi devintus scii ekde mia unua spiro

Dum unu jaro mi ne estis ?e Esperanto-renkonti?oj. Unu jaro, damne! Kio okazis? Krom la kutimaj lastatempaj malsanoj en mia vivo, partopreno en la anta?a aran?o ege malmotivigis min denove feriumi en Esperantujo. Mi e? ne skribis pri tiu renkonti?o, ?ar mi supozis, ke mian kritikon oni ne akceptus, sed anstata?e donus al mi la etikedon “eterna grumblemulo”. Aliflanke mi ?iam opinias, ke gravas vortumi anka? kritikon. Mi nun tamen venis al solvo: Mi skribos pri miaj du pasintaj Esperanto-renkonti?oj samtempe. Tiel facile videblas, ke mi donas la?don kaj kritikon.

Volonte mi skribintus ion pli frue ol nun pri la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo), sed la kutima post-renkonti?a viruso ?ifoje kaptis anka? min kaj mi malsanis dum kvin tagoj. Mi jam estas feli?a, ke la emocia parto de la post-IS-sindromo ankora? ne kaptis min!

Kiel anta? tri jaroj, mi alvenis kun dutaga malfruo. E? estis la sama kialo!

Tial mi beda?rinde ne ?eestis dum kelkaj koncertoj kaj aliaj amuza?oj de la vespera programo:

  1. koncerto de Kim
  2. kvizo
  3. koncerto de The ModStreets
  4. koncerto de The Heroine Whores

La unuaj du programpunktoj jam estas konataj dum Esperanto-renkonti?oj. “The ModStreets” kaj “The Heroine Whores” koncertis, ?ar esperantlingva junulino mana?eras la unuan kaj ludas en la dua grupo. La dua ludas grun?on – la muzikon el mia junula?o!

The Heroine Whores: Your Beauty Dies (2010-12-28)

Kvankam mi maltrafis la koncerton, mi estis unu el la malmultaj (a? e? la nura) kiu a?etis la albumeton surloke. ?iu kovrilo estas unuope ornamita. Mi jam anoncis, ke iam mi vendos tiun diskon kontra? multa mono! A? e? pli bone: Mi stokos ?in ie sekure nur por montri, ke “mi ja jam ?iam diris, ke ili estas bonegaj”.

Sed kiel mi avertis, nun venas la kontrasta programo. Sekvas mia raporto pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Amba? raportoserioj ne rekte komparas la samajn partojn de la du aran?oj. Se mi e? tion ankora? provus akiri, mi neniam finus tajpadon! Kiam amba? serioj estos kompletaj, tamen eblos kompari.

La unua Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) fini?is kaj ankora? du semajnojn poste mi bezonis tempon por ripozi. Ne nur por dormi sufi?e, sed por senti min denove bone. La kutima post-IS-sindromo ne alvenis, e? inverse: Kiel nur post miaj plej malbonaj Esperanto-renkonti?oj, mi estis ege feli?a, finfine voja?i hejmen! Kio okazis?

La 1a JES certe estis renkonti?o kun multaj bonaj flankoj, sed entute ?i restis longe for de la listo de miaj bonegaj Esperanto-aran?oj. Necesas atente analizi, kio kial pla?is al mi kaj kio ne.

Mi komencu mian plurpartan raportadon per la plej bazaj bonaj aferoj. La silvestra balo estis tia, kia ?i estu. Beda?rinde tio ne estis memkomprenebla dum la pasintaj jaroj. Kiel mi jam skribis, trifoje dum la Internacia Seminario (IS) ?i tute a? grandparte ne pla?is al mi. Dum la JES ?i klare estis la kulmino de la aran?o kaj deca vespero por bonvenigi la novan jaron. Fakte ni komencis tosti jam je la 12a tagmeze ?ar unu partoprenanto estis Novzelandano. Neniu jam portis siajn balajn vestojn, sed la etoso tamen estis festa. Oni rimarkis, kiel homoj ?ojas, kiam oni festas la novan jaron la? ilia tempozono. Tiuj kormovigaj momentoj por mi estas ?iam la centra afero de silvestro en Esperantujo. Je la 19a horo sekvis la nova jaro en Kaza?ujo. ?omart kaj Nata?a invitis al trinka?oj kaj vinberoj. Ili muzikis kune kun Alexandr Hrustalyov en Esperanto kaj la rusa. Poste anka? Emmanuel kantis unu kanton en la rusa.

Je la 22a, la nova jaro en Moskvo, la Rusoj faris grandan rondon, al kiu anka? mi kontribuis per man?a?o kaj ?a?mvino. D? Leo surmetis ?????????? de ????????? ?????? (Diskoteka Avariya) (kiun li estis ricevinta de mi dum la pasinta jaro), sed ni ?iuj festis unu eta?on pli supre. Unu horon poste okazis simila festado ?e la nova jaro en Ukrainujo. Intertempe ni ?iuj jam estis ?e la silvestra bufedo. Ne estis iu pinta plado, sed tio ne estis la decida afero. Gravis, ke por ?iu estis sufi?e da man?o kaj ke oni metis la saman multfoje al diversaj tabloj. Tiel ?iuj homoj povis rapide preterpasi kaj plenigi sian teleron.

Noktomezo ne estis tiom pinta por mi kiel kutime, sed mi donis miraklokandelojn al la homoj. Tio bone efikis al la etoso.

Je la 1a – la nova jaro en Britujo kaj Irlando – mi transprenis la diskotekon kiel jam dum multaj jaroj anta?e (kaj la tradicia unua kanto dum tiu tempo estas New Year’s Day de U2). Dum la du horoj da D?umado – ?is la 3a, la nova jaro en Brazilo – mi sentis min ekzakte je la ?usta loko. Tre bona sento, kiun mi beda?rinde malofte havis dum la semajno. Mi iomete variigis la muzikon kaj interalie surmetis malnovan rokmuzikon, kio tre pla?is al la homoj.

Granda pluso estis, ke en ?ambro apud la dancejo haveblis kuko kaj trinka?oj (limonado, akvo, kafo) senpage. Tiel homoj, kiuj bezonis etan pa?zon, povis iomete kapti novan energion tie kaj poste da?rigi la festadon.

Mi ne plu memoras, kiam mi iris dormi, sed mi ankora? restis veka, ?is la novjaro venis al Kanado. Cyrille (de La Pafklik’) surmetis la muzikon kaj la rezulton mi tre ?atis. Mi memorfiksis, ke mi estis staranta en lavejo (a? brosanta dentojn a? lavanta manojn), kiam fini?is Sunday Bloody Sunday de U2 kaj mi pensis: “Post la lasta akordo de tiu kanto, povus bonege komenci?i Boys Don’t Cry de The Cure.” Kaj kio sekvis? ?uste tiu kanto! Kaj amba? apartenas al mia kutima stoko. Mi vere estis tre feli?a pri tiu muzikelekto.

4 thoughts on “Senti?as kiel hejmo, mi devintus scii ekde mia unua spiro

  1. Resonado: Hejmo estas kie la doloro estas « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Mi iam iris al kongres’ | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi estas la pasa?ero | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *