Mi atendis tiun momenton

Foje la interreta videoarĥivo youtube.com donas respondon, kie ĉiuj aliaj fontoj ne sukcesis. Jam ekde monatoj hantis min vaga suspekto, sen ke mi povis konkretigi aŭ malpruvi ĝin.

Ĉio komenciĝis en junio, dum mi atendis ĉe benzinejo en la aŭto de kolego. En la radio oni ludis novan version de malnova Phil-Collins-kanto. Kutime tiuj hiphopaj ŝtelaĵoj ne interesas min. Sed la laŭtparoliloj de la aŭto, kiuj aparte fortigis la bason, kaj la ĉirkaŭa sono helpis kapti mian atenton pro speciala detalo:

Tiun bason kaj tiun drumon, kiuj estis aldonitaj al la kanto, mi konis! Mi havis ilin (aŭ almenaŭ tre similajn versiojn) sur unu el miaj samplaĵo-kompaktdiskoj, pli precize hiphopa KD, parto de la profesia eldono de la programo, kiun mi uzas por fari samplobazitan muzikon. Fakte nur tri monatojn antaŭe mi estis kreinta demoversion kun tiuj samplaĵoj kaj gitaro kaj baso el la kanto “La longa vojaĝo” de Thierry Faverial!

Kaj nun mi aŭskultis tiun ritman parton kune kun “In the Air Tonight”, mola popmuzikaĵo kun tre ŝveba karaktero, kiu origine tute ne posedas tiom fortan hiphopan sonon. Tial des pli elstaris por mi la simileco de la novaj elementoj kun miaj hiphopaj samplaĵoj. Nun mi ankaŭ komprenis, kial la KD enhavis tiom multajn similajn drumajn samplaĵojn kaj fortan bason, sed apenaŭ iun melodian parton: Por la melodio en la realo oni uzis alian kanton.

Bedaŭrinde oni ne menciis la nomon de la artisto en la radio, kiu faris tiun novan version. Tiel mi iomete forgesis pri la tuta afero, kvankam ĝi ŝajnis al mi esplorinda.

Dum la lasta nokto de la IJS 2006 mi ankoraŭ teumis en la gufujo. Tiam eksonis diversaj kompaktdiskoj de la Kuschelrock-serio, kiujn mi estis aĉetinta por amikino kaj kunportinta al Hungario. Subite mi rekonis la kanton en la malantaŭo – estis ĝuste tiu kanto, kies artiston mi ne sciis! Kaj la KD kuŝis dum monatoj en mia loĝejo, sen ke mi rimarkis tion, ĉar mi ne aŭskultis tiujn kompaktdiskojn. Ekde tiam mi sciis, kiel ekscii la nomon de la artisto.

En januaro, kiam mi gastis ĉe mia bona amiko Holger, mi provis denove aŭskulti tiun kanton tra la interreto. Bedaŭrinde nia serĉo ne estis sukcesa. Poste mi eltrovis, kial tio okazis: La nova versio nomiĝas “In the Air Tonite”, do havas alian skribmanieron. Tio evidente malhelpas trovadon.

Sed mia malkovro de youtube.com kiel fonto por popmuzika kleriĝo finfine faris la decidan diferencon. Tie mi povis aŭskulti la kompletan kanton kaj ricevis la konfirmon, ke miaj oreloj kaj mia memoro ne trompis min.

La samplaĵoj uzitaj ne estas ekzakte la samaj, sed sensacie similsonaj. Mi ĝojas, ke mi post tiom da tempo povis solvi tiun demandon!

1 thought on “Mi atendis tiun momenton

  1. elgrande

    Eble dan?eras, ke vi intertempe ?isdatigis vian viv?urnalon la? la vera tempo. Almena? mi ekhavis la atendon, ke mi ne plu bezonas aparte legi vian blogon, sed povas simple legi mian amikopa?on. Eble estis same ?e aliuloj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *