Vivu vian vivon, estu libera

Dum la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec okazis pluraj koncertoj. Tiun de Pech mi jam menciis hiera?. Unu etosa kulmino certe estis la multlingva koncerto de JoMo sur la merkata placo de Liberec. Li kantis en dekoj da lingvoj. Nur malhelpis je la fino la paso de la tempo – je malfrua horo fini?is la permeso koncerti tie. Alvenis multaj lokaj personoj, kiuj interesi?is pri la muziko. Oni faris anoncojn en Esperanto kaj en la ?e?a. Krome ?e la rando de la publiko atendis ?e?oj kun faldfolioj por informado. Mi aparte memoras unu Liberecanon, kiu staris meze de la dancantaj esperantistoj kaj estis tute bonhumura.

En la reto mi trovis du videojn pri tiu koncerto. En unu JoMo kantas en la hispana en la alia en la ukraina kun akompano de Kim.

La Kultura kaj Lingva Festivalo (KLF) okazis dum alia tago je la sama loko. Anka? tiam interalie JoMo kantis.

4 thoughts on “Vivu vian vivon, estu libera

  1. Resonado: Libereco, libereco « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Liberigu la animon « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Libereco – mi ne seniluziigos vin « La vivo de Kunar

  4. Resonado: En la verda Ukrainio | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *