Libereco, libereco

En la muzika programo de la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec ne nur koncertis JoMo, sed anka? alia legendo de Esperanto-muziko, nome Kim J. Henriksen. Li faris koncerton sur la tegmento de la studenta hejmo kie okazis la aran?o. Tio i?is tute agrabla afero, precipe kiam ekis subteni lin JoMo kun gitaro, poste Sebastian (de la Kuracistoj) ?e la elektra basgitaro kaj poste anka? Emanuel ?e la violono.

De la tegmenta koncerto ekzistas almena? mallonga video en la reto:

Dum tiu vespero la vetero estis tre bona. La ?ielo estis blua. Sed dum la sekva tago okazis la Kultura kaj Lingva Festivalo (KLF), subite komenci?is terura pluvo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *