En la tago, en la nokto

Daŭre mi trovas novajn Esperanto-videojn ĉe youtube. Nun oni atentigis min pri IS-video, kiu montras fotojn de la pasintaj du Internaciaj Seminarioj. En la malantaŭo eksonas la IS-kanto de Amplifiki!

La kreskanta kvanto de Esperanto-videoj pli kaj pli pravigas mian konton ĉe tiu TTT-ejo. La ludolisto “Esperanto-muziko” jam enhavas pli ol 40 kantojn.

Kiel mi jam menciis antaŭe, krom youtube ekzistas alia bonega fonto por popmuziko en la reto, nome la Vikipedio. Ĉe youtube eblas spekti la videojn, dum la Vikipedio informas detale pri artistoj, eldonaĵoj, kantoj kaj ajnaj ligoj al alia muziko. La plej bona filtro por nova muziko estas kutime miaj amikoj. Kiam mi kombinas ĉiujn tri fontojn, tiam mi povas tre rapide kaj profunde informiĝi pri muziko, kiu interesas min.

Dum festo en mia amikaro ĉirkaŭ dum pasko, DĴ Arafat denove surmetis muzikon. Pluraj kantoj kaptis mian atenton, Krom ekzemple reludversio de “Guns Of Brixton” de Die Toten Hosen, pluraj aktualaj kantoj kaptis mian atenton. Die Fantastischen Vier publikigis novan albumon, kies unua disketo “Ernten was wir säen” tre eniras la orelon. Alia kanto, kiu agrable surprizis min, estis popmuzikaĵo de Nelly Furtado. Unue mi aŭdis tiun nomon pro la Eŭropa piedpilka ĉampioneco en 2004, ĉar ŝi kantis la oficialan kanton aŭ la Germana televido uzis kanton de ŝi por la raportado. Poste ŝi publikigis kanton, kies muziko baziŝas sur la kanto “Tainted Love” de Soft Cell. Ĝis tiam nenio de ŝi estis plene konvinkinta min.

Sed “Say It Right” sonas kiel reludversio de kanto, kiu origine aperas en la 1980aj jaroj. Tia melankolio kaj rekta klara kantado kutime ne aperas en ritmenblusa muziko. Kompreneble la ritmo kaj la baso estas iom troigitaj – tipe por la t.n. “nigrula” muziko de tiu ĉi jardeko – sed ne povas ruinigi la kompletan impreson. Tutegale, kion mi ĝenerale opinias pri aktuala muziko, tiu ĉi disketo indas aĉeton.

1 thought on “En la tago, en la nokto

  1. Resonado: Faru tion « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *