Kaj miajn vinildiskojn, kaj ili estas ?iuj gratitaj

Mi malamas, kiam mi pravas. Tio unue sonas mallogike. ?u ne ?iuj volas jam dekomence ?uste vidi la aferojn? Eble jes, sed mi estas pesimisto rilate al kelkaj aferoj.

Kion mi skribis jam anta? sep jaroj? Muzika Esperantujo alfrontas gravan problemon, se ne iel solvi?as, kiel pagi artistojn, se neniu (a? apena? iu) plu pretas pagi por diskoj.

Nu bone, dum multaj jaroj aferoj ankora? funkciis. Sed nun Vinilkosmo anoncis, ke nur restas mono por produkti du lastajn diskojn. Post 20 jaroj, la muzikeldonejo, kiu estis tiom grava por la evoluo de Esperanto-muziko, ne plu enspezas sufi?e per vendado de kompaktdiskoj.

Ne havas sencon, nun triumfe deklari: “Mi ja ?iam diris tion!” Se mi estus tiom sa?a por anta?vidi ?ion, kial mi ne trovis solvon por eviti tiun okaza?on? Mi skribis mesa?on al Flo por doni mian opinion. Eble ne ?io estas perdita, sed ne eblas simple da?rigi.

4 thoughts on “Kaj miajn vinildiskojn, kaj ili estas ?iuj gratitaj

  1. Felicx

    tre doma?e. Anta? kelkaj tagoj mi a?etis la novan albumon de Dolchamar rete mp3e, eble mi a?etos ankora? “urbanon”, sed tio ja ne solvas la problemon. Estus grava bato kontra? Esperanto, se vinilkosmo ?esigus sian aktivadon.

    Cetere, kial la informoj de vinilkosmo estas skribataj iksmaniere kaj ne bele unikode?

  2. Resonado: Tweets that mention Kaj miajn vinildiskojn, kaj ili estas ?iuj gratitaj « La vivo de Kunar -- Topsy.com

  3. Johano

    De la komenco de vinilkosmo mi vendadas diskojn (komence kasedojn) de ili/li, cxar mi opinias ege grave havi tiun eksterordinaran muzikeldonejon. Mi ankoraux bone rememoras mian studtempon, en kiu ne ekzistis E-rokmuziko por acxeti.
    Dank al Flo la situacio enorme bonege sxangxigxis kaj vinilkosmo ne rajtas morti!
    Espereble francoj portos denove multe da diskoj de vinilkosmo al JES por vendi kaj dum JES nepre varbu por

  4. Resonado: ?us falis muroj, nun falas bomboj « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *