Vivante en pasinteca paradizo

Se oni interesiĝas pri populara (sub)kulturo, tiam la Vikipedio kaj la videa arĥivo youtube.com povas servi kiel grandiozaj fontoj de informo. Eĉ se oni ignoras videojn kaj nur ŝatas muzikon, kombini ambaŭ TTT-ejojn tre helpas respondi demandojn.

Ofte okazas al mi, ke mi legas en iu KD-libreto ke iu kanto “uzas samplaĵon el la kanto X de la artisto Y”. Tiu informo ja utilas kaj decas, sed ĝi ĉiam kreas gravan demandon: Kiom forte la pli nova verko reuzas malnovan? Ĉu vere nur temas pri uzo de samplaĵo aŭ ĉu artisto kvazaŭ kreis reludversion?

En la Vikipedio (precipe en la anglalingva versio) mi trovis multajn indikojn, kiuj same kiel la KD-libretoj mencias la originan kanton kaj almenaŭ unu konatan interpreton de ĝi. Per tiu informoj facilas trovi videojn ĉe youtube. Tiel mi finfine havis la eblon kompari ekzemple la jenajn kvar parojn:

konata kanto origina kanto
Orbital – Halcyon + On + On Opus III – It’s a fine day
Coolio – Gangsta’s Paradise Stevie Wonder – Pasttime Paradise
MC Hammer – U Can’t Touch This Rick James – Super Freak
Eric Prydz – Call on Me Steve Winwood – Valerie

Orbital agis tre lerte, ĉar oni ne rekonas la originan verkon. Ili vere kreis ion memstaran. La titola kanto de “Dangerous Minds” reale venas de Stevie Wonder; sed almenaŭ Coolio faris konvinkan reludversion. Tio en si mem jam estas agoskinda sukceso, se oni konsideras, ke kutime reludversioj ne atingas la kvaliton de la originaloj. De MC Hammer mi estas seniluziigita, ĉar lia repo preskaŭ komplete uzas la originan kanton. Kvankam mi ne ŝatas sampladon de refrenoj, “Call on me” estas akceptinda laŭ mi. Interese, ke Steve Winwood tiom ŝatas la remikson, ke li pretis nove surbendigi sian kantadon.

6 thoughts on “Vivante en pasinteca paradizo

  1. elgrande

    “MC Hammer – U Can’t Touch This Rick James – Super Freak”

    A ha. Do tio de Mc Hammer estas nur falsigo kaj ne originalo. Kaj mi jam iomete ?oki?is tiam, kiam mi ekkonis la kanton de MC Hammer kaj devis konstati, ke “Can’t touch me” en Family Guy ne estas originala versio. 😛

  2. D? Kunar

    parodiaj versioj

    Ĉu vi ne atentis pri la teksto? La kanto komenciĝas tiel:

    “Just like the bad guys
    from Lethal Weapon II
    I’ve got diplomatic immunity
    so Hammer you can’t sue”

    Dum la kvara linio (kaj mallonge antaŭ la fino) oni vidas MC Hammer. La muroŝmiraĵo “Pretoria 4 ever” eble estas plia alludo al “Lethal Weapon II”, kie la malbonuloj estas Sudafrikanoj. Cetere “U Can’t Touch This” estas ankaŭ parodiita en la Simpsons-epizodo “Bart famiĝas“.

  3. elgrande

    Atento pri teksto

    Mi unue konis nur la version el Family Guy. Tial mi ne venis al la ideo, ke “Hammer” tie rilatas al MC Hammer.

    Krome mi rimarkas ?e mi mem tendencon a?skulti Anglajn tekstojn “la?vorte”, sen kunmeti la vortojn en frazon kaj kunmeti frazojn al kohera teksto. Kaj se mi unue ne tute komprenis parton de kanto, mi ofte tute ne plu rimarkas tion, kiam mi refoje a?skultas la kanton. Nur kiam mi du?i?ante volas kanti la kanton, mi rimarkas, ke mi maltrafis vortojn. A? kiam mi post longa tempo denove a?das la kanton kaj denove vere kvaza? unuafoje a?di la tekston.

  4. D? Kunar

    Interesa samplaĵo

    Mi preferas, kiam homoj iomete klarigas la videon, al kiu ili ligas. Ĉikaze la video daŭas 18 minutojn kaj antaŭ ol atendi la ŝarĝadon, mi ŝatus scii pri kio temas.

    La temo estas sufiĉe interesa: Oni rakontas la historion de fama samplaĵo kiu origine venas el la kanto “Amen Brother” de The Winstons.

    Fakte mi mem uzas ĝin en mia kanto “Nokta miksaĵo”. Krome en mia kolekto de drumenbasaj samplaĵoj, ĝi sendube aperas en varia formo.

  5. Resonado: Laboro kaj ?vito ne povas anstata?i talenton « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *