De lago Lemano ?is la Finnlanda stacidomo

Mi jam rakontis muzikvideajn anektodojn de miaj voja?oj al Kazan kaj al Sankt Peterburgo. En la due menciita urbo ankora? okazis alia menciinda afero.

Tiun tagon mi estis vizitinta la krozo?ipon A?rora, kiu fami?is pro sia rolo dum la oktobra revolucio en 1917. Por veni tien, mi prenis la metroon kaj eliris je la Finlanda stacidomo. Jen alia nomo kun historia signifo. Tie Lenin alvenis, kontrabandita de la Germanoj el Svislando. The Pet Shop Boys faris alludon pri tio en sia kanto West End Girls. Tie ili kantas “De la lago Lemano ?is la Finlanda stacidomo”. Nu, proksime de tiu lago mi estis en 1986 kaj 1987 dum la someraj ferioj en La Chaux de Fonds. Kaj nun mi estis ?uste en tiu stacidomo! (Cetere The Pet Shop Boys anka? faris aliajn verkojn kun rilato al Rusujo: “Go West” kaj muzikon por la filmo “Kiraso?ipo Potjomkin”.)

Post la turistado, mi man?is en eta restoracio. Mia Rusa akompano diris, ke ?io aspektas kvaza? kiel dum Sovetaj tempoj. Sed la muziko, kiu eksonis en la malanta?o, estis klare okcidenta. Mi jam estis spertinta tiun mikson dum anta?aj fojoj en Rusujo. Ekzemple dum dutaga trajnvoja?o al la Azova maro, iam en la radio a?skulteblis “Rasputin” de Boney M. – okcidenta kanto kun rilato al Rusujo! Kaj nun mi subite demandis min, ?u miaj oreloj min trompas: ?u tie ne kantis iu en la angla pri Sovetunio?

Denove hejme mi facile eltrovis, pri kiu temas: La kanto nomi?as “U.S.S.R.”, la artisto Eddy Huntington. Li estis fama dum la tempo de la tiel nomata “Itala diskoteko”, tipa popmuzika stilo el la 1980aj jaroj.

Se oni rigardas la videon de Eddy Huntington: U.S.S.R., tiam oni estas tre feli?a, ke ne nur la malvarma milito estas historio, sed anka? la modo de tiu tempo! Tamen indas spekti tion:

La supra video enhavas dialogojn, interrompojn kaj brusonojn. Anka? haveblas versio kun altkvalita sono, kiu nur montras la disketon:

Plej amuze tamen estas, kiel mi eltrovis nur hodia?, ke ?ijare aperis nova kanto de li: Eddy Huntington: Love For Russia.

La video estas kunmeta?o el la malnova Sovetunio-video kaj diversaj vivaj prezentadoj de tiu kanto, laste en 2002 en Moskvo. Tie li aperis kadre de nostalgia televidelsendo pri diskotekaj furora?oj. Se mia KD por Rusujo ne jam estus finpreparita anta? du jaroj, mi ekde januaro havus unu novan kandidaton por ?i – kaj ekde hodia? e? duan.

1 thought on “De lago Lemano ?is la Finnlanda stacidomo

  1. Resonado: Mi amas vian rideton « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *